Liang Tui’an (Ljan Tŭi’an) estis kuracisto, kiu vere deziris sensuferigi ne nur la homojn, sed ankaŭ ĉiujn vivestaĵojn. Kompreneble, li estis vegetarano.
Iun aŭtunon, lia amiko donacis al li du korbojn da kraboj kaj diris: “Manĝu kun vino!” Oni sciis bone, ke aŭtunaj kraboj kaj vino estas plej bongustaj kombinaĵoj. Sed Liang faris strangaĵon. Anstataŭ al la kuirejo, li portis la krabojn al malproksima riverbordo kaj liberigis ilin en la riveron. pli…
Verkista Arkivo
Maljuna Xu (Ŝju) eklaboris kiel servanto en la familio Gao (Gaŭ) jam en siaj kvindek jaroj. Li laboris diligente kaj ĉiam faris sian laboron rapide kaj atente sen plendo aŭ malkontento. Do li tre plaĉis al Gesinjoroj Gao.
Iutage la suno jam leviĝis alte en la ĉielo, tamen Maljuna Xu ankoraŭ ne ellitiĝis. Tio estis kontraŭ lia kutimo, ĉar li ĉiam ellitiĝis plej frue en la mateno. Alia servanto iris al lia ĉambro por vidi, kio okazis. Komence li frapis je la pordo, kaj poste, li bategis la pordon ĝis Maljuna Xu eliris ŝanceliĝante kun esprimo de granda doloro. pli…
La historio okazis en Dantu, Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Iam fiŝisto kaptis grandan testudon. Li ne sciis kion fari per ĝi plej bone. Li do pensis: “Vere granda testudo! Ĝi valoras tre multe. Neniu sufiĉe riĉas por aĉeti ĝin krom Zhao Qun (Ĝaŭ Ĉjun) en la regiono. Li estas la plej riĉa homo en la gubernio.” pli…
Sinjoro Huang Xiuyuan (Hŭan Ŝjujŭan) estis fama kuracisto sperta pri malsanoj de haŭto.
Iutage li sidis en kuracejo kiam viro eniris ĝemante. “Kia malbelulo!” Li ne povis sin deteni de la penso, kvankam li sciis bone, ke kuracistoj devas laŭeble kuraci la suferon de malsanuloj malgraŭ ilia aspekto.
pli…
Fama klerulo Ji Xiaolan (Ĝi Ŝjaŭlan) notis jenan historion:
Grandioza boato atingis bordon. Oni surprizite vidis, ke mezaĝa sinjorino dolore ploregas ĉe la fenestro de la boato. Ŝi estis en belega kostumo, kaj oni povis konstati tuj je la vido, ke ŝi estas la edzino de iu granda sinjoro.
Iu flustris: “Ĉu ŝi ne estas la edzino de Lia Subprovincestra Moŝto?” pli…

