Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Liang Tui’an (Ljan Tŭi’an) estis kuracisto, kiu vere deziris sensuferigi ne nur la homojn, sed ankaŭ ĉiujn vivestaĵojn. Kompreneble, li estis vegetarano.
Iun aŭtunon, lia amiko donacis al li du korbojn da kraboj kaj diris: “Manĝu kun vino!” Oni sciis bone, ke aŭtunaj kraboj kaj vino estas plej bongustaj kombinaĵoj. Sed Liang faris strangaĵon. Anstataŭ al la kuirejo, li portis la krabojn al malproksima riverbordo kaj liberigis ilin en la riveron.
Alia amiko veninta de Huzhou (Huĝou) diris al Liang Tui’an: “Vi estas vera bonkorulo. Tio rememorigis min pri Zhang Fengweng (Ĝan Fenŭen) en mia hejmloko. De generacio al generacio lia familio praktikas vegetarismon, kaj nenion mortigas.
“Lia bonkoreco estas rekompencita. Multaj el liaj familianoj havas altan postenon en la kortego kun potenco kaj gloro. Mi certas pri la rezulto de via bonkoreco. En la estonteco via filo atingos altan postenon en la kortego, ĝuste kiel la filoj de la familio Zhang.”
Liang Tui’an ridis dirante: “Fari bonajn aferojn estas mia devo. Mi tiel agis tute ne por ricevi bonan rekompencon. Kiam mi faris ion bonan, mi neniam deziris, ke tio alportu meriton al mi mem aŭ al mia familio. Ĉu vi ne opinias, ke la kraboj estas pli feliĉaj naĝante en rivero ol kuirate en poto? Tio estas rekompenco sufiĉa por mi.”
Elkreskinte, Liang Qiqing (Ljan Ĉiĉjin), la filo de Liang Tui’an, trapasis la kortegan ekzamenon per bonaj atingoj kaj enoficiĝis en Gaozhou-urbo (Gaŭĝou). Kiam li vojaĝis al Fujian-provinco (Fuĝjan), li plezure vidis sian plej bonan amikon, la klerulon Zhang (Ĝan), laborantan en la provinca departemento. La klerulo estis neniu alia ol la filo de Zhang Fengweng, kaj li estis ankaŭ vegetarano.
Liang Qiqing gastis monaton ĉe klerulo Zhang, kaj li ĝoje vidis, ke la familio Zhang neniam mortigis bestojn por la pladoj. En ordinaraj festenoj, ĉiuj pladoj estis vegetaraj, krom eventuale nur iom da sekigita anasaĵo, tamen Liang Qiqing rimarkis, ke lia amiko Zhang neniam tuŝis ĝin.
Liang ankaŭ havis profundan impreson pri la personeco de sia amiko Zhang. Zhang estis honesta kaj laborema. Li vivis kaj manĝis simple. Li manĝis malgrandan matenmanĝon kaj iris al la oficejo frue por la taga laboro. Li neniam iris al la oficejo malfrue kiel iuj aliaj gravaj oficistoj, kaj ankaŭ neniam prokrastis la ofican laboron.
Pripensu pri tio! En kiom bona mondo ni vivus, se ni ĉiuj estus vegetaranoj; se ni ĉiuj manĝus simplajn manĝaĵojn; se ni ĉiuj farus nian laboron fidele, rutine, senpompe kaj nekoruptiĝeme; se ni ĉiuj estus justaj kaj honestaj?
Se vi deziras vivi en tiel belega mondo, komencu fari tion per vi mem. Vi ne povas postuli, ke la aliaj estu bonkoraj, dum vi ne estas tia.

kategorio: Amo al la Vivoj
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply