En nigre verda koloro, la montpinto de Tiantai-montaro (Tjantaj) en Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) staras kiel bele ornamita ekrano. Oni frekventas de malproksime por spekti la ĉarman pejzaĝon.
En la belaj montoj estas multaj budhismaj monaĥejoj kaj temploj dum centoj da jaroj. La estro de iu granda templo estis nomata Zhi Yi (Ĝi Ji). Li vivis de 539 ĝis 597 p.K. La reĝo Yang (Jan) de Sui-dinastio (Suj) nomumis lin “Saĝulo” pro lia nekomparebla saĝo, kiu famas eĉ en la nuna tempo. pli…
Verkista Arkivo
Antaŭ longa tempo maljuna ermito vivis en profunda arbaro. Li estis bonkora kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn.
Iutage, li sidiĝis sub granda arbo. Apenaŭ li pretis kontempli, li sentis ekblovon. “Strange!” li pensis kaj malfermis la okulojn. Li vidis malgrandan birdon staranta sur lia genuo. La birdo senĝene ripozis tie kvazaŭ sur branĉo. La ermito ĉantis la nomon de Amitabo, kaj diris en sia koro: “Ĉu vi prenas mian genuon kiel branĉon? Bone. Mi ne kontraŭu vian volon. pli…
Lamplumo tremetis en frosta vento.
Iuj ĉinoj kredis, ke manĝi hundan viandon povas varmigi homan korpon en vintro. Do en malvarmegaj tagoj ĉiuj sidlokoj estis okupitaj en la restoracioj de hundaĵo, kaj eĉ la aero estis plena de viandodoro.
Cao Shengyuan (Caŭ Ŝenjŭan) metis mortigitan hundon en kaldronon por kuiri malantaŭ la gastejo. Li mortigadis hundojn dum longaj jaroj, kaj fine prosperis lia hundaĵservo. Li eĉ dungis du virojn kiel helpantojn. pli…
Subite aŭdiĝis timiga vekrio el malnova butiko kaj sekvis sono de io falinta surteren.
La najbaroj alkuris tien por rigardi, kaj ili vidis Grandan Xu (Ŝju), la buĉisto de bovoj, kuŝanta en sango.
Sango fluadis el lia buŝo. Lia lango estis detranĉita, kaj li jam mortis. La najbaroj esploris la kaŭzon de lia neatendita katastrofo. pli…
En Ĉinio de 1573 ĝis 1620 daŭris la periodo Wanli (Ŭanli) de Ming-dinastio (Min), dum kiu la pilgrimantoj atingis Masaĉusecon (Massachusetts) en Usono. Tiam riĉulo nomata Yu (Ju) vivis en la bela ĉina urbo Hangzhou (Hanĝou). La urbon Hangzhou Marko Polo nomis “Kinsai” kaj laŭdis kiel “la plej grandan kaj plej belan urbon sur la tero, tiel belan kiel paradizon”. pli…

