Arkivo por Kategorio ◊ Rakontoj pri Antaŭaj Vivoj de la Budho ◊

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Ekstremeco]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto vivis en la mondo, kie plej multaj religioj estis similaj. Ili instruis, ke la metodo por forigi suferon el la menso estas suferigi la korpon anstataŭe. Eble ŝajne strange, plej multaj homoj opiniis, ke la plej sanktaj el la sanktuloj estis tiuj, kiuj plej serioze torturis siajn korpojn. Ĉar ĉiuj tiel opiniis, la Bodisatvo decidis eltrovi per si mem, ĉu tio estas vera.

  Li ne plu daŭrigis ordinaran ĉiutagan vivon, sed fariĝis sanktulo laŭ tiama kutimo. Tio signifis, ke li rezignis ĉion, eĉ siajn vestaĵojn. Li sin tenis nuda, kun la korpo kovrita nur per polvo kaj malpuraĵo. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

   [Singardemo]

  Antaŭ tre longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne estis konataj en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu havis gregon da bovinoj. Li dungis paŝtiston por prizorgi ilin.

  Kiam la rizplantoj ekhavis spikojn, la paŝtisto kondukis la bovinojn al arbaro por paŝti. De tie li alportis lakton, buteron kaj fromaĝon al la riĉulo en Benareso. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    Ĉapitro 1. Krimo kondukis al alia krimo

  Iam antaŭe, Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La Iluminiĝinto fariĝis unu el liaj ministroj post la finiĝo de sia lernado.

  Iutage la reĝo eliris al sia plezura ĝardeno. Amaso da korteganoj iris kun li. Ili vizitis multajn partojn de la bela ĝardeno. Ĉe la malvarmeta arbaro ili iris al bela klara lageto. La reĝo ekvolis naĝi, do li plonĝis en la akvon. Poste li invitis ĉiujn sinjorinojn de sia haremo naĝi kun li en la refreŝiga lageto. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Trompo]

  Iam antaŭe en Benareso vivis riĉulo, kiu tre ŝatis vetludon. Li ofte ludis ĵetkubojn kun alia emulo, kies cerbo laboris ruze.

  Malsame kiel la riĉulo honesta kaj malkaŝema, la kunludanto estis ruza kaj malhonesta. Kiam li gajnis sinsekve, li daŭrigis la ludadon, sed tuj kiam li ekperdis, li kutime kaŝe metis ĵetkubon en sian buŝon kaj englutis ĝin. Poste li pretekstis, ke ĵetkubo perdiĝis, kaj ĉesigis la ludadon pro tio. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Sendankeco]

  Iam antaŭe du komercistoj reciproke korespondis, sed ili neniam intervidiĝis. Unu el ili vivis en Benareso, dum la alia en malproksima limvilaĝo.

  La vilaĝa komercisto sendis grandan karavanon al Benareso. Ĝi havis 500 ĉarojn plenajn de fruktoj, legomoj kaj aliaj produktoj. Li ordonis al siaj subuloj vendi ĉiujn varojn per la helpo de la urba komercisto. pli…