Gu Shunzhi (Gu Ŝunĝi) estis vegetarano. Li vivis en Changshu-urbo (Ĉanŝu), Jiangsu-provinco (Ĝjansu). Li neniam manĝis viandon kaj kvin fiodorajn legomojn (ajlon, poreon, cepon, ŝenoprazon kaj asafetidon). Iunokte li enlitiĝis kiel kutime sed ne plu vekiĝis en la sekva mateno. Liaj familianoj maltrankviliĝis pro tio. Li daŭre spiradis normale, do ili sciis bone, ke li ankoraŭ vivas. Sed li nur dormadis. Li dormis sep tagojn sinsekve. pli…
Verkista Arkivo
Iutage en printempo, Wang Liangbin (Ŭan Ljanbin) alvenigis sian servanton.
“Kiom da helikoj vi aĉetis ?”
“100 kilogramojn, sinjoro.”
“Ĉu ankaŭ birdojn?”
“Jes, sinjoro, pli ol sesdek.”
“Ĉu vi havis sufiĉan monon?”
“Jes, sinjoro.”
Wang neniam elspezis multe por si mem. Li estis ŝparema kaj vivis simple. Li elspezis plejparton de sia mono aĉetante bestojn por liberigi. pli…
Sinjoro Shen (Ŝen) famis pro sia malavareco. Li preferis morti ol marĉandi. “Kio gravas, ke mi elspezas monon senprudente? Nu, mono ja estas destinita por elspezi, kaj kiamaniere elspezi ĝin ja estas tute egale.” Li ĉiam tiel opiniis.
Same kiel multaj ĉinoj, li ŝatis manĝi kaj festeni. Oni diris, ke li povas manĝi “ĉion du-kruran krom siajn gepatrojn, kaj ĉion kvar-kruran krom litojn kaj seĝojn.” pli…
Ni jam legis antaŭe, ke iuj ĉinoj nomiĝis per numeroj. Iuj el tiuj estis nur kromnomoj, sed iuj estis veraj nomoj. Antaŭe ni legis pri la obstina porko-buĉisto Xuan (Ŝjŭan) la Kvara. Eble li estis la kvara filo de sia familio.
Nun ni rakontos al vi pri ĝardenisto nomata Jiu (Ĝju) la Kvardek-sesa. Kio? La kvardek-sesa filo? Eble. Aŭ eble lia patro nur ŝatis tiun numeron. pli…
Lu Xiaozheng (Lu Ŝjaŭĝen) estis malsupera oficisto en la nordokcidenta Ĉinio komence de Tang-dinastio (Tan), unu el la plej prosperaj periodoj en la ĉina historio.
Malfeliĉe, Lu estis avarulo. Li ne povis vivi harmonie kun la aliaj. Li estis ankaŭ malica kaj kruela. Se liaj servantoj faris ion ne plaĉan al li, li kutime venigis kaj bategis ilin. Li eĉ tiel kondutis al homoj, do vi povas imagi, kiel li kondutis al bestoj. pli…

