• merkredo, Julio 10th, 2013
• vendredo, Julio 05th, 2013
Saluton, karaj amikoj!
Nun ni ekdisaŭdigis la 27-an elsendon de Retradio BRE je la adreso: http://www.budhano.cn/podkasto/?p=1447
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj!
Budhisma scio
31. La purigisto Sunita
32. La Budho kaj malsana monaĥo
Budhismaj demandoj
Budhisma muziko
Sonorado en antikva monaĥejo
Budhismaj rakontoj
31. Kompatemo al Vivestaĵoj
32. Ideala Festeno por Naskiĝtago
Bonan aŭdeblecon al vi!
• mardo, Julio 02nd, 2013
En la maja numero de “Ora Saĝo”, ĉina gazeto pri arto de pentrado kaj kaligrafado, oni prezentis verkojn de barata esperantisto profesoro Adi Narajana. Li gastis en Monaĥejo Tiefosi en marto kaj faris ekspozicion de la pentraĵoj de si kaj siaj studentoj, kaj krome, faris interkomunikadon pri arto de pentrado kaj kaligrafado kun lokaj artistoj.