Arkivo por Aprilo 27th, 2010

Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

Iam antaŭe iu estis bezononta fajron kaj malvarman akvon por ion fari. Li do metis pelvon da akvo super fajro kaj lasis la fajron bruladi dum la nokto. Poste, kiam li volis fajron, la fajro jam estingiĝis, kaj kiam li volis malvarman akvon, la malvarma akvo jam varmiĝis. Li do perdis ambaŭ fajron kaj malvarman akvon.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

 

Iam antaŭe, malsaĝulo manĝis la sezamon neprilaboritan, kaj opiniis tion ne bongusta. Rostinte la sezamon, li gustumis kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li do pensis: “Ĉu la sezamo ne estus pli bongusta, se mi rostu ĝin antaŭ la semado?” Li do rostis kaj semis la sezamon en la kampon. Sed tamen, la rostita sezamo neniam elkreskis.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010


 

Iam ŝtelisto priŝtelis delikatajn kaj valorajn silkaĵojn de riĉulo, kaj per la ŝtelitaj silkaĵoj pakis siajn malnovajn teksaĵojn kaj aliajn objektojn. Saĝaj homoj mokis lin pri tio.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010


 

Iam antaŭe, iu el nobela familio serĉis kalambakon en la maro. Li kolektis nur ĉaron da kalambako dum pli ol unu jaro, kaj portis tion hejmen. Kiam li portis la kalambakon al la bazaro por vendi, neniu aĉetis pro la alta valoro. Do li elvendis neniom dum multaj tagoj. Tediĝinte pri tio, li dronis en granda malĝojo. Tiam li vidis, ke lignokarbo estas bone vendebla, li do pensis: “Se mi bruligos kalambakon en lignokarbon, eble tio vendiĝos multe pli rapide.” Do li karbigis kaj elvendis la kalambakon en la bazaro, sed li enspezis malpli ol tiom de duonĉaro da lignokarbo.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

 

 
   

Iam antaŭe estis virino. Ŝi jam havis filon, tamen ankoraŭ deziris pliajn. Ŝi do demandis aliajn virinojn: “Kiu havas metodon por ke mi nasku pliajn filojn?” Maljunulino respondis: “Mi havas metodon, tamen por tio vi devas fari oferon al Dio.” La virino demandis: “Kion mi oferu?” La maljunulino respondis: “Mortigu vian filon, kaj oferu lian sangon. Tio ebligos al vi naski multajn filojn.” La virino vere obeis ŝin kaj decidis mortigi sian filon. Saĝulino riproĉis ŝin kun rido: “Kiel malsaĝa kaj senscia vi estas! Estas ankoraŭ ne certe, ĉu vi vere povos naski la deziratajn filojn, tamen vi eĉ mortigos vian ununuran!”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti