Verkista Arkivo

Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010


 

Iam malsaĝulo volis regali gastojn kaj ekpreparis bovinan lakton por la festeno. Li pensis: “Se mi melkos la bovinon ĉiutage, la lakto pli kaj pli multiĝos, sed mankos al mi la tenujoj por tio. Krome, la lakto facile ranciĝos. Estas pli bone, ke la bovino tenu la lakton en sia ventro ĝis la festeno.” Do li apartigis la bovidon for de la bovino. Monaton poste, li elkondukis la bovinon je la festeno. Sed tamen, malgraŭ lia pena melkado, la bovino donis neniom da lakto. La gastoj aŭ mokridis lin aŭ koleris je li pro tio.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• mardo, Aprilo 27th, 2010

 

Iam antaŭe, malsaĝulo gastis ĉe sia amiko. La amiko regalis lin per manĝaĵo. Li sentis la manĝaĵon sengusta, do la amiko aldonis iom da salo. Li gustumis la manĝaĵon kaj trovis ĝin multe pli bongusta. Li pensis: “La manĝaĵo bongustas pro la salo. Nur iom da salo faris la manĝaĵon tiel bongusta, do pli da salo faros ĝin multe pli bongusta.” Li do ekmanĝis nur salon. Tio difektis lian gustorganon kaj suferigis lin treege.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | 3 Komentoj