Arkivo por Kategorio ◊ Rakontoj pri Antaŭaj Vivoj de la Budho ◊

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Sentimeco]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en riĉa kaj potenca familio. Kiam li plenkreskis, li malkontentiĝis pri la ĉasado al ordinaraj plezuroj de la homa mondo. Li do rezignis sian antaŭan vivmanieron, inkluzive de siaj riĉeco kaj pozicio, iris al la montpiedo de Himalajo kaj fariĝis sanktulo.

  Okazis, ke mankis al li salo, do li decidis eliri por peti almozon. Li renkontis karavanon kaj iris kune kun ĝi sur iom da vojo dum sia vojaĝo. En la vespero oni haltis kaj starigis tendojn. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Povo de Vero]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis kiel fiŝo en lageto de norda Hindio. Multspecaj fiŝoj grandaj kaj malgrandaj vivis kune kun la Bodisatvo en la lageto.

  Okazis severa sekeco. La pluva sezono ne venis kiel kutime. Mortis la plantaĵoj de homoj, kaj sekiĝis multaj lagetoj, lagoj kaj riveroj.

  La fiŝoj kaj testudoj sin ŝovis suben kaj penis sin kaŝi en koton, freneze klopodante teni sin malsekaj por eviti la fatalaĵon. La korvoj plezuriĝis de la okazaĵo. Ili penetrigis siajn bekojn en koton, eltrenis la timigitajn fiŝetojn kaj englutis ilin. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Saĝa Konsilo]

  Iam la Reĝo de Arbaj Feoj mortis kiel ĉiuj aliaj vivestaĵoj. Reĝo Sakao, la reganto de Ĉielo 33, nomumis novan reĝon de Arbaj Feoj. Kiel sia unua oficiala ago, la nova reĝo publikigis ordonon, ke ĉiu arba feo elektu arbon por enloĝi, kaj samtempe, ĉiu arbo plezuriĝu kun sia fea enloĝanto.

  Vivis saĝa arba feo, kiu estis estro de granda klano. Li proponis al siaj membroj de la klano ne loĝi en la dise starantaj arboj. Anstataŭe estis pli sekure vivi en densaj arboj ĉe li. La saĝaj arbaj feoj ekloĝis en la arbaro proksime al sia estro.

  Sed iuj arbaj feoj estis malsaĝaj kaj arogantaj. Ili diris inter si: “Kial ni devas loĝi en grupo? Ni iru al vilaĝoj, urbetoj kaj urboj loĝataj de homoj. Arbaj feoj loĝantaj tie ricevas la plej bonajn oferaĵojn. Kaj ili eĉ ricevas adoradon de superstiĉaj lokanoj. Kian vivon ni ĝuos tie!”

  Do ili iris al vilaĝoj, urbetoj kaj urboj, kaj transloĝiĝis en dise starantajn arbegojn prizorgatajn de homoj. Poste okazis granda ŝtormo en iu tago. La vento blovegis forte kaj furioze. La grandaj kaj pezaj arboj kun branĉoj maljunaj kaj malmolaj ne plu povis stari firme en la ŝtormo. La dikaj branĉoj disfalis, arbotrunkoj rompiĝis en du partojn, kaj iuj arboj eĉ elradikiĝis. Sed la arboj en la arbaro interapogis unuj al aliaj, kaj povis kliniĝi kaj subteni reciploke en la forta vento. Do ili nek rompiĝis, nek falis.

  Detruiĝis la hejmoj de la arbaj feoj en la vilaĝoj, urbetoj kaj urboj. Ili kunigis siajn infanojn kaj reiris al la arbaro. Ili plendis al la saĝa klanestro pri siaj malfeliĉoj sur la disaj arbegoj en la homa regiono. Li diris: “Tio okazis al la arogantuloj, kiuj ignoras la saĝan admonon kaj mem decidis foriris.”

  La moralinstruo estas: Malsaĝuloj surdas al saĝaj vortoj.

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Dankemo]

  Antaŭe Reĝo Brahmadato de Benareso havis filon ege malbonan. Post kiam li plenkreskis, li fariĝis tre malica kaj kruela. Li ĉiam klopodis pruvi, ke li estas pli kruda ol ĉiuj aliaj. Kun manio torturi aliajn, li konstante molestis homojn kaj estigis batalojn. Li kutime parolis kun fiodoro de malpuraĵo kvazaŭ el defluilo. Li ĉiam facile furioziĝis, kvazaŭ siblanta serpento piedpremata.

  Homoj en kaj ekster la palaco fuĝis de li kvazaŭ de homvora demono malsata. Ili laŭeble evitis lin kiel eron de malpuraĵo en la okuloj. Malantaŭ lia dorso ĉiuj nomis lin “Malica Reĝido”. Unuvorte li estis ege malbona homo!

  Iutage la reĝido decidis eliri por naĝi. Li iris al rivero kune kun siaj servantoj kaj asistantoj. La ĉielo subite mallumiĝis kvazaŭ en la nokto. Forta ŝtormo okazis. Estante tiel kruda kaj senracia, la reĝido ĉiam provis montri sian sentimecon. Do li blekis al la servantoj: “Portu min en la mezon de la rivero kaj banu min. Poste reportu min al la riverbordo.”

  Ili portis lin en la riveron laŭ lia ordono. Poste, ili diris unuj al aliaj: “Nun estas nia ŝanco! La reĝo neniam povos eltrovi, kion ajn ni faris ĉi tie. Do ni mortigu la Malbonan Reĝidon ĉeloke. Dronu en inundo, vi sentaŭgulo!” Tiel ili ĵetis lin en la ŝtorme torentan fluon.

  Kiam ili revenis al la bordo, la aliaj demandis, kie estas la reĝido. Ili respondis: “Ni ne scias. Kiam ekpluvis, li naĝis pli rapide ol ni kaj certe jam reiris al Benareso.”

  Post kiam ili revenis en la palacon, la reĝo demandis: “Kie estas mia filo?” Ili respondis: “Ni ne scias, Via Reĝa Moŝto. Kiam okazis la ŝtormo, ni pensis, ke li jam reiris antaŭ ni.” Reĝo Brahmadato venigis serĉistaron kaj komencis serĉi la reĝidon. Ili serĉadis zorgeme sur ĉiuj vojoj al la riverbordo, sed ne trovis lin.

  Jen estis la okazaĵo. En la venta kaj pluva mallumo la reĝido drivis en la torenta rivero. Feliĉe li ekkaptis flosantan arbotrunkon. Li tenis ĝin firme por protekti sian karan vivon. Flosante laŭ la rivero, la krudulo timis sian eventualan morton, do li ploregis kiel bebo timema kaj senpova.

  Okazis hazardo, ke antaŭ nelonge, granda riĉulo mortis en Benareso. Li iam kaŝis trezoron de 40 milionoj da ormoneroj en la bordo de la sama rivero por konservi ĝin. Pro sia avido al la trezoro, li renaskiĝis kiel mizera serpento por gardi sian trezoron rampante sur la ventro.

  En proksima loko sur la riverbordo estis alia riĉa avarulo, kiu kaŝis trezoron de 30 milionoj da ormoneroj. Pro sia firma kroĉiĝo al la riĉaĵo, li renaskiĝis kiel akvorato por gardi sian kaŝitan trezoron.

  Kiam la ŝtormo okazis, la serpento kaj akvorato estis pelitaj el siaj truoj kaj drivis en la torentan riveron. Por eviti dronon ankaŭ ili hazarde kaptis la saman arbotrunkon, sur kiu ploregis la timigita reĝido. La serpento grimpis sur unu flankon kaj la akvorato sur la alian.

  Proksime estis alta kapokarbo, sur kiu loĝis juna papago. Kiam la riverakvo leviĝis pro la ŝtormo kaj inundo, la kapokarbo elradikiĝis kaj falis en la riveron. Apenaŭ la papago provis forflugi, kiam la vento kaj pluvo pelis lin sur la saman lignoŝtipon, al kiu alkroĉiĝis la serpento, akvorato kaj Malbona Reĝido.

  Nun la kvar vivestaĵoj sur la lignoŝtipo flosis al kurbiĝo de la rivero. Iu sanktulo loĝis trankvile en malgranda kabano proksime. Harzarde okazis, ke li estas la Bodisatvo, la Iluminiĝinto. Li naskiĝis en riĉa altklasa familio de Urbo Kasi. Kiam li plenkreskis, li rezignis siajn riĉecon kaj pozicion, kaj ekloĝis sola ĉe la rivero.

  Kiam la sanktulo aŭdis la panikan kriadon de la malbona reĝido en la noktomezo, li pensis: “Tio aŭdiĝas kiel timigita homo. Pro mia kompatemo mi ne povas ignori lin. Mi devas savi lin.”

  Li kuregis al la rivero kaj kriis. “Ne timu! Mi savos vin!” Li saltis en la torentan riveron, kaptis la lignoŝtipon, kaj tiris ĝin sur la bordon per sia tuta forto.

    Li helpis la reĝidon surbordiĝi sekure. Rimarkinte la serpenton, akvoraton kaj papagon, li portis ilin kaj kondukis la reĝidon al sia komforta kabano. Li bruligis kuirfajron, kaj ĝentile varmigis la bestojn ĉe la fajro pensinte pri ilia malforteco. Post kiam ili varmiĝis kaj sekiĝis, li metis ilin apude, kaj petis la reĝidon sin varmigi. La sanktulo elprenis fruktojn kaj nuksojn, nutris la plej senpovajn bestojn unue, kaj poste regalis la atendantan reĝidon.
    
  Estis ne mirinde, ke pro tio furiozis la Malbona Reĝido! Li pensis: “La stulta sanktulo ne zorgas pri mi, granda kortega princo. Anstataŭe, li donis pli altan pozicion al la tri sencerbaj bestoj!” Tiel pensante, li ekhavis venĝeman malamon kontraŭ la milda Bodisatvo.

  En la sekva tago la sanktulo sekigis la lignoŝtipon sub la suno. Poste li apartigis kaj bruligis ĝin, kuiris ilian manĝaĵon kaj tenis ilin varmetaj. Post kelkaj tagoj la kvar savitoj de tiu sama ŝtipo fariĝis fortaj kaj sanaj.

  La serpento iris al la sanktulo adiaŭi lin. Ĝi volvis sian korpon sur la tero, arkigis sin supren, kaj kapklinis respektoplene. Ĝi diris: “Estimata Majstro, vi faris grandan favoron al mi! Mi dankas vin. Mi ne estas malriĉa serpento. En certa loko mi enterigis trezoron de 40 milionoj da ormoneroj, kaj mi ĝojplene oferos ĝin al vi, ĉar por ĉiuj la vivo estas senpreza! Kiam vi bezonos monon, nur iru al la riverbordo kaj kriu, ‘Serpento! Serpento!'”

  Ankaŭ la akvorato iris al la sanktulo adiaŭi lin. Ĝi sin levis sur la postaj kruroj kaj riverence klinis sian kapon respektoplene. Li diris: “Estimata Majstro, vi faris grandan bonon por mi! Mi dankas vin por tio. Mi ne estas malriĉa akvorato. En certa loko mi enterigis trezoron de 30 milionoj da ormoneroj, kaj mi ĝojplene oferos ĝin al vi, ĉar por ĉiuj la vivo estas senpreza! Kiam vi bezonos monon, nur iru al la riverbordo kaj kriu, ‘Rato! Rato!'”

  Tiaj dankemaj agoj de la serpento kaj akvorato estis tute malsamaj ol en iliaj antaŭaj avaraj vivoj!

  Poste venis la papago adiaŭi la sanktulon. Ĝi riverence klinis sian kapon respektoplene kaj diris: “Estimata Majstro, vi faris grandan helpon al mi! Mi estas dankema al vi, sed mi posedas nek oron nek arĝenton. Tamen, mi ne estas malriĉa papago. Kiam ajn vi bezonos la plej bonan rizon, nur iru al la riverbordo kaj kriu ‘Papago! Papago!’ Tiam mi venigos ĉiujn miajn parencojn el ĉiuj arbaroj de Himalajo kaj ni alportos al vi ĉarojn da plej valora bonodora ruĝa rizo. Por ĉiuj la vivo estas senpreza!”

  Fine la Malbona Reĝido venis al la sanktulo. Lia menso pleniĝis de venena venĝemo, do li pensis nur pri mortigo al la sanktulo se li denove vidos lin. Tamen li diris: “Estimata Majstro, kiam mi fariĝos reĝo, bonvolu veni al mi kaj mi provizos al vi la ‘Kvar Necesaĵojn por Vivo’.” Li reiris al Benareso kaj baldaŭ fariĝis la nova reĝo.

  Post nelonge la sanktulo decidis vidi, ĉu la promeso de la kvar vivestaĵoj estas veraj. Unue li iris sur la riverbordon kaj kriis: “Serpento! Serpento!” Aŭdinte lian unuan vokon, la serpento elrampis el sia subtera hejmo. Ĝi riverencis respektoplene kaj diris: “Honorulo, sub ĉi tiu loko estas kaŝitaj 40 milionoj da oromoneroj. Elfosu kaj prenu ilin kun vi!” “Tre bone,” diris la sanktulo, “mi venos denove kiam mi bezonos ilin.”

  Forlasinte la serpenton, li piediris laŭ la riverbordo kaj kriis: “Rato! Rato!” La akvorato alkuris kaj ĉio okazis ĝuste kiel ĉe la serpento.

  Poste, li ekkriis: “Papago! Papago!” La papago tuj flugis malsupren el sia arba hejmo. Ĝi riverencis respektoplene kaj diris: “Honorulo, ĉu vi bezonas ruĝan rizon? Mi alvokos miajn parencojn kaj ni portos al vi la plej bonan rizon el la tuta Himalajo.” La sanktulo respondis: “Tre bone! Mi alvenos denove je mia bezono poste.”

  Fine li enurbiĝis por viziti la reĝon. Li piediris al la reĝa plezura ĝardeno kaj tranoktis tie. Matene, en ege modesta kaj majesta sinteno, li iris kolekti almozmanĝaĵon en la urbo Benareso.

  En la sama mateno la maldankema reĝo sidis sur impone ornamita kortega elefanto kaj gvidis grandan procesion ĉirkaŭ la urbo. Kiam li vidis la Iluminiĝinton de malproksime, li pensis: “Aha! Ĉi tiu mallaborema senhejma vagabondo venas por peti bonon de mi. Mi devas senkapigi lin antaŭ ol li fanfaronos al ĉiuj, kion li faris por mi!”

    Do li ordonis siajn servantojn: “Tiu senvalora almozulo certe volas peti ion de mi. Ne lasu lin prokisimiĝi al mi. Tuj arestu lin, ligu liajn manojn malantaŭ la dorso kaj skurĝu lin ĉe ĉiu stratangulo. Konduku lin al la ekzekuttereno ekster la urbo kaj dehaku lian kapon. Poste levu lian korpon sur akrigitan kolonon kaj montru ĝin por ke ĉiuj vidu. Tiamaniere faru finon al tiaj almozpetantoj!
    
  La servantoj sekvis liajn kruelajn ordonojn. Ili ligis la senkulpan grandulon kiel ordinaran krimulon. Ili skurĝis lin senkompate ĉe ĉiu stratangulo survoje al la ekzekuttereno. Sed kiel ajn forte kaj profunde en lian karnon ili skurĝis lin, li tenis sin dignoplena. Post ĉiu skurĝo li simple diris por ke ĉiuj aŭdu: “Jen pruvo, ke ankoraŭ pravas la malnova onidiro: ‘Estas pli da repago tiri mortan lignon el la rivero ol helpi maldankemulon!'”

  Iuj spektantoj ekmiris, kial li nur diras tion ĉe ĉiu stratangulo. Ili diris unuj al aliaj: “Eble la suferon de la kompatinda viro kaŭzis maldankemulo.” Do ili demandis lin: “Oh, sanktulo, ĉu vi faris ion por helpi al maldankemulo?”

  La sanktulo rakontis la tutan historion al ili, kaj konklude li diris: “Mi savis ĉi tiun reĝon el terura inundo, kaj tiel mi kaŭzis al mi mem la nunan suferon. Mi diras tion nur pro tio, ke mi malobservis la diron de maljunaj saĝuloj.”

  Aŭdinte la historion, la civitanoj de Benareso koleriĝis kaj diris inter si: “Tiu ĉi bonulo savis la vivon de la reĝo. Sed la reĝo estas tiel kruela, ke li neniel havas dankemon en si. Kiel li povus fari bonojn al ni? Li nur estas danĝero al ni. Ni forigu lin!”

  La kolerego de civitanoj sin turnis en ribelon. Oni sin ĵetis al la reĝo kun sagoj, tranĉiloj, bastonoj kaj ŝtonoj. La reĝo mortis sidante sur la kortega elefanto. Tiam ili ĵetis la kadavron de la iama Malbona Reĝido en fosaĵon apud la vojo.

  Poste ili faris la sanktulon sia nova reĝo. Li regis Benareson tre bone. Iutage li decidis viziti siajn malnovajn amikojn. Do li elrajdis en granda procesio ĝis la riverbordo.

  Li kriis: “Serpento! Serpento!” La serpento tuj aperis, esprimis sian estimon kaj diris: “Via Moŝto, vi estas bonvena se vi volas mian trezoron.” La reĝo ordonis la servantojn elfosi la 40 milionojn da ormoneroj.

  Li iris al la hejmo de la akvorato kaj kriis: “Rato! Rato!” Ankaŭ la rato tuj aperis, esprimis sian estimon kaj diris: “Via Moŝto, bonvenon se vi volas mian trezoron.” Do la servantoj de la reĝo elfosis la 30 milionojn da oromoneroj.

  Poste la reĝo kriis “Papago! Papago!” La papago tuj flugis al la reĝo, riverencis respektoplene kaj diris: “Via Moŝto, se vi volas, mi kolektos la plej bonan ruĝan rizon por vi.” Sed la reĝo respondis: “Ne nun, mia amiko. Mi petos de vi kiam ni bezonos rizon. Nun ni reiru al la urbo.”

  Reveninte al la kortega palaco en Benareso, la reĝo metis la 70 milionojn da ormoneroj en sekuran lokon. Li farigis oran bovlon kiel hejmon de la dankema serpento. Li farigis labirinton el la plej bonaj kristaloj por la donacema rato enloĝi. Kaj la bonkora papago transloĝiĝis en oran kaĝon kun pordo, kiun ĝi povis fermi kaj malfermi de interne.

  Ĉiutage la reĝo donis pufigitan rizaĵon kaj la plej dolĉan mielon per oraj teleroj al la serpento kaj papago. Kaj per alia ora telero li donis la plej aroman parfumitan rizon al la akvorato.

  La reĝo famiĝis pro sia donacemo al la malriĉuloj. Li kaj liaj tri bestoamikoj kunvivis en perfekta harmonio dum multaj jaroj. Ili ĉiuj renaskiĝis laŭ siaj meritoj post la morto.

  La moralinstruo estas: Dankemo estas repago, kiu mem estas rekompencita.

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Malavareco kaj Sendankemo]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis kiel elefanto. Li estis ĉarme blanka kaj glimbrila kiel polurita arĝento. Liaj piedoj estis tiel glataj kaj brilaj kiel la plej fajna lako. Lia buŝo estis tiel ruĝa kiel la plej delikata ruĝa tapiŝo. Kaj liaj mirindaj okuloj similis al valoraj juveloj brilantaj en kvin koloroj: blua, flava, ruĝa, blanka kaj karmezina.

  La grandiozan belecon de la majesta elefanto montras la ekstera formo de la Iluminiĝinto. Sed tio estis nur pala reflekto de lia interna beleco, ĉar dum multaj antaŭaj vivoj li pleniĝis de Dek Perfektoj: energio, decidemo, honesteco, boneco, rezignemo de kroĉiĝo al ordinara mondo, kvieteco, saĝo, pacienco, malavareco kaj certe, kompatemo.

  Kiam li plenkreskis, ĉiuj aliaj elefantoj en Himalajaj arbaroj venis sekvi kaj servi lin. Post nelonge 80,000 elefantoj loĝis en lia regno. Tiel granda nacio densiĝis de loĝantoj kaj pleniĝis de distraĵoj. Por vivi pli kviete, li forlasis la aliajn kaj loĝis sola en sekreta parto de la arbaro. Li famiĝis kiel Elefanta Reĝo Boneco pro siaj bonkoreco kaj pureco facile videblaj de ĉiuj aliaj.

  Samtempe arbaristo de Benareso vojaĝis en Himalaja montaro. Li serĉis valoraĵojn, kiujn li povis vendi en Benareso. Post nelonge li perdis sian senson de orientiĝo. Li kuris tien kaj reen por trovi la ĝustan vojon, sed vane. Baldaŭ li laciĝis kaj ektimis morton. Li tutkorpe tremis kaj laŭte ploris pro timo.

  La Elefanta Reĝo Boneco aŭdis la ploradon de la kompatinda viro. Li tuj pleniĝis de bedaŭro kaj kompatemo. Dezirante laŭeble helpi lin, li ekiris tra la arbaro al la viro.

  Sed kiam la viro vidis, ke la giganta elefanto alproksimiĝis, li estis tiel timigita, ke li tuj ekkuregis. Kiam la saĝa elefanto vidis tion, li ĉesigis moviĝon. Vidinte tion, la arbaristo ankaŭ haltis. Poste, kiam Reĝo Boneco ekiris al li, li denove ekkuris, kaj kiam la elefanto haltis, li ankaŭ haltis.

  En tiu momento la viro pensis: “Tiu estas nobla elefanto. Kiam mi kuris, li haltis. Kaj kiam mi haltis, li iris al mi. Sendube li ne intencas damaĝi min. Eble li volas helpi min anstataŭe!” La ideo donis al li kuraĝon por resti kaj atendi.

  La Elefanta Reĝo Boneco malrapide proksimiĝis al li kaj demandis: “Mia homa amiko, kial vi vagadis plorante en paniko?”

  ”Via Elefanta Moŝto,” respondis la viro, “mi perdis senson de direktoj kaj devojiĝis. Mi timas, ke min trafos morto!”

  Poste la Iluminiĝinto kondukis la arbariston al sia propra sekreta loĝejo. Li konsolis kaj regalis lin per fruktoj kaj nuksoj plej bonaj en tuta Himalaja regiono. Post kelkaj tagoj li diris: “Ne timu, mia amiko. Mi kondukos vin al la loko, kie homoj vivas. Sidiĝu sur mian dorson.” Poste li portis la viron al la regiono de homoj.

  Rajdante komforte sur la honora estaĵo, la viro pensis: “Se oni demandos, kie mi estis, mi respondos al ili pri ĉio.” Do li faris noton pri ĉiuj landmarkoj, portate sekure de la bonkora elefanta reĝo.

  Kiam ili iris el la densa arbaro proksime al la vojo de Benareso, la Elefanta Reĝo Boneco diris: “Mia bona amiko, iru laŭ la vojo al Benareso. Bonvolu diri al neniu, kie mi loĝas, ĉu oni demandos aŭ ne.” Adiaŭinte per tiuj vortoj, la ĝentila elefanto turniĝis kaj reiris al sia loĝejo sekura kaj sekreta.

  La viro facile trovis sian vojon al Benareso. Iutage dum li vizitis bazaron, li iris al vendejoj de eburaj skulptistoj, kiuj skulptis eburon en delikatajn kaj belajn statuojn, pejzaĝojn kaj formojn. La arbaristo demandis ilin: “Ĉu vi aĉetas dentegojn de vivantaj elefantoj?”

  La skulptistoj respondis: “Kian demandon vi faris! Ĉiuj scias bone, ke dentegoj de vivantaj elefantoj estas multe pli valoraj ol tiuj de la mortaj.” “Do mi portos al vi iom da dentegoj de vivanta elefanto,” diris la arbaristo.

  La viro portis akran segilon kun aliaj bezonaĵoj, kaj iris al la loĝejo de Reĝo Boneco pro la avidemo nur al mono, ignorante la sekurecon de la elefanta reĝo kaj la dankemon al tiu, kiu savis lian vivon.

  Kiam li alvenis, la elefanta reĝo demandis: “Kial vi revenis, mia homa amiko?” Plektante rakonton, la viro respondis: “Via Elefanta Moŝto, mi estas malriĉulo vivanta tre mizere. Nun mi estas en granda malfacilaĵo, do mi venas por peti peceton da dentego de vi. Se vi volontas doni ĝin al mi, mi portos ĝin hejmen kaj vendos ĝin. Tiam mi povos min vivteni dum iom pli longa tempo.”

  Pro kompato al la viro, la Elefanta Reĝo Boneco diris: “Kompreneble, mia amiko, mi donos pecegon da dentego! Ĉu vi prenis segilon kun vi?” “Jes, Via Elefanta Moŝto,” diris la arbaristo, “mi portas segilon kun mi.” “Bone,” diris la malavara Reĝo Boneco, “fortranĉu ambaŭ miajn dentegojn!”

  Dirinte, la elefanto genuiĝis kaj oferis siajn speciale arĝentblankajn dentegojn. Sen ajna bedaŭro, la viro forsegis grandajn eburajn pecojn de ambaŭ dentegoj.

  La Iluminiĝinto levis ambaŭ dentpecojn per sia rostro. Li diris: “Bona amiko, mi donas miajn amindajn dentojn ne pro tio, ke mi malŝatas ilin kaj volas forigi ilin, nek pro tio, ke ili estas senvaloraj al mi. Sed miloble kaj eĉ centmiloble amindas kaj valoras la dentegoj de ĉioscia saĝo, kiu kondukas nin al realiĝo de ĉiu Vero.”

  Donaci la belajn dentegojn al la viro estis la deziro de la elefanto, ke lia perfekta malavareco povos konduki lin al la plej granda saĝo.

  La viro revenis hejmen kaj forvendis ambaŭ eburajn pecojn. Sed post nelonge li forkonsumis la tutan monon. Do li denove revenis al la Elefanta Reĝo Boneco. Li petis lin: “Via Elefanta Moŝto, la mono gajnita de mi per vendo de via eburo nur sufiĉis por pagi miajn ŝuldojn. Mi ankoraŭ estas malriĉulo vivanta tre mizere. La vivo estas ankoraŭ tre malfacila en Benareso, do bonvolu doni al mi la restajn partojn de viaj dentegoj, malavarulo!”

  Senhezite la elefanta reĝo oferis la restajn partojn de siaj dentegoj. La viro forsegis ĉion, kion li povis vidi, ĝis dentradiko en la kranio de la elefanto! Li forlasis sen vorto de dankemo. La bonkora elefanto estis nenio alia ol bankkonto por li. Li portis la eburon al Benareso, vendis ĝin kaj forkonsumis la monon kiel antaŭe.

  La arbaristo denove revenis al la loĝejo de la Elefanta Reĝo Boneco. Li denove petis lin: “Honora elefanta reĝo, estas tre malfacile por vivi en Benareso. Kompatu min kaj lasu min havi la restaĵon de via eburo, la radikojn de viaj dentegoj.”

  Perfekta malavareco nenion retenas. Do la elefanta reĝo genuiĝis kaj oferis siajn restajn radikojn de eburo. La sendankemulo neniom zorgis pri la elefanto. Li staris sur la majestan rostron similan al dika arĝenta ĉeno. Li grimpis supren kaj sidiĝis inter pure blankaj tempioj sur la granda kapo simila al neĝkovrita Himalaja kupolo. Poste li krude enfosis per sia tuta forto. Li frotis kaj forŝiris la molajn karnojn de la radikoj de la iamaj belaj dentegoj. Per sia malakra segilo li tranĉis kaj segis la eburajn radikojn el la kranio.

  Laŭdire troviĝas multaj mondoj: la infera mondo de torturo, la mondoj de malsataj demonoj, de bestoj kaj de homoj. Ankaŭ estas multaj ĉielaj mondoj de la malplej supra ĝis la plej supra. En ĉiuj mondoj estas milionoj da vivestaĵoj, kiuj iam aŭ en alia tempo naskiĝis kaj vivis kiel elefantoj. Rakontantoj de la historio diris, ke kvankam oni ne scias kial, ĉiuj elefantoj eksentis la doloregon de la grandulo, la Elefanta Reĝo Boneco.

  La arbaristo forlasis portante la sangoplenajn eburajn radikojn. Pensante, ke estos neniu motivo revidi la elefanton, li ne sin ĝenis por montri al li la signon de dankemo kaj respekto.

  La vasta kaj firma tero, kiu estas sufiĉe forta por facile subteni grandajn montojn kaj ankaŭ povas surporti la plej naŭzajn malpuraĵojn kaj fiodorojn, ne povus toleri kaj subteni la gigantan fikonduton de la kruelulo. Do kiam li iris el la vido de la suferanta elefanto, la granda tero fendiĝis sub liaj piedoj. Fajro ŝprucis el la plej malalta infero, glutis lin en brile ruĝajn flamojn kaj tiris lin suben al la fino de lia sorto.

  La moralinstruo estas: La nedankemuloj ĉion faras senskrupule, kaj pro tio li fosas sian propran tombon.