Arkivo por Kategorio ◊ Amo al la Vivoj ◊

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam estis maljunulo nomata Zhu Ping (Ĝu Pin). Li estis ĉiam bonkora, kaj precipe ŝatis bestojn. Iutage, li eliris por viziti parencon. Kiam li alvenis tien, li vidis, ke la parenco eltrenis kvar hundidojn.
“Kion vi faras kontraŭ ili?” demandis Zhu Ping. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | 3 Komentoj
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Li Fucai (Li Fucai) en Baoshan (Baŭŝan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) estis malalta. Li havis larĝan frunton, hokan nazon, grandajn okulojn kaj maldensajn harojn. La okuloj neniam rigardis rekte antaŭen kaj la malsupren kurbiĝinta buŝo neniam kovris la malebenajn dentojn. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Fengjing (Fenĝin) estis vilaĝo malgranda sed tre bela. Tie plejparte de la homoj estis simplaj kamparanoj. Kun honesteco kaj diligenteco, ili vivis harmonie kaj ĝuis la pacan vivon.
Tamen estis malica viro en la vilaĝo. Oni nomis lin Shen (Ŝen) la Dua, ĉar li estis la dua filo de sia familio. Li havis malgrandan vendejon, kaj la komerco iris tiel bone, ke li akumulis grandan sumon iom post iom. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Ĉinaj kamparanoj plugas kampojn per bovoj, do plejparto de ĉinoj ne manĝas bovaĵon pro dankemo al la fidelaj brutoj. Sed multaj ĉinoj rigardas hundojn kiel porkojn. Do iuj ĉinaj buĉistoj speciale buĉas hundojn.
Iu buĉisto de hundoj vivis en Nanxiang-vilaĝo (Nanŝjan) de Jiaxing-gubernio (Jiaŝjin), proksima al Ŝanhajo. Li nomiĝis Cai Liu (Caj Liŭ). Hundaĵo estis precipe populara en vintro, ĉar oni opiniis, ke hundaĵo varmigas homan korpon. Je la alproksimiĝo de la novjara festo, Cai ridis kiam li akrigis siajn tranĉilojn kaj pripensis, kiom li povos enspezi. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En Guangdong-provinco (Gŭandun) estis generalo, kiu estis granda klerulo. Lia nomo estis Zhang Zhendao (Ĝan Ĝendao). Li estis bone trejnita luktisto. Brava kaj forta, li kapablis konkeri multajn malamikojn samtempe. Li estis ankaŭ bone edukita klerulo. Li povis versi kiel la plej eminentaj poetoj. Li famiĝis pro sia kaligrafio kun militista stilo. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti