“Li estis pia budhano kaj vera vegetarano. Li observis la budhismajn regulojn tre bone.” diris Li Ziwei (Li Ziŭej) viŝante siajn larmojn.
“Jes, prave. Li estis modelo de ĉiuj budhanoj,” respondis lia amiko Luo Daguan (Lŭo Dagŭan).
Ili babilis pri sia malnova amiko Jin Shiyan (Ĝin Ŝijan). Jin Shiyan estis vere tiel bona kiel ili laŭdis. Eĉ homoj je cent kilometroj ĉirkaŭe sciis bone, ke li estas vera budhano. Ili estis surprizitaj kaj malĝojaj pro tio, ke li mortis en la aĝo de kvardek jaroj. pli…
Verkista Arkivo
Li Chuntan (Li Ĉuntan) gvidis armeon por eskorti grenon laŭ rivero al Dachangkou (Daĉankou) en Huaining (Hŭajnin), Anhui-provinco (Anhŭi). Lia subulo Gong Kai (Gun Kaj) venis al li kaj raportis: “Mi havis strangan sonĝon lastanokte.”
“Kion vi sonĝis?”
“Mi sonĝis maljunulon kun blankaj haroj kaj longa barbo. Li venis al mi plorante kaj petis: ‘Helpu! Donu favoron por savi min. Se vi tiel agos, mi certe rekompencos vin iutage!'” pli…
Wang Huonan (Ŭan Hŭonan) estis riĉulo en Huainan (Hŭajnan). Li entreprenis lombardejon, kaj la komerco iris tre bone. Li bezonis pli da spaco por teni la varojn, do li aĉetis plurajn malplenajn domojn ĉe la lombardejo. Oni eksteratende trovis tri vulpetojn en unu el la aĉetitaj domoj. La laborantoj provis forpeli ilin, tamen Wang Huonan donis alian proponon: pli…
Estis pitoreska montaro, tamen Wu Tang (U Tan) tute ne zorgis pri la ĉarma pejzaĝo. Li kaj lia filo elspezis multe da tempo por ĉasi en la montaro.
Wu Tang estis lerta arkopafisto. Li neniam maltrafis. Li estis tiel lerta en la pafado, ke li tute ne bezonis celi. Li bezonis nur tiri la pafarkon por trafi la celon. Neniam estis bestoj tiel rapidaj kaj lertaj por eskapi de liaj sagoj.
pli…
Qian Meixi (Ĉjan Mejŝji) iam notis la historion de Xue Qingguan (Ŝjŭe Ĉjin’gŭan), la buĉisto de kaproj. Xue havis vendejon por vendi kapran viandon kaj viandan supon. La bongusteco de lia vianda supo famis eĉ en malproksimo, kaj allogis multajn klientojn proksimajn kaj malproksimajn. Iuj eĉ vojaĝis kelkajn tagojn por gustumi lian supon, kaj poste foriris kontente. pli…

