Arkivo por Aprilo 27th, 2010

Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

 

 
   

Iam al reĝo naskiĝis filineto. La reĝo tuj alvenigis palacan kuraciston kaj ordonis lin: “Donu al mi bonan medicinaĵon, por ke mia filino elkreskiĝu senprokraste per ĝi.” La kuracisto respondis: “Mi donos al vi bonan medicinaĵon, kiu povas elkreskigi ŝin rapide, sed nun mi devas iri aliloken por pretigi ĝin. Vi ne rajtas vidi vian filinon ĝis mia reveno. Post kiam mi estos preta, mi petu ŝin preni la medicinaĵon kaj montru ŝin al vi.” La kuracisto do vojaĝis malproksimen por la medicinaĵo. Post dek du jaroj li revenis al la palaco. Tuj kiam la reĝidino prenis la medicinaĵon, li kondukis ŝin al la reĝo. Vidinte, ke lia filino estas multe pli alta ol antaŭe, la reĝo ĝojegis. Li pensis: “Vere bona kuracisto! Mia filino prenis lian medicinaĵon, kaj vere kreskis tiel multe.” Li do premiis la kuraciston per multaj trezoroj. Tiam ĉiuj miris pri la malsaĝo de la reĝo. Li eĉ ne scipovis kalkuli la tempon, sed atribuis la kreskadon de la filino nur al medicinaĵo!

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010


 

Iam antaŭe, pluraj komercistoj volis vojaĝi al la maro, tamen neniu el ili konis la vojon. Ili decidis dungi gvidiston por gvidi ilin. Post serĉado, ili fine trovis unu kaj ekvojaĝis sub lia konduko. Ili renkontis templon de Dio en sovaĝa regiono. Tie oni devis mortigi homon kaj oferi lin al la Dio por preterpasi la templon. La komercistoj interkonsiliĝis, kaj diris: “Ni ĉiuj estas amikoj aŭ parencoj, do neniu el ni devus esti mortigita. Nur la gvidisto taŭgas por tio.” Ili do mortigis la gvidiston, oferis lin al la Dio, kaj daŭrigis sian vojaĝon. Sed tamen ili perdis la vojon post nelonge. Neniu sciis, al kiu direkto ili devas iri. Pro tio ili ĉiuj mortis de malsato en la sovaĝejo.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010


 

Iam antaŭe, dum babilado kun aliaj en la ĉambro, iu laŭdis, ke iu alia estas bonulo krom nur du mankoj: koleremo kaj senpripensemo. Ĝuste tiam, la priparolato pasis preter la domo kaj hazarde kaptis la lastajn vortojn. Li do enĉambriĝis furioze, kaptis la parolinton kaj ekbatis lin. La ĉeestantoj demandis: “Pro kio vi batas lin?” La koleremulo respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj senpripensema? Tamen li tiel diraĉis, mi do lin batis.” Oni diris: “Jen vi ja montras viajn koleremon kaj senpripensemon. Kial vi ankoraŭ neas pri tio?” La koleremulo furioziĝis kiam oni parolis pri liaj mankoj, kaj oni ĉiuj mokis lin pro tio.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

 

Iam antaŭe, kiam malsaĝulo dekoktis nigran sukeron por solidigi ĝin, riĉulo venis en lian domon. La malsaĝulo pensis: “Mi devas regali lin per sukera akvo.” Li tuj verŝis iom da akvo en la kaldronon kaj ekboligis ĝin. Dum la boligado li senĉese ventumis la akvon per ventumilo, por ke ĝi malvarmiĝu kiel eble plej rapide. Vidinte tion, oni diris al li: “Kiel la sukera akvo povas malvarmiĝi je via ventumado, se vi ne ĉesigas la bruladon de la fajro?”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

 

 
   

Iam estis bramano. Li pretendis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj aliaj diversaj scioj. Li volis pavi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore. Vidinte tion, oni demandis: “Pro kio vi ploras?” La bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Min doloras la mallongeco de lia vivo, do mi ploras.” Oni konsolis lin: “La homa vivo estas ne facile sondebla. Eble vi eraris en la kalkulo, kaj li ne mortos je la supozita tempo. Kial vi ploras antaŭe pro tio?” La bramano respondis: “Eĉ mallumiĝus la suno kaj la luno, kaj eĉ falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro.” Sorĉate de la prestiĝo kaj profito, li mortigis sian propran filon je la sepa tago por pravigi la aŭguron. Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: “Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro.” Ili ekkredis kaj estimis lin.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti