Verkista Arkivo

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Dum la kvina jardeko de la deknaŭa jarcento okazis tumulto en Taiwan (Tajŭan). La imperiestro ordonis Xu Shuren (Ŝju Ŝuĵen) gvidi armeon por kvietigi la tumulton. Tang Yi’an (Tan Ji’an) estis sendita kune kun li. Tang maltrankviliĝis pri sia frato, kiu gvidis armeon en Xiamen (Ŝjamen) sur la ĉeflando, trans Taiwan-markolo. Sed la komunikado estis tre malfacila, precipe dum la milita periodo, do estis preskaŭ neeble komuniki per leteroj. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | komento
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Dum feliĉa intervidiĝo, la gastiganto diris al Lian Yucheng (Ljan Juĉen), “Mi vere ĝojas, ke vi nin vizitas irinte tiel longan vojon. Mi preparos specialan festenon por nia kuniĝo!”
Lian (Ljan) respondis: “Vi ne bezonas tiel agi por parenco kiel mi. Mi ja ne estas reĝa oficisto aŭ iu simila.”
Alia parenco diris: “Ni havas kokinon grandan kaj dikan. Ni mortigu ĝin morgaŭ.” pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | komento
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Zhang Zuozhi (Ĝan Zŭoĝi) estis guberniestro de Shaoxing (Ŝaŭŝjin), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Iutage li eliris por inspektado. Apenaŭ li trapasis rizkampon, miloj da ranidoj sturmis al la vojo. Ili tordiĝis kaj levis la kapon por rigardi lin.
“Vere strange! Ŝajnas, ke ili havas ion por raporti,” diris Zhang (Ĝan) al la sekretario.
“Jes. Ŝajnas, ke ili ploras.” pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Banditoj denove atakis Fuyang-gubernion (Fujan). Ĉi-foje, ili prirabis dekojn da homoj, kaj dehakis iliajn kapon kaj manojn. Ĉiuj estis timigitaj de la sovaĝa konduto.
Inundo okazis en Xiangyang-gubernio (Ŝjanjan). Centoj da homoj malaperis en la akvo dumnokte. La loĝantoj perdis ĉion kaj havis nenian lokon por iri. Sed ili estis feliĉaj, ke la inundo nek englutis nek forportis ilin. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En malhela lamplumo, malsanulo tordiĝis kaj turniĝis en pura lito. Li ĝemis kaj ambaŭmane premis la maldekstran parton de sia ventro: “Dolore! Dolorege!”
Liaj familianoj aŭdis lian ĝemon kaj murmuron, tamen ili ne povis distingi klare, kion li diras. La malsanulo subite trovis, ke li forlasis la liton. Anstataŭ piediri, li kvazaŭ ŝvebis alten en la ĉielon. Li ne sciis, kio levas lin, tamen li leviĝis tiel alten ke li eĉ sentis teruron. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti