Arkivo por Novembro 12th, 2010

Verkinto:
• vendredo, Novembro 12th, 2010

Jen reala rakonto okazinta en mia hejmloko. Estas vilaĝo nomata Ŝtona Kaverno. La vilaĝo estas fama pro la mistera kaverno en la vilaĝo. Estis onidiro, ke foje antaŭ longa tempo okazis prezentado de teatraĵoj en la vilaĝo, kaj en la tagmezo iu aktoro enkaverniĝis kun sia hundo por sin amuzi. Post nelonge, li eliris por prepari la posttagmezan ludon, sed li ne plu povis trovi sian teatran teamon. Demandinte, li informiĝis, ke antaŭ kvin jaroj okazis prezentado de teatraĵoj en vilaĝo, sed en iu tagmezo aktoro kaj lia hundo iris en la kavernon, kaj ne plu eliris. Tio mirigis la aktoron, kaj li denove iris en la kavernon kun la hundo, kaj ĝis nun li ankoraŭ ne eliris. pli…

Kategorio: Homa Vivo  | Komenti