Arkivo por ◊ Januaro, 2014 ◊

Verkinto:
• sabato, Januaro 04th, 2014

Retradio 2014-01-07

Saluton, karaj amikoj!

Nun ni ekdisaŭdigis la 53-an elsendon de Retradio BRE je la adreso:

http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1579

Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!

Elsendlisto
Novaĵo
Bondezira aktivado en la novjaro
Sutro de cent paraboloj
Antaŭskribo
Rakonto de Sutro damapado
1-14. La rakontoj de Du Amikoj
Budhisma muziko
Mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro
Budhismaj rakontoj
92. Feliĉa Homo
93. Vojaĝo al la Ĉielo

Bonan aŭdeblecon al vi!

Kategorio: Retradio  | Komenti
Verkinto:
• sabato, Januaro 04th, 2014

Utileco de Esperanto en internacia komunikado pri Budhismo

Kun la disvolviĝo de scienco kaj tekniko, pli kaj pli boniĝas la kondiĉo por internacia komunikado. Tio ankaŭ donas grandan oportunecon por budhanoj en diversaj regionoj de la tuta mondo. Tamen la lingva problemo fariĝis malfacile transigebla baro. La naciaj lingvoj kutime estas ege malfacile lerneblaj por alilandanoj. Mi donas ekzemplon pri ĉina edukado. Kvankam ĉiuj lernantoj en Ĉinio eklernas la anglan lingvon en la elementa lernejo kaj eĉ en infanĝardeno, kaj krome, preskaŭ en ĉiuj budhismaj kolegioj aŭ universitatoj de Ĉinio oni ankaŭ instruas la anglan, tamen ege raras la budhanoj, kiuj scipovas interkomuniki kaj paroli pri Budhismo angle. Do la klopodo por ilia lernado de la angla lingvo estas preskaŭ vana. Ĉu estas alia solvo por transpasi la lingvan baron dum nia interkomunikado? La respondo estas certa. La plej efika solvo estas apliki Esperanton por propagandi kaj disvastigi Budhismon.

 

Esperanto estas artefarita lingvo facila, utila kaj vaste aplikata en diversaj rondoj de diversaj landoj. Oni povas libere uzi ĝin en internacia komunikado kaj atingi nivelon pli altan ol en aliaj lingvoj nur post mallonga lernado. Ekzemple en nia lando preskaŭ ĉiuj tradukaĵoj el la ĉina lingvo estas faritaj de eksterlandaj profesiuloj pri la ĉina lingvo, tamen la esperantaĵoj tradukitaj el la ĉina lingvo estas faritaj nur de ĉinaj esperantistoj.

Do estas kelkaj avantaĝoj pri aplikado de Esperanto en budhisma komunikado.

Facileco: Kvankam oni devas elspezi sufiĉe longan tempon kaj grandan energion por ellerni naciajn lingvojn, tamen Esperanto nur bezonas preskaŭ dekonon da tempo kaj energio. Preskaŭ ĉiuj homoj kapablas mastri Esperanton en mallonga tempo se ili lernas ĝin same diligente kiel al la aliaj lingvoj. Per intensiva metodo oni eĉ povas atingi mezan nivelon en nur unu monato.

Vasta aplikebleco: Kvankam la sumo de esperantaj uzantoj estas ne komparebla kun tiu de grandaj naciaj lingvoj, tamen ĝi estas uzata preskaŭ en ĉiuj landoj, do oni povas trovi esperantistojn en diversaj regionoj de la mondo.

Precizeco: Pro ĝia reguleco kaj facileco, oni povas esprimi sian ideon pli precize en Esperanto. Tio pliefike evitas la miskomprenon dum la komunikado. Do oni povas fari ĝin pera lingvo dum nia interkomunikado kaj precipe tradukado pri Budhismo. Se ni unue esperantigas budhismajn verkojn, la esperantaj samideanoj el diversaj landoj povas elesperantigi ilin en siajn proprajn lingvojn. Tio estas multe pli efika ol tio, ke ni ellernas diversajn naciajn lingvojn por la tradukado.

Sama idealo: Veraj esperantistoj estas pacamantoj kaj ili same klopodas por la monda paco kiel veraj budhanoj. Ili havas pli intiman rilaton kun budhanoj kaj en la paciga afero ili volonte kontribuas per siaj energio kaj fervoro. Do ĝuste pro tio, multaj esperantistoj volontas doni helpon dum nia budhisma laboro per Esperanto.

Ĉi tie mi donas kelkajn sukcesajn ekzemplojn.

Nun estas du budhismaj organizoj por esperantistoj en la mondo. Unu el ili estas BLE (Budhana Ligo Esperantista,http://esperanto.us/budhana.html) kaj la alia estas JBLE (Japana Budhana Ligo Esperantista, http://www001.upp.so-net.ne.jp/jble/Budhismo.html), ili faris grandan kontribuon en propagando de Budhismo per Esperanto. Krome en Ĉinio estas speciala retejo BRE (Budhana Retejo Esperantista, Esperante: http://www.budhano.cn Ĉine:http://www.budhano.com), kiu lanĉiĝis antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj. Kiel esperantisto, Monaĥo Miaohui ekpraktikis Esperanton en budhisma rondo nelonge post sia monaĥiĝo, lanĉis la retejon BRE kaj retradion BRE (http://www.budhano.cn/podkasto), kaj ankaŭ ektradukis budhismajn verkojn en Esperanton. Ĝis nun kvin libroj jam sukcese tradukiĝis en Esperanto, kaj el tiuj jam eldoniĝis du broŝuroj kaj tri diskoj el voĉlegitaj tradukoj. La eldonitaj libroj kaj diskoj distribuiĝas en pli ol dudek landoj. Menciinde estas, ke dum lia laboro multaj esperantistoj el Ĉinio kaj eksterlandoj oferis grandan helpon en korektado kaj modifo de la tradukoj, kaj iuj esperantistoj eĉ elesperantigis la tradukojn de Miaohui en siajn proprajn lingvojn. Krome, aliaj membroj el BLE kaj JBLE ankaŭ faris multajn laborojn en esperantigado de budhismaj verkoj.

Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xi’an estas unika ĉina budhisma monaĥejo, kie estas esperanta etoso kaj oni povas lerni Esperanton kaj Budhismon samtempe. En la monaĥejo okazas diversaj esperantaj aktivadoj krom tiuj de Budhismo. Ĉiuj esperantaj samideanoj ankaŭ estas bonvenaj en la monaĥejo, kaj ekde antaŭ tri jaroj dekoj da samideanoj el diversaj landoj jam gastis,lernis kaj interkomunikis pri Budhismo kaj Esperanto en la monaĥejo. Ekde la kuranta jaro en la monaĥejo okazas internaciaj novjara esperanta aktivado kaj somera lernejo de Esperanto per kunlaboro kun esperantaj organizoj. Se budhanoj el diversaj landoj interesiĝas pri Esperanto, sed ne povos trovi ŝancon por lerni ĝin, ni ĉiam estas pretaj liveri la instruan helpon en Monaĥejo Tiefosi, kaj se bezone, ekster la monaĥejo. Fakte ni ankaŭ klopodas por pretigi internacian kurson aŭ lernejon pri Budhismo. Nia plano estas, ke la lernantoj el diversaj landoj unue partoprenos intensivan kurson de Esperanto en unu monato, kaj poste ili lernos Budhismon rekte en Esperanto dum du monatoj en la monaĥejo. Ĉiuj helpoj por tio estas bonvenaj.

Krom la supremenciitaj ekzemploj, Esperanto ankaŭ estas plivaste aplikata en aliaj religioj. En la esperantaj konferencoj landaj kaj internaciaj oni kutime okazigas esperantajn kunsidojn pri diversaj religioj. Tio donas al esperantistoj tre bonajn kondiĉojn por koni kaj lerni religiojn pere de Esperanto. Ĝuste pro tio mi sincere proponas, ke budhanoj kaj precipe budhismaj organizoj kaj kolegioj el diversaj landoj ekatentu pri Esperanto kaj kreu bonan kondiĉon apliki Esperanton en budhismaj aferoj, por ke pli da homoj en la tuta mondo ricevu favoron de Budhismo pere de Esperanto.

Verkinto: Miaohui

Retadreso: miaohui@ebudhano.cn miaohui@wo.com.cn

Skype: Komencanto

Kategorio: Aktivado  | Komenti