Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Banditoj denove atakis Fuyang-gubernion (Fujan). Ĉi-foje, ili prirabis dekojn da homoj, kaj dehakis iliajn kapon kaj manojn. Ĉiuj estis timigitaj de la sovaĝa konduto.
Inundo okazis en Xiangyang-gubernio (Ŝjanjan). Centoj da homoj malaperis en la akvo dumnokte. La loĝantoj perdis ĉion kaj havis nenian lokon por iri. Sed ili estis feliĉaj, ke la inundo nek englutis nek forportis ilin.
Kiel loka oficisto, Li Peide (Li Pejde) sentis, ke li devas ion fari kontraŭ la suferoj de la popolanoj. Kiel bonkorulo, li sentis bedaŭron por ĉiuj malfeliĉaj homoj. Kiel laika taŭisto, li volis eltrovi, kio estas la kaŭzo de ĉiuj malfeliĉaĵoj.
“Neniu scias pri tio krom mia instruisto, la granda sorĉisto Lin.” Kiam li havis ŝancon, li iris al Dufea-templo por viziti sian instruiston. Kiam li atingis la templon, la sorĉisto sidis meditante por ekzerce plialtigi siajn povojn.
Kiam li eniris, la sorĉisto bonvenigis lin. Li demandis: “Instruisto, mi volas peti informon pri la kaŭzo de ĉiuj malfeliĉaĵoj, kiuj okazis en nia regiono. La banditoj venis kiel koleraj abeloj. Ili mortigis homojn kaj forbruligis ĉion. Inundoj detruis la fruktojn de nia longjara laborado. Diru al mi pri tio, Instruisto!”
“Mi malofte forlasas la templon,” diris la instruisto, “kaj mi ne scias multe pri la nunaj aferoj.”
“Sed pro kio ĉiuj suferas de tiel timigaj okazaĵoj?”
La sorĉisto faris longan suspiron: “Ili rikoltas kion ili semis. Homoj estas avidaj kaj kruelaj. Ili pensas nur pri sia propra ventro. Ili mortigas kaj manĝas vivestaĵojn kiel manĝaĵon.
“La mortigitaj vivestaĵoj estis kolerplenaj. Kiam multe da malamo akumuliĝis, tio perturbis la naturan pacon. Do la ĉielo rompiĝis kaj la akvo torentis al la tero. Krome, iuj vivestaĵoj renaskiĝis kiel homoj, kaj ili mortigis kaj prirabis venĝe por tio, kion oni iam faris kontraŭ ili.
“Neniu povas fuĝi de la natura prijuĝado. Tiuj, kiuj faras malbonon, ricevos fatalaĵon al si mem kaj al sia familio. Tiuj, kiuj kondutas kontraŭ la natura leĝo, rikoltos malfeliĉan frukton.”
Kvankam la rakonto okazis centojn da jaroj antaŭe, tamen ĝi estas precipe grava por ni, kiuj vivas en la 21-a jarcento. Florido estis atakita de tajfunoj kaj tornadoj. Kalifornio estas frekventata de tertremoj kaj inundoj post la sekeco. En la regionoj de la tuta lando ŝtormoj damaĝis ĉies havaĵojn, kaj pro tio, miloj da homoj perdis sian hejmon.
Ni devas obei la antikvajn saĝulojn kaj atenti, kion ni ne faru kontraŭ la naturo. Mortigo, volupto, perforto, drogo, samseksaĵo, fanatika muziko, drinkado kaj senbrida seksaĵo ja fariĝas amuzaĵoj por modernaj junuloj. Ĉu ni povas revi, ke la naturo tolerus nin?

kategorio: Amo al la Vivoj
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply