Arkivo por Kategorio ◊ Rakontoj pri Antaŭaj Vivoj de la Budho ◊

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Lernantoj sen Instruisto]

  Iam antaŭe estis altklasa riĉulo, kiu rezignis siajn riĉaĵon kaj facilan vivon de la ordinara mondo. Li iris en Himalajan arbaron kaj vivis kiel senhejma ermito. Li disvolvis sian menson kaj gajnis la plej altan scion per praktikado de meditado. Vivante en alta mensstato, li ĝuis internajn feliĉon kaj pacon en la menso. Post nelonge li havis kvincent lernantojn.

  Iujare je la komenco de la pluvsezono, la lernantoj diris al la instruisto: “Ho, saĝa majstro, ni volas iri al regiono, kie loĝas pli da homoj. Ni volas kolekti iom da salo kaj aliaj spicaĵoj por ni.” pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Memtrompeco]

  Oni diris, ke la mondo estiĝis, malaperis, kaj denove estiĝis foje kaj refoje dum longa tempo. En unu el tiuj antaŭaj mondoj antaŭ sennombraj jaroj, oni ne konis la Veron kaj nur malmultaj homoj praktikis la Kvin Trejnajn Ŝtupojn. Eĉ la Iluminiĝinto, la Bodisatvo, ne komprenis la Veron, kaj ankoraŭ ne malkovris la Kvin Trejnajn Ŝtupojn.

  Iam en la pratempo vivis reĝo nomata Brahmadato. Kiel multaj aliaj reĝoj tiel nomitaj, li regis en la loko konata hodiaŭ kiel Benareso. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Perfido]

  Iam antaŭe Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. Li havis saĝan ministron, kiu tre plaĉis al li. Por montri sian aprezon al li, la reĝo enoficigis lin kiel estron de malproksima limvilaĝo. Kiel reprezentanto de la reĝo, la vilaĝestro kolektis imposton de la vilaĝanoj.

  Post nelonge la estro estis tute akceptita de la vilaĝanoj. Ĉar li estis sendito de la justa Reĝo Brahmadato, oni ege estimis lin. Oni tre fidis lin kvazaŭ li naskiĝus inter ili. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [avareco]

  Iam estis miliardulo en norda Hindio. Li estis konsilanto de la reĝo. Kvankam li estis tre riĉa, li tute ne estis belaspekta. Li estis lama pro kurbaj piedoj, kaj liaj manoj misformiĝis kurbe. Ankaŭ liaj okuloj estis kurbaj, alivorte, ili rigardis strabe. Kaj iuj diris, ke li eĉ havis kurban menson, ĉar li havis neniun religian kredon! Eble vi opinius, ke oni nomas lin ‘Ilisa la kurbulo’, sed male. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    Ĉapitro 1. Paniko

  Iam antaŭe estis reĝo nomata Brahmadato, kiu regis en Benareso de norda Hindio. Iunokte li faris dek ses terurajn sonĝojn. Matene li vekiĝis en malvarma ŝvito kun sia koro bateganta brue en la brusto. La dek ses koŝmaroj preskaŭ timigis lin ĝis morto. Li supozis, ke ili signifas baldaŭ okazontajn teruraĵojn. En paniko li tuj alvenigis siajn palacajn pastrojn por peti de ili konsilojn. pli…