Arkivo por Kategorio ◊ Amo al la Vivoj ◊

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Chen Xingyuan (Ĉen Ŝjin’jŭan) rakontis la suban historion al ni.
Iam estis grupo da malfeliĉuloj. Iuj el ili pasis la kortegajn ekzamenojn kaj fariĝis oficistoj, tamen ili malpromociiĝis de siaj postenoj pro diversaj kaŭzoj. Aliaj neniam sukcesis en la ekzamenoj. Ili ĉiuj estis deprimitaj kaj decidis vojaĝi al iu fama templo por sin distri. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

“Iru, ĉu vi volu aŭ ne!” Feroca buĉisto tiregis ŝnuron per sia tuta forto. Maljuna bovo ligita per la ŝnuro sciis bone, kio okazos al ĝi. Ĝi mallevis la kapon kaj rifuzis sin movi.
“Rapidu! Ĉu ne?” La buĉisto elprenis vipon, blasfemis kaj freneze skurĝis la bovon. Ili luktis sur la strato: unu blasfemis, batis kaj tiris, dum la alia kontraŭstaris mute. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Kun fortaj bronzkoloraj brakoj, densaj vangoharoj kaj paro da brilaj okuloj, Gu famis vaste kaj malproksime kiel la reĝo de bovaj buĉistoj. Oni preferus renkonti tigron ol vidi lin. Oni nomis lin “Buĉista Dio”.
Buĉista Dio havis du filojn. Ili estis fortaj kaj sovaĝaj same kiel la patro. La najbaroj kutime evitis ilin timeme. Krome, ilia patrino, sinjorino Gu, ankaŭ lertis pri uzado de buĉista tranĉilo. Ŝi povis buĉi bovon tiel rapide kaj nete kiel la edzo. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En Zhihe-gubernio (Ĝihe), de Fujian-provinco (Fuĝjan) estis malica buĉisto Zhao Fuqiao (Ĝaŭ Fuĉjaŭ). Li estis tre riĉa, ĉar li gajnis multe per vendo de bovaĵo. Ĉiutage li buĉis almenaŭ tri bovojn kaj provizis multe da bovaĵo, do en malpli ol unu jaro li jam fariĝis unu el la plej riĉaj homoj en la gubernio. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Tagmeze de la deka de aprilo en 1820, nigraj nuboj kovris la sunon. Subite, la nuboj apartiĝis kaj pluvo ekverŝiĝis. Fulmoj kaj tondroj furiozis tra la ĉielo. La preterpasantoj haste diskuris por ŝirmejo.
Iu el ili subite genuiĝis vekriante. Li estis trafita de tondro! Kvankam li ankoraŭ vivis, tamen li brulvundiĝis tutkorpe. La aero pleniĝis je la odoro de rostita viando. Li tordiĝis en agonio. Li tremegis tutkorpe, kaj la larmoj fluis el liaj okuloj. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti