Arkivo por Kategorio ◊ Budhismaj Fabloj ◊

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam maljunulino kuŝis sub arbo. Alvenis urso kaj volis ŝin kapti. La maljunulino do kuris ĉirkaŭ la arbo por sin savi. Tiam la urso ŝin postkuris, kaj kun unu hufo sur la arbo, ĝi volis ŝin kapti per la alia. Subite, genia ideo venis al la maljunulino. Ŝi do tuj ĉirkaŭprenis la arbon, kaj premis la antaŭajn piedojn de la urso al la arbo. Pro tio la urso ne plu povis sin movi. Ĝuste tiam alvenis alia homo. La maljunulino do kriis: “Helpu min kapti la urson, ke ni mortigu ĝin kaj dividu la viandon.” Tiu homo kredis la maljunulinon, kaj vere kaptis la urson. La maljunulino senprokraste forkuris, sed la homo estis embarasigita de la urso.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam patrino piediris kun sia mamsuĉa infano en la sino. Laciĝinte de la vojirado, ŝi kuŝiĝis ĉe la vojo kaj endormiĝis profunde. Tiam homo venis al la infano kaj donis al li knelon. Ricevinte ĝin, la infano estis ravita de la bongustaĵo, kaj ne plu zorgis pri siaj ornamaĵoj. La homo do demetis liajn arĝentan seruron, perlan kolringon kaj vestaĵojn, kaj forportis ĉion de ili.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, vivis malriĉulo kun tre malmulta posedaĵo. Vidinte, ke riĉuloj posedas tre multe, li do revis esti tiel riĉa kiel ili. Sed, lia posedaĵo tute ne povis kompariĝi kun la ilia, kiom ajn li faris ŝparadon kaj akumuladon. Li do furiozis kaj volis ĵeti la posedaĵon en riveron. La aliaj admonis lin: “Kvankam via posedaĵo estas malmulta, tamen per ĝi vi povas daŭrigi vian vivon dum kelkaj tagoj. Kial vi forĵetos ĝin en la akvon?”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | komento
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam malriĉulo trovis saketon da ormoneroj en sia piedirado. Li do tuj ekkalkulis ilin kun granda ĝojo. Sed antaŭ ol li finis la kalkuladon, la perdinto alvenis kaj forprenis la monon. Tiam la malriĉulo pentis, ke li devus foriri senprokraste kun la mono. Pro tio li dronis en granda afliktiĝo.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam viro promenis sur vojo kaj trovis oran putoron. Li prenis ĝin en sian sinon kun granda ĝojo, kaj daŭrigis sian vojadon. Kiam li venis al rivero kaj demetis siajn vestojn por trapasi la riveron, la putoro aliformiĝis en venenan serpenton. Sed la viro pensis: “Mi preferu morti de la serpento ol forlasi ĝin.” Pro lia firma volo, la serpento denove sin ŝanĝis en oron.
Ĉe la vojo malsaĝulo vidis, kiel la serpento sin ŝanĝas en oron. Li do opiniis, ke serpento ĉiam povas fariĝi oro. Li kaptis serpenton kaj metis ĝin en sian sinon, sed perdis la vivon pro mordo de la serpento.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti