Arkivo por Kategorio ◊ Aktivado ◊

Verkinto:
• dimanĉo, Julio 21st, 2013

Aktualaĵo:
Komenciĝis la somera instruado de Esperanto en Monaĥejo Tiefosi

  La somera instruado de Esperanto sukcese komenciĝis en Monaĥejo Tiefosi ĉe Urbo Xian de Ĉinio organizite de Ĉina ILEI kaj Xian-a Esperanto-asocio. La instruado konsistas el Rapida baza kurso, prepara kurso kaj Bekkurso. Miaohui gvidis du antaŭajn kursojn de la deka ĝis la dudeka de julio. Poste sinjoro Jano ekinstruis bekkurson al la kursanoj en la dudekunua de julio. La instruado daŭros ĝis la deka de aŭgusto, tamen se kursanoj volas lerni pli multe, ni povos iom pli longigi la instruadon laŭ ilia deziro.
  Samtempe ni ankaŭ okazigos seminarion de esperanta instruado. Ĉiuj esperantistoj kaj prelegoj estos bonvenaj. Bonvolu kontakti kun sinjorino Arko aŭ Miaohui se vi interesiĝas pri tio. La retadreso de sinjorino Arko estas [email=arko.gong@qq.com]arko.gong@qq.com[/email], kaj tiu de Miaohui estas miaohui@budhano.cn

Kategorio: Aktivado  | Komenti
Verkinto:
• lundo, Julio 15th, 2013

Hieraŭ (2013-07-13) sukcese finiĝis la kvartaga baza kurso de Esperanto. Ni iom ŝanĝis la antaŭan planon pri instruado ĉar la kursanoj atingis kaj eĉ superis la antaŭan celon.
Ekde hodiaŭ mi instruos bekkurso antaŭtempe, kaj la kursanoj ankaŭ faris tre bone. Vespere tri novaj kursanoj atingis post malfruiĝo de deksep horoj pro trafika problemo, do mi ripetos hodiaŭan enhavon morgaŭ antaŭ la daŭrigo de la instruado.






 

Kategorio: Aktivado  | Komenti
Verkinto:
• lundo, Junio 24th, 2013

Miaohui esperantigis la unuan parton de la libro “La vivo de la Budho” en du monatoj, kaj la traduko elsendiĝas sinsekve en la retradio BRE.  Ĉiuj samideanoj povas legi la tradukitajn ĉapitrojn en la forumo de BRE: http://www.budhano.cn/forumo/index.php/topic,121.0.html

Krome, vi ankaŭ povas viziti nian retradion por aŭskulti la rakontojn sensekvajn en niaj elsendoj. La adreso estas: http://www.budhano.cn/podkasto

La dua parto de la libro jam ektradukiĝis, kaj ni petas, ke vi atentigu nin  se vi trovas erarojn aŭ mistajpaĵojn dum  via legado.

Ĉion bonan al vi!

Kategorio: Aktivado  | Komenti
Verkinto:
• sabato, Junio 15th, 2013

En la deka kaj dekunua de junio, kelkaj samideanoj en- kaj eksterlandaj gastis en Monaĥejo Tiefosi profite de la feriotempo de tradicia “Boata festo”. Ni okazigis kelkajn kunsidojn laŭ la iniciato de Xi’an-a Esperanto-Asocio. Ĉielismo, estro de Xi’an-a Esperanto-Asocio prezidis kunsidon de Esperanto, en kiu ni interkomunikis pri vivo de Zamenhof, estiĝo kaj disvolviĝo de Esperanto kaj aliaj. Miaohui prezidis du kunsidojn pri traduko kaj budhisma vidpunkto pri media protektado. Ĉiuj kunsidoj okazis tute en Esperanto. Nun en monaĥejo Tiefosi ni havas bonajn medion kaj kondiĉon por diversaj esperantaj aktivadoj. Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj.


Kategorio: Aktivado  | Komenti
Verkinto:
• ĵaŭdo, Aprilo 25th, 2013

 Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an

Komunaj organizantoj: ILEI-CN, Xi’an-a Esperanto-Asocio
Dato: 21-a de Julio ĝis 11-a de Aŭgusto, 2013
Loko: Monaĥejo Tiefo 80km nordokcidente de Xi’an, Ĉinio

Programoj:
     Kursaro pri ABC,  gramatiko,  vortfarado,  traduko, legado kaj verkado, konversacio. Seminario pri interŝanĝo de spertoj kaj instru-metodoj,
  Sesio de Esperantologio.

Kotizo:
  ¥300 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj lernolibrojn.
  Portempa partoprenanto: ¥100 RMB por semajno aŭ malpli ol semajno, ¥ 200 por du semajnoj aŭ malpli ol du semajnoj.
   
Loĝado kaj Manĝado: 
  2-4 lita ĉambro aŭ amasloĝejo (dependas de tiama kondiĉo de la Monaĥejo):   ¥15/persono/nokto ene de Monaĥejo Tiefo kun vegetalaj manĝoj. Ekster la Monaĥejo troviĝas restoracioj por nevegetaranoj.   

Kiel atingi la Monaĥejon Tiefo:
   Trajne: ĉe Xi’an-a stacidomo oni povas preni la aŭtobuson N-ro 103 gxis Okcidenta Transporta Stacio kaj ŝanĝi rapidegan buson, elbusiĝi ĉe la haltejo “Qian Xian Yuhua Hotelo” kaj preni buson aŭ minibuson ĝis la Monaĥejo Tiefo.
  Aviadile: de Xi’an-a flughaveno al la Monaĥejon Tiefo oni povas preni la flughavenan aŭtobuson ĉe la elirejo al la gubernio Qian Xian kaj poste preni buson aŭ minibuson ĝis la Monaĥejo Tiefo.
  Ĉe alveno kaj foriro, Xi’ana Esperanto-Asocio proponos pagan transporton inter la flughaveno aŭ Xi’an-a stacidomo kaj Monaĥejo Tiefo: ¥160/ses-seĝa buso. Kunprenantoj dividos la sumon.

Kontakto:
    Arko : arko.gong@qq.com;
  Miaohui miaohui@ebudhano.cn

Kategorio: Aktivado  | Komenti