Arkivo por Kategorio ◊ Rakontoj pri Antaŭaj Vivoj de la Budho ◊

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

[Mallaboremo]

  Iam antaŭe estis mondfama instruisto kaj sanktulo en urbo Takasila. Li havis ĉe si 500 lernantojn.

  Iutage tiuj 500 lernantoj iris en arbaron por kolekti brullignon. Unu el ili renkontis senfolian arbon. Li pensis: “Kiel fortuna mi estas! Tiu ĉi arbo eble estas morta kaj seka, perfekta por la brulligno. Pro kio mi ankoraŭ urĝas? Mi dormetos dum aliaj okupiĝos serĉante la brullignon.” Do li sternis sian jakon sur la teron, kuŝiĝis kaj baldaŭ endormiĝis ronkante laŭte.

  Poste ĉiuj aliaj lernantoj portis siajn brullignajn faskojn al Takasila kaj trapasis la ronkantan dormanton sur la vojo. Ili piedbate vekis lin kaj diris: “Vekiĝu! Estas tempo por reveni al nia instruisto.”

  La mallaborema lernanto subite vekiĝis kaj frotis al si la okulojn. Ankoraŭ kun dormemo, li grimpis sur la arbon. Li derompis la branĉojn kaj ektrovis, ke ili efektive estis verdaj, tute ne sekaj. Kiam li derompis branĉon, ĝi resaltis kaj trafis lin je la okulo. Li kolektis faskon da verda brulligno, kovrante sian okulon per unu mano. Poste li portis ĝin al Takasila, kuratingante la aliajn. Li revenis plej malfrue, kaj ĵetis sian brullignan faskon sur la supron de brullignaĵa stako.

  Samtempe al ili venis invito pri religia ceremonio, kiu okazis sekvan tagon en malproksima vilaĝo. La sanktulo diris al siaj 500 lernantoj: “Tio estas bona trejnado por vi. Matenmanĝu pli frue en la sekva mateno kaj iru al la vilaĝo por la religia servo. Kiam vi revenos, alportu mian porcion de oferaĵoj kune kun la viaj.”

  La lernantoj vekiĝis frue en la sekva mateno. Ili vekis la kuiristinon de la lernejo kaj petis ŝin kuiri kaĉon kiel matenmanĝon. Ŝi iris en mallumo al la stako de brullignaĵo. Ŝi prenis la plej supran faskon de la mallaboremulo. Ŝi portis ĝin en la kuirejon kaj klopodis estigi fajron por la kuirado. Sed kvankam ŝi blovadis, ŝi ne sukcesis elfari fajron. La brulligno estis verda kaj malseka.

  Kiam leviĝis la suno, ankoraŭ ne estiĝis la fajro por la kuirado. La lernantoj kriis: “Estos tro malfrue por ni iri al la vilaĝo.” Do ili iris al la instruisto.

  La instruisto demandis ilin: “Kial vi ankoraŭ restas ĉi tie? Kial vi ne foriris?” Ili diris al li: “Mallaborema sentaŭgulo dormis dum ni laboris. Li grimpis sur arbon kaj vundis sian okulon. Li kolektis nur verdan brullignon kaj ĵetis ĝin sur la supron de la brullignaĵa stako. La kuiristino prenis ĝin kaj ne sukcesis fari fajron, ĉar la brulligno estas verda kaj malseka. Nun estas tro malfrue por ni iri al la vilaĝo.”

  La mondfama instruisto diris: “Malsaĝa mallaboremulo kaŭzas malfacilaĵon al vi ĉiuj. Post kiam oni prokrastas hodiaŭ farendan laboron ĝis poste, ili baldaŭ ekpentos.”

  La moralinstruo estas: “Ne prokrastu hodiaŭan laboron ĝis morgaŭ.”

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

  [Rezignado]

  Iam antaŭe, la Iluminiĝinto naskiĝis en familio de legomĝardenisto. Post kiam li elkreskis, li prilaboris parcelon da kampo per sia ŝovelilo. Li plantis herbojn, kukurbojn, melonojn, kukumojn kaj aliajn legomojn. Li vendis legomojn por teni sian simplan vivon.

  La ŝovelilo estis lia nura posedaĵo en la tuta mondo. Li portis ĝin kiel arbara monaĥo portis sian irbastonon. Pro tio li famiĝis kiel “Ŝovelila Saĝulo”.

  Iutage li pensis: “Kian bonon al mi kondukos la ordinara vivo de ĝardenisto? Mi rezignos tiun ĉi vivon kaj iros mediti en la arbaro. Tiam mi fariĝos trankvila kaj feliĉa.” Do la Ŝovelila Saĝulo kaŝis sian ŝovelilon, la ununuran posedaĵon, kaj fariĝis arbara meditanto.

  Post nelonge li eksopiris pri sia ununura posedaĵo, la ŝovelilo. Li tiel maltrankviliĝis pri sia ŝovelilo, ke li neniel povis forigi ĝin el sia menso, kiel ajn li klopodis! Ŝajnis, ke la praktikado de meditado estis senutila, li do rezignis ĝin. Li reprenis sian ŝovelilon kaj rekomencis sian ordinaran vivon kiel ĝardenisto de legomoj.

  Post nelonge la Ŝovelila Saĝulo denove rezignis la ĉiutagan vivon, kaŝis sian ŝovelilon kaj fariĝis arbara meditanto. Li ne sukcesis forigi la ŝovelilon el sia menso, kaj denove vivis kiel ĝardenisto. Sume, tio ripetiĝis ses fojojn.

  La Ŝovelila Saĝulo rezignis sian arbaran meditadon en la lasta fojo. Li fine konsciis, ke ĝuste pro sia eluzita ŝovelilo li jam iris tien kaj reen sepfoje. Do li firmvole decidis forĵeti ĝin en profundan riveron kaj poste reiri al la arbaro kaj resti tie por ĉiam.

  Li portis sian ŝovelilon al riverbordo. Li pensis: “Mi ne vidu, kien tiu ĉi ŝovelilo falos en la rivero. Alie, ĝi denove tentos min kaj detenos min de la meditado.” Do ferminte siajn okulojn, li svingis la ŝovelilon cirkle super sia kapo trifoje, kaj lasis ĝin flugi en la mezon de la rivero. Konsciinte, ke li ne plu povos retrovi la ŝovelilon, li kriis kiel muĝis leono: “Mi jam venkis! Mi jam venkis! Mi jam venkis!”

  Hazarde okazis, ke la reĝo de Benareso preterrajdis en tiu ĉi momento. Li revenis, subpreminte ribelon en landlima vilaĝo.

  Post kiam li sin banis en la rivero, li sidiĝis sur sian majestan kortegan elefanton por iri al Benareso en triumfa procesio.

  Kiam li aŭdis la triumfan krion de la Iluminiĝinto, li diris al siaj ministroj: “Aŭskultu. Kiu krias kiel muĝas leono: ‘Mi jam venkis’? Kiun li jam venkis? Konduku lin al mi!”

  Kiam ili kondukis Ŝovelilan Saĝulon al li, la reĝo demandis: “Mi estas venkinto ĉar mi gajnis la militon. Vi diris, ke vi jam venkis. Kiun vi venkis?”

  La Iluminiĝinto respondis: “Via Reĝa Moŝto, eĉ se vi venkis cent milojn da malamikoj, tiu venko estas sensignifa se vi ankoraŭ havas malbonajn pensojn kaj dezirojn en via menso. Sed venkinte la avidecon en mia menso, mi eksciis, ke mi jam gajnis la militon kontraŭ la malbonaj pensoj!”

  Dum sia parolado, li koncentris sian menson sur la akvon en la rivero, poste sur la ideon pri akvo mem, kaj atingis altan mensstaton. En sidpozo li leviĝis en la aeron. Li predikis tiujn vortojn de la Vero al la reĝo: “Venki malamikojn, kiuj revenadas batali kun vi foje kaj refoje, ne estas vera venko. Sed se vi venkas la malbonaĵon en via propra menso, neniu povas rabi la veran venkon de vi!”

  Kiam la reĝo aŭdis tiujn vortojn, ĉiuj malbonaj pensoj forlasis lian menson. Tio estigis al li la deziron, ke li rezignu la ordinaran mondon kaj ekserĉu verajn pacon kaj feliĉon. Li demandis: “Kien vi iras, saĝulo?” La saĝulo respondis: “Mi iros al Himalajo por praktiki meditadon.” La reĝo diris: “Bonvolu preni min kune kun vi. Ankaŭ mi deziras rezigni la ordinaran vivon en la mondo.” Kiam la reĝo turniĝis norden kaj ekvojaĝis kun la Ŝovelila Saĝulo, tion faris ankaŭ la tuta armeo kaj ĉiuj kortegaj ministroj kaj servistoj.

  Baldaŭ Benareson atingis la novaĵo, ke la reĝo kaj ĉiuj sekvantoj forlasis ordinaran mondon kaj sekvis Ŝovelilan Saĝulon al Himalajo. Ĉiuj en la tuta urbo Benareso sekvis ilin al la nordaj montaroj. Benareso vakiĝis!

  La granda migrado de homoj vekis atenton de Dio Sakao, la reĝo de Ĉielo 33. Li neniam vidis, ke tiel multaj homoj rezignis siajn mondajn povojn samtempe. Li ordonis arkitektojn de la dioj konstrui loĝejojn en Himalajaj arbaroj por ĉiuj homoj.

  Kiam ili atingis Himalajon, la Ŝovelila Saĝulo anoncis la unua, ke li jam rezignis ordinaran mondon por ĉiam. Poste ĉiuj liaj sekvantoj faris la samon. Neniam antaŭe tiel multaj homoj rezignis la mondan povon.

  La Ŝovelila Saĝulo disvolvis tion, kion sanktuloj nomis “Kvar sanktaj mensstatoj”. La unua estas amo al ĉiuj; la dua estas kompatemo al ĉiuj suferantoj; la tria estas ĝojo por ĉies ĝojoj kaj la kvara estas trankvileco kaj paco eĉ antaŭ malfacilaĵoj aŭ fatalaĵoj.

  Li instruis al la sekvantoj plialtan meditadon. Per granda strebo ili ĉiuj atingis la altan mensstaton, kiu kondukis ilin renaskiĝi en ĉielaj mondoj.

  La moralinstruo estas: Nur unu posedaĵo sufiĉas deteni la menson de serĉado al libereco.

Verkinto:
• mardo, Oktobro 23rd, 2012

  [Firmvoleco]

  Iam estis kuracisto, kiu lertis en kuracado de serpentmordo. Iutage lin invitis parenco de viro, kiu estis mordita de mortige venena serpento.

  La kuracisto diris al ili: “Mi havas du metodojn por kuraci la mordvundon. La unua metodo estas kuraci ĝin per medicinaĵo. La alia estas kapti la serpenton, kiu mordis lin, kaj devigi ĝin elsuĉi sian propran venenon.” La familianoj diris: “Ni trovos la serpenton kaj devigos ĝin elsuĉi la venenon.”

  Post kiam oni kaptis la serpenton, la kuracisto demandis ĝin: “Ĉu vi mordis tiun ĉi viron?” “Jes, mi mordis lin,” respondis la serpento. “Bone,” diris la kuracisto, “vi devas suĉi vian propran venenon el lia vundo.” Sed la obstinema serpento respondis: “Elsuĉi mian venenon? Ne! Mi neniam tion faris kaj faros!”

  La kuracisto estigis fajron el lignaĵo kaj diris al la serpento: “Se vi ne elsuĉos vian venenon, mi ĵetos vin en la fajron kaj forbruligos vin.”

  Sed la serpento jam faris firman decidon. Ĝi diris: “Mi preferas morti!” Kaj ĝi ekmoviĝis al la fajro.

  La kuracisto lerta en kuracado de serpentmordo neniam vidis tian okazaĵon antaŭe en sia vivo. Li ekkompatis la bravan serpenton kaj detenis ĝin iri en la fajron. Li forigis la venenon el la suferanta viro per siaj medicinaĵo kaj sorĉvortoj.

  La kuracisto admiris firmvolecon de la serpento. Li sciis, ke se ĝi uzos sian firmvolecon en bona maniero, ĝi plibonigos sian konduton. Do li instruis al ĝi la Kvin Trejnajn Ŝtupojn por eviti malbonajn kondutojn. Poste li liberigis ĝin kaj diris: “Iru en paco kaj damaĝu neniun.”

  La moralinstruo estas: Firmvoleco gajnas respekton.

Verkinto:
• mardo, Oktobro 23rd, 2012

 

  [Renaskiĝo]

  Iam la iluminiĝinta Bodisatvo naskiĝis en ordinara familio. Estis hazarde, ke li havis la saman patron en siaj sekvaj 500 vivoj. Poste la patro renaskiĝis kiel lia onklo en la sekvaj 500 vivoj kaj kiel lia avo en aliaj sekvaj 500 vivoj.

  En la sekvaj 500 vivoj li havis saman patrinon, kiu renaskiĝis kiel lia onklino en sekvaj 500 vivoj kaj fine kiel lia avino en aliaj sekvaj 500 vivoj.

  Ŝajne mirinde, ke post 3000 renaskiĝoj la viro de 1500 vivoj kaj la virinoj de 1500 vivoj renaskiĝis kaj fariĝis geedzoj, sed la Bodisatvo renaskiĝis kun malsamaj gepatroj, do li saĝe respektis ĉiujn, ne nur la gepatrojn de sia ĉifoja renaskiĝo.

  La moralinstruo estas: Ni ĉiuj rilatas iel unuj al aliaj.

Verkinto:
• mardo, Oktobro 23rd, 2012

  [Inteligenta Virino]

  Iam antaŭe kelkaj banditoj prirabis vilaĝon kaj fuĝis en densan arbaron. Pluraj vilaĝanoj postkuris, ĉirkaŭis la arbaron kaj serĉis la banditojn, sed trovis neniun.

  Kiam la vilaĝanoj iris el la arbaro, ili vidis tri kampulojn plugantajn en la kampo. Ili do tuj kaptis la kampulojn kaj diris: “Aha! vi banditoj ŝajnigas vin senkulpaj kampuloj kaj eĉ interesiĝas pri plugado! Venu kun ni al la reĝo, rabistoj!” Ili ligis ilin kaj kondukis ilin kiel kaptitojn al la reĝo. La reĝo ŝlosis la kampulojn en la palaca malliberejo.

pli…