Verkista Arkivo

Verkinto:
• ĵaŭdo, Julio 09th, 2015
Je la 16:57 en la dudekkvara de februaro iu afiŝis en blogo, ke dum la printempa festo porko en gubernio Yongjia, Wenzhou, Zhejiang kuris antaŭ pordon de monaĥejo kaj genuis tie. Tiam estis la lasta tago de iu budhisma ceremonio okazigita en la monaĥejo, kaj oni ekvidis la grandan porkon kulte genuanta antaŭ la pordo de la monaĥejo. Ili opiniis, ke ĝi tion faris dum longa tempo.Elpreninte siajn poŝtelefonojn, oni fotis kaj filmis ĝin, tamen ĝi genuis tie senmove. Do ili raportis tion al monaĥoj en la monaĥejo. Ĝi foriris nur post kiam la monaĥoj okazigis ceremonion de “Tri Rifuĝoj al la budhoj, darmo kaj samgo” kaj recitis “Koran sutron” al ĝi. La rara informo transpublikadis pere de retumantoj kaj oni opiniis, ke la porko estas tiel inteligenta, ke ĝi scias peti benon de la budhoj.

Laŭ raporto de Wenzhou-a Urba Ĵurnalo, oni vizitis s-ron Huang, kiu posedis tiun porkon. S-ro Huang diris, ke li ekbredis la porkon antaŭ iom pli ol unu jaro kiam ĝi estis peza cent kilogramojn, nun ĝi pezis je  cent kvindek kilogramoj. La porko puŝe malfermis la porkejon kune kun aliaj porkoj kaj forkuris en la antaŭtagmezo de la kvara de januaro laŭ la luna kalendaro eble pro tio, ke ĝi opinias la manĝaĵon tro malmulta. S-ro Huang ignoris tion pro okupiteco. Li kaptis la forkurintajn porkojn posttameze kaj sendis ilin rekte al buĉejo en la vespero.

S-ro Huang diris, ke li informiĝis pri la kultanta porko pere de vilaĝanoj. En la komenco li ne prenis tion serioza kaj ankaŭ ne vidis la filmon. Vidinte la filmon pri la riverencanta porko, ankaŭ li surpriziĝis. Li diris, ke neniam okazis tia afero kvankam li jam bredis multajn porkojn, kaj la porko suferis nenian malsanon antaŭ la buĉiĝo. Li diris, ke porkoj forkurus pro timo, sed ne sin tenus ĉirkaŭrigardata en tiu pozo. Li suspiris bedaŭre, ke li ne tolerus mortigi la porkon se li scius tion pli frue.

La informo estas esperantigita el retpaĝo: http://news.qq.com/a/20150225/011524.htm

Jen la porko genuanta antaŭ la pordo de monaĥejo:

Modifi mesaĝon

Bonvolu spekti pli da fotoj ĉe la adreso: http://www.budhano.cn/forumo/index.php/topic,608.0.html
Kategorio: Amo al la bestoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Julio 08th, 2015
La dekkvina de aprilo laŭ la luna kalendaro en Ĉinio estis la festo de budhonasko. En tiu tago antaŭ ĉirkaŭ 2600 jaroj Ŝakjamunio naskiĝis en Nepalo. Do oni celebras la feston en ĉiuj budhismaj monaĥejoj kaj regionoj.
Laŭ legento, naŭ drakoj spruĉis pluvon por bani Reĝidon Sidarto, kiu estis Budho Ŝakjamunio poste, do ĉiuj budhanoj celebras la budhonaskon per ceremonio de Budhobano. Ankaŭ ni ĝuis la feston en Monaĥejo Longqingsi, kie mi loĝas nun. Jen mi publikigos kelkajn fotojn de la ceremonio por dividi kun samideanoj, kiuj havas intereson pri Budhismo kaj budhismaj ritoj.

Modifi mesaĝon

Kategorio: Aktivado  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Decembro 03rd, 2014

Saluton, karaj amikoj!

Antaŭ nelonge mi starigis novajn rubrikojn en la retejo. Unu estas albumo, kies adreso estas http://www.budhano.cn/albumo kaj la alia estas nova aŭdlibro “Budhismaj rakontoj pri la antaŭaj vivoj de la Budho” kies adreso estas http://www.budhano.cn/libro/br
Ĉiuj samideanoj estas bonvenaj. Se vi havas ian ajn opinion pri tio, bonvolu informi min al mia retadreso: miaohui@budhano.cn
Antaŭdankon!

Kategorio: Novaĵo  | Komenti
Verkinto:
• dimanĉo, Novembro 30th, 2014

Saluton, karaj amikoj!

Nun ni ekprovizis elŝuteblajn esperantajn tradukojn faritajn de BRE pri Budhismo. Ĉiuj samideanoj rajtas elŝuti laŭ sia bezono.

Tekstoj en formato de Pdf:

Amo al la vivoj:

http://www.budhano.cn/libroteko/Amo-al-la-vivoj.pdf

Budhismaj fabloj:

http://www.budhano.cn/libroteko/budhismaj_fabloj.pdf

Rakontoj pri la antaŭaj vivoj de Ŝakjamunio:

http://www.budhano.cn/libroteko/Budhismaj-Rakontoj.pdf

La vivo de la Budho:

http://www.budhano.cn/libroteko/Budha-vivo.pdf

Demandoj kaj respondoj pri Budhismo:

http://www.budhano.cn/libroteko/bdbr-nova.pdf

 

Elŝuteblaj aŭdaĵoj

Amo al la vivoj:

http://www.budhano.cn/audoteko/amo-al-la-vivoj-mp3.zip

La vivo de la Budho:

http://www.budhano.cn/audoteko/budha-vivo-mp3.zip

Budhismaj fabloj:

http://www.budhano.cn/audoteko/budhismaj-fabloj-mp3.zip

Rakontoj pri la antaŭaj vivoj de Ŝakjamunio:

http://www.budhano.cn/audoteko/budhismaj-rakontoj-mp3.zip

Kategorio: Novaĵo  | Komenti
Verkinto:
• dimanĉo, Aŭgusto 17th, 2014

Komenciĝis la seminario de Esperanto en Urbo Xian kiel aktivado de Amo3. Lastavespere okazis la internacia vespero. Sinjoro Stalino kaj Sinjorino Neĝeta prezidis la ceremonion.

Por raporto kun belaj fotoj bonvolu viziti http://www.budhano.cn/forumo/index.php/topic,515.0.html

http://esperanto.cri.cn/other/amo/index.htm

 

Kategorio: Aktivado  | Komenti