Verkista Arkivo

Verkinto:
• mardo, Majo 29th, 2012

 

[Ĉapitro 1. Naskiĝo de la Bodisatvo]

Iam estis reĝo tre justa. Li havis amindan reĝinon, kiu naskis al li ĉarman bebon. La reĝo sentis grandan feliĉon pro tio. Li decidis doni al sia filo nomon, kiu povis helpi la bebon en la tuta vivo. Do li nomis la filon Reĝido Elokventulo.

Fakte, la reĝido ne estis ordinara homo, kaj tio ne estis lia unua vivo aŭ renaskiĝo. Milionojn da jaroj antaŭe li estis disĉiplo de longe forgesita instruanta ‘Budho’, la vera ‘Iluminiĝinto’. Li tutkore deziris fariĝi budho kiel sia estimata majstro.

pli…

Verkinto:
• mardo, Majo 29th, 2012

[Malsaĝo]

En malproksima loko reĝo regis en Benareso de norda Hindio antaŭ longa tempo. Unu el liaj korteganoj estis nomata Kortega Prezisto. Li estis tre honesta. Lia devo estis difini la justan prezon por ĉio, kion la reĝo volis aĉeti aŭ vendi.

La reĝo ne akiris grandan profiton laŭ sia deziro, do al li ne plaĉis la prezo difinita de la prezisto. Li nek volis pagi multe kiam li aĉetis nek volis vendi por tiom, kiom li opiniis ne sufiĉa. Do li decidis ŝanĝi la preziston.

Iutage li vidis plaĉan junulon kaj pensis: “Tiu ĉi junulo konvenas por esti mia prezisto.” Do li eksigis la antaŭan honestulon kaj enoficigis la junulon kiel novan preziston. La junulo pensis: “Mi devas plezurigi la reĝon per aĉeto je malalta prezo kaj vendo je tre alta.” Do li difinis ridindan prezon ignorante la veran valoron. Tio donis al la avida reĝo multe da profito kaj ege ĝojigis lin. Samtempe pro tio malĝojis ĉiuj aliaj, inkluzive de aliaj korteganoj kaj ordinaruloj, kiuj komercis kun la nova prezisto.

pli…

Verkinto:
• mardo, Majo 29th, 2012

4. La vendanto de Morta Muso

[Diligenteco kaj Dankemo]

Iam antaŭe grava konsilanto de kortego iris viziti la reĝon kaj aliajn konsilantojn. De la okulanguloj li vidis mortan muson sur la vojo. Li diris al sia akompananto: “Eĉ de komenco malgranda kiel la morta muso, energia homo povas akiri grandan riĉaĵon. Se li laboras diligente kaj uzas sian propran inteligentecon, li kapablos komenci negocon kaj vivteni siajn edzinon kaj aliajn familianojn.”

Preteriranta junulo hazarde kaptis la vortojn. Li sciis, ke la parolanto estas fama konsilanto de la reĝo, do li decidis agi laŭ lia aserto. Li prenis la mortan muson je la vosto kaj daŭrigis sian vojon. Bonŝance, eĉ antaŭ ol li trapasis unu kvartalon, estro de vindejo haltigis lin kaj diris: “Mia kato ĝenas min tutan matenon. Mi donu al vi du kuprajn monerojn por la muso.” La junulo akceptis la negocon.

pli…

Verkinto:
• mardo, Majo 29th, 2012

[Avido kaj Honesto]

Iam en la regiono nomata Seri estis du komercistoj de kuiriloj kaj ornamaĵoj. Ili interkonsentis dividi la regionon de la urbo inter si. Ili ankaŭ decidis, ke post la negoco en sia propra parto, ili rajtas iri en la alian por provi sian ŝancon.

Iutage, kiam unu el la komercistoj faris komercon sur strato de sia parto, malriĉa knabineto vidis lin kaj petis sian avinon aĉeti por ŝi braceleton. La maljuna avino respondis: “Kiel ni malriĉulinoj povus aĉeti braceletojn?” La knabineto diris: “Ni havas neniom da mono, tamen ni povas doni al li nian malnovan teleron nigre fumumitan.” La maljunulino konsentis provi, do ŝi invitis la vendiston en sian hejmon.

pli…

Verkinto:
• dimanĉo, Septembro 11th, 2011

1. Demonoj en la Dezerto

[Ĝusta pensmaniero]

Antaŭe estis du amikoj. Ili ambaŭ pretis fari komercan vojaĝon por vendi siajn varojn, do ili devis decidi, ĉu ili vojaĝu kune. Ili opiniis, ke estas tro maloportune vojaĝi samtempe, ĉar ili posedas po 500 ĉaroj kaj iros al la sama loko laŭ la sama vojo.

Unu el ili decidis iri la unua. Li pensis: “Se mi iros antaŭ li, la vojo ne estos sulkigita de la ĉaroradoj; la bovoj povos manĝi la plej bonajn herbojn; ni trovos la plej bonajn fruktojn kaj vegetaĵojn por manĝi; miaj sekvantoj aprecos mian gvidadon, kaj je la fino mi povos marĉandi per la plej favora prezo.”

pli…