Arkivo por Aprilo 27th, 2010

Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

 

 
   

Iam antaŭe, iu parolis pri la mankoj de la reĝo, kaj diris: “La reĝo estas despota kaj senkompetenta. Li tute ne scipovas regi la landon racie kaj konvene.” Informiĝinte pri tio, la reĝo ege furioziĝis. Anstataŭ detale pridemandi, kiu vere estas la parolinto, li nur kredis al insidemulo kaj kaptis virtulon kiel krimulon. Li detranĉigis cent taelojn da karno el la korpo de la kaptito kiel puno. Poste, iu atestis, ke la virtulo fakte diris nenion pri la reĝo. La reĝo ekpentis, kaj pretigis mil taelojn da viando por replenigi la vundon de la mispunito. La mispunito suferis de granda doloro kaj li ĝemadis senĉese tagnokte. Aŭdinte tion, la reĝo demandis: “Kial vi ankoraŭ turmentiĝas? Mi detranĉis cent taelojn da karno el via korpo, sed dekoble kompensis vian perdon. Ĉu vi ankoraŭ ne kontentas pri tio? Pro kio vi ankoraŭ ĝemadas?” Iu apudestanto respondis: “Se Via Moŝto detranĉus mian kapon, mi ne povus eviti morton eĉ se vi redonus al mi mil kapojn. Kvankam vi kompensis lin dekoble pro la detranĉita karno, li ne povas sin deteni de la dolorego.”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

 

 
   

Iam antaŭe, dum iu veturis sur la maro, li senatente faligis sian arĝentan bovlon en akvon. Li pensis: “Mi faru signon sur la akvon kaj forlasu la bovlon tie. Poste mi revenu por ĝin retrovi.” Post du monatoj li venis en la regionon de Sri-Lankao kaj aliaj regnoj. Kiam li vidis riveron, li tuj enakviĝis por serĉi la perditan bovlon. Oni demandis: “Kion vi faras?” Li respondis: “Mi perdis arĝentan bovlon, kaj volas ĝin retrovi.” Oni demandis: “Kie vi ĝin perdis?” Li respondis: “En la loko de kie mi ĵus ekveturis.” Oni demandis: “Kiam vi ĝin perdis?” Li respondis: “Antaŭ du monatoj.” Oni diris: “Antaŭ du monatoj! Kiel vi povos retrovi ĝin ĉi tie!” Li respondis: “Kiam mi faligis la bovlon, mi faris signon sur la akvon. Ĉi tie la akvo estas sama kiel tiu, kiun mi signis, do mi serĉas ĝin ĉi tie.” Oni diris: “Kvankam la akvo estas sama, tamen vi perdis la bovlon en alia loko. Nun vi serĉas ĝin ĉi tie. Kiel vi povos ĝin retrovi?” Do ili ĉiuj priridis lin.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010
 
   

Iam antaŭe, malriĉulo vivis en granda mizero. Li laboregis por la reĝo dum longa tempo, kaj malgrasiĝis tagon post tago de la peza laboro. Vidinte tion, la reĝo kompatis lin, kaj donacis al li mortan kamelon. La malriĉulo akceptis la donacon, kaj senprokraste eksenfeligis ĝin. Lia tranĉilo malakriĝis dum la laboro, li do ekserĉis akrigilon. Finfine li trovis la akrigilon en la supra etaĝo, kaj tie akrigis la tranĉilon. Poste, li revenis malsupren por la senfeligado. Tiel li supreniradis multfoje por akrigi la tranĉilon, kaj tediĝis de tio iom post iom. Por eviti pluan supreniradon, li ŝnure tiris la kamelon sur la supran etaĝon por ĝin proksimigi al la malgranda akrigilo. Pro tio li estis mokita de aliaj.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010


 

Iam estis komercisto. Oni ŝuldis al li kvindek monerojn, kaj ne redonis la monon por longa tempo. Li do iris al la ŝuldanto por postuli la monon. Li renkontis riveron sur la vojo, kaj elspezis ducent monerojn por ĝin transpasi boate. Atinginte la cellokon, li ne sukcesis trovi la ŝuldanton, kaj povis fari nenion alian ol reveni hejmen. Li denove elspezis ducent monerojn pro la rivero dum sia reveno. Krome, li suferis ankaŭ de lacego pro la longa vojaĝo. Li perdis tro multe por malmulte da ŝuldo. Oni ĉiuj mokis lin pri tio.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

 

Iam antaŭe, du viroj kune plantis sukerkanon. Ili interkonsentis, ke ili premiu tiun, kiu plantas bone, kaj punu tiun, kiu plantas malbone. Tiam iu el ili pensis: “La sukerkano estas tre dolĉa. Se mi elpremos la sukon, kaj per ĝi akvumos la plantaĵon, multe pli dolĉiĝos mia sukerkano ol la lia.” Li do elpremis la sukon de sukerkano, kaj per ĝi akvumis la plantaĵon. Sed la plantaĵo velkiĝis, kaj li ĉion perdis pro tio.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti