Arkivo por Majo 30th, 2012

Verkinto:
• merkredo, Majo 30th, 2012

[Fanatika Enamiĝo]

Iam antaŭe en norda Hindio estis aro da vilaĝaj cervoj. Ili kutime vivis ĉe vilaĝoj, kie ili naskiĝis. Ili sciis bone, ke ili devas esti singardemaj kontraŭ homoj. Tio estis precipe grava ĉe la rikolta tempo, kiam la plantoj estis altaj kaj la vilaĝanoj ĉiam klopodis kapti kaj mortigi cervojn proksimiĝintajn.

Je la rikolta tempo la vilaĝaj cervoj restis en la arbaro dum tutaj tagoj. Ili nur proksimiĝis al la vilaĝo en nokta mallumo. Unu el ili estis bela cervino. Ŝi havis hararon molan kaj ruĝe brunan, voston blankan kaj vilan, kaj okulojn grandajn kaj brilajn.

pli…

Verkinto:
• merkredo, Majo 30th, 2012

[Ĉapitro 1. Kompato]

Iam antaŭe bela kaj eksterordinara cervo naskiĝis en la arbaro ĉe Benareso en la norda Hindio. Kvankam li estis tiel granda kiel ĉevalido, lia patrino naskis lin tre facile. Kiam li malfermis siajn okulojn, liaj okuloj estis tiel brilaj kiel glimantaj juveloj. Lia buŝo estis tiel ruĝa kiel la plej ruĝaj beroj en la arbaro; liaj hufoj estis tiel nigraj kiel polurita karbo; liaj malgrandaj kornoj glimis kiel arĝento kaj lia koloro estis ora kiel somera tagiĝo. Post kiam li elkreskis, 500 cervoj ariĝis ĉirkaŭ li, kaj li famiĝis kiel Reĝo Banjana Cervo.

Ne malproksime alia bela vircervo en brila ora koloro naskiĝis en la sama periodo. Alia aro de 500 cervoj venis sekvi lin post nelonge, kaj li estis konata kiel Branĉa Cervo.

pli…

Verkinto:
• merkredo, Majo 30th, 2012

 

[Saĝa Estro]

Iam estis ĉefo de mil cervoj. Li havis du filojn. Unu estis svelta kaj alta, kun brilaj viglaj okuloj kaj glata ruĝa hararo. Li nomiĝis Belo. La alia estis grizhara, kaj ankaŭ svelta kaj alta. Li nomiĝis Grizo.

Post kiam Belo kaj Grizo plenkreskis, iutage ilia patro alvenigis ilin kaj diris: “Mi estas tre maljuna, do mi ne plu kapablos prizorgi la grandan cervaron. Mi volas, ke vi, miaj du plenaĝaj filoj, estu la ĉefoj kiam mi retiriĝos de la prizorgado al ili. Ni dividu la cervaron kaj vi gvidu po 500 cervojn.” Do ili agis laŭ lia ordono.

pli…