Antaŭ pli ol 2500 jaroj, Zi Chan (Zi Ĉan) estis ĉefkortegano en Zheng-regno (Ĝen) dum la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-475 A.K.). Konfuceo iam laŭdis lin pri lia moraleco. Nun la ĉinoj ankoraŭ honoras lin pro liaj saĝo kaj bonkoreco. Li emis helpi la malriĉajn kaj savi la suferantajn el danĝero. Li emis fari bonajn agojn kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn. pli…
Verkista Arkivo
Antaŭ pli ol 3000 jaroj vivis bonkora kaj eminenta reĝo nomata Cheng Tang (Ĉen Tan). Ĉiujare li inspektis sian regnon kaj vizitis ĉiujn siajn regnanojn por konstati, ĉu li povas ion fari por ili.
Iun belan tagon, la birdoj kantis senĝene kaj la bestoj ĝuis plaĉan veteron libere. La reĝo ridetis kiam li aŭdis iliajn plezurajn voĉojn. Tiam li ekvidis larĝan reton kovranta la lokon, kie ĉiuj preterpasantaj animaloj povus esti kaptitaj. Li aŭdis ĉasiston preĝi laŭte: pli…
Aĝulo Kong Yu (Kun Ju) loĝis en Shanyin-gubernio (Ŝanjin) en Jin-dinastio (Ĝin) dum la kvara jarcento. Li estis ŝtata oficisto, tamen li sin vivtenis tre malfacile pere de siaj malplej altaj rango kaj salajro.
Foje, kiam li vidis testudon mortigota por kuiri, li sentis grandan kompaton al ĝi. Li do aĉetis kaj portis ĝin al rivero, kaj lasis ĝin libera. pli…
Printempon antaŭ tre longa tempo, militĉaroj veturis rapide sur ebenaĵo. La kirasoj de la militistoj brilis sub la suno kaj la standardoj flirtis en milda brizo.
La generaloj rajdis malantaŭe tenante glavon aŭ lancon en la mano, kaj ilin sekvis belega ĉaro, en kiu sidas la granda reĝo de Chu-regno (Ĉu). pli…
Bonvenon!
Baldaŭ vi iros en malsaman mondon, kaj mi certas, ke vi preskaŭ neniom scias pri ĝia ekzisto.
Kvankam plej multe da historioj legotaj de vi okazis en Ĉinio, tamen la similaj aferoj okazas ĉe vi ĉiutage. Tiaj aferoj okazas al vi, al mi, al viaj familianoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ al ĉiuj aliaj vivestaĵoj en la mondo.
Eble vi ne rimarkis ilin pro via nekompreno, kaj eĉ se vi komprenis, vi malatentis ilin pro tio, ke vi neniam lernis kiel observi. pli…

