• merkredo, Oktobro 24th, 2012
[Superstiĉo]
Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en altklasa familio de nordokcidenta Hindio. Kiam li plenkreskis, li ekkomprenis, ke lia ordinara vivo ne povas doni al li daŭran feliĉon. Li do forlasis ĉion kaj transloĝiĝis en Himalajon kiel arbara ermito. Per diligenta meditado li atingis saĝon kaj mensan trankvilecon.
Iutage li decidis iri al la urbo Rajagaha el la arbaro. Post kiam li atingis la urbon, li tranoktis en la reĝa plezura ĝardeno. pli…
• merkredo, Oktobro 24th, 2012
[Valoro de Bona Konduto]
Iam antaŭe Reĝo Brahmadato de Benareso havis tre eminentan pastran konsilanton. Li naskiĝis en riĉa nobela familio. Li estis ne nur inteligenta kaj erudicia, sed ankaŭ malavara pri siaj riĉaĵo kaj scio, el kiuj li retenis neniom. Ĉiuj rigardis lin homo bonkora kaj bonkonduta.
Per praktikado de la Kvin Trejnaj Ŝtupoj, li tenis sian menson for de la kvin fikondutoj. Li trovis, ke li pliboniĝos en sia propra kutimo, rezigninte ĉiujn fikondutojn, kiuj estas: pli…
• merkredo, Oktobro 24th, 2012
[Ses Valoraj Metodoj]
Iam antaŭe riĉulo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filon, kiu estis tre inteligenta, scivolema kaj lernema. La knabo decidis eltrovi, kio estas vere valora, kvankam li estis nur 7-jara.
Iutage la malgranda knabo demandis sian patron: “Kiel ni gajnu la plej valorajn aferojn en la homa vivo?” pli…
• merkredo, Oktobro 24th, 2012
[Amikeco]
Iam antaŭe vivis granda riĉulo, kiu estis fama bonulo. Li havis bonan amikon, kiu havis iom strangan nomon Misfortuno. Ili amikiĝis intime kiam ili estis malgrandaj knaboj kune farantaj argilajn kukojn. Ili vizitis samajn lernejojn kaj ĉiam helpis unu al la alia.
Misfortuno havis tre malfacilan tempon post la diplomiĝo. Li ne povis trovi laboron por sin vivteni. Do li iris al sia intima amiko, la riĉulo prospera kaj sukcesplena. La bonkora riĉulo konsolis lin, kaj ĝojplene dungis lin por ke li mastrumu liajn havaĵojn kaj aferojn. pli…
• merkredo, Oktobro 24th, 2012
[Lernantoj sen Instruisto]
Iam antaŭe estis altklasa riĉulo, kiu rezignis siajn riĉaĵon kaj facilan vivon de la ordinara mondo. Li iris en Himalajan arbaron kaj vivis kiel senhejma ermito. Li disvolvis sian menson kaj gajnis la plej altan scion per praktikado de meditado. Vivante en alta mensstato, li ĝuis internajn feliĉon kaj pacon en la menso. Post nelonge li havis kvincent lernantojn.
Iujare je la komenco de la pluvsezono, la lernantoj diris al la instruisto: “Ho, saĝa majstro, ni volas iri al regiono, kie loĝas pli da homoj. Ni volas kolekti iom da salo kaj aliaj spicaĵoj por ni.” pli…