Verkista Arkivo

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Laŭ Kolektitaj Perloj en la Darma Ĝardeno (Fajŭan Ĝulin), en Tang-dinastio (Tan) estis lerta kuiristo Feng Yuan (Fen Jŭan) en Changsha, (Ĉanŝa), Bohai (Bohaj). La reĝo de Regno Khotan en la okcidento venis omaĝi al la reĝo de Ĉinio. Oni dungis Feng Yuan por prepari festenon al la honoraj gastoj. La gastoj manĝis kaj frandis ĝissate kaj ĉiuj laŭdis, ke vere bongustas la pladoj. Tamen je la fino de la festeno, restis ĉirkaŭ cent kaproj ne mortigitaj. La respondeculoj de la festeno ne sciis kion fari per la restaj kaproj. Kiam la reĝo de Khotan hazarde aŭdis tion, li postulis, ke oni savu la kaprojn.
“Mi sincere deziras, ke oni sendu la kaprojn al budhisma templo por ke ili vivu ĝis la natura fino.” pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | 2 Komentoj
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

La ĉefurbo de Anhui-provinco (Anhŭi) havas interesan nomon: Hefei (Hefej), kiu signifas “Kunan Grasiĝon”.
Ne malproksime, en Paitou-vilaĝo (Pajtoŭ) estis porkobuĉisto nomata Xuan (Ŝjŭan) la Kvara. Li havis dudekjaran sperton pri buĉado. Li enspezis multe el tiu ĉi profesio, kaj ŝparis monon zorgeme, do li havigis al si tri domojn. Li loĝis en unu el ili, kaj ludonis la aliajn. Li ankaŭ posedis cent akreojn da fekunda kampo. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam estis maljunulo nomata Zhu Ping (Ĝu Pin). Li estis ĉiam bonkora, kaj precipe ŝatis bestojn. Iutage, li eliris por viziti parencon. Kiam li alvenis tien, li vidis, ke la parenco eltrenis kvar hundidojn.
“Kion vi faras kontraŭ ili?” demandis Zhu Ping. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | 3 Komentoj
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Li Fucai (Li Fucai) en Baoshan (Baŭŝan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) estis malalta. Li havis larĝan frunton, hokan nazon, grandajn okulojn kaj maldensajn harojn. La okuloj neniam rigardis rekte antaŭen kaj la malsupren kurbiĝinta buŝo neniam kovris la malebenajn dentojn. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Fengjing (Fenĝin) estis vilaĝo malgranda sed tre bela. Tie plejparte de la homoj estis simplaj kamparanoj. Kun honesteco kaj diligenteco, ili vivis harmonie kaj ĝuis la pacan vivon.
Tamen estis malica viro en la vilaĝo. Oni nomis lin Shen (Ŝen) la Dua, ĉar li estis la dua filo de sia familio. Li havis malgrandan vendejon, kaj la komerco iris tiel bone, ke li akumulis grandan sumon iom post iom. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti