Iam estis viro bela, saĝa kaj riĉa. Ĉiuj en la regiono laŭdis lin. Vidinte tion, malsaĝulo titolis lin frato por peti lian monon laŭ bezono. Sed kiam la riĉulo povriĝis, kaj devis pagi siajn ŝuldojn al aliaj, la malsaĝulo ne plu tiel nomis lin. La najbaroj riproĉis la malsaĝulon: “Vi estas stulta. Kial vi nomis lin frato kiam vi bezonis monon, sed tuj deklaris lin ne via frato kiam li ŝuldis al aliaj?” La malsaĝulo respondis: “Mi nomis lin frato nur por peti lian monon. Fakte li ne estas mia frato. Do kiam li povriĝis, mi ne plu rigardu lin kiel mian fraton.” Aŭdinte tion, oni ĉiuj mokridis lin.
Verkista Arkivo
Iam antaŭe, malsaĝulo havis sep filojn. Post morto de unu el la filoj, la patro intencis transloĝiĝi por restigi la mortinton en la domo. Informiĝinte pri lia decido, la najbaroj diris al li: “La vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas bele vesti lin kaj enterigi lin en malproksimo. Pro kio vi mem pretas transloĝiĝi por cedi al li la domon?” Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis: “Se mi ne restigos la mortinton en la hejmo, mi devos porti lian korpon eksteren por enterigi. Mi do mortigu alian por ligi al la alia pinto de mia vekto. Tio faciligos al mi la portadon.” Li do mortigis alian filon, vekte portis ambaŭ kadavrojn eksteren kaj enterigis en malproksima arbaro. Oni ĉiuj mokis lin. Ili opiniis, ke ili neniam vidis tiel stultan homon en la mondo.
Iam estis viro, al kiu mankas saĝo. Foje, li suferis pro soifo kaj volegis trinki akvon. Kiam li vidis vaporon el la kamparo, li opiniis, ke tio estas akvo. Do li kuregis longan vojon eĉ ĝis Hindia Rivero. Atinginte la riverbordon, li nur gapis la akvon anstataŭ ektrinki. Iu demandis: “Vi serĉis akvon por trinki. Nun vi ja estas ĉe la rivero; pro kio vi ne trinkas?” La malsaĝulo respondis: “Mi trinkus, se mi povus fintrinki ĉion el la rivero; tamen estas tro multe da akvo por mi trinki, mi do trinku neniom.” Aŭdinte tion, ĉiuj ekridis.
Iam estis malsaĝulo, kiu amegis sian edzinon. Lia edzino estis ĉarma, sed malĉasta. Dum ŝia kontakto kun aliaj viroj, ŝin regis arda pasio. Ŝi volis forlasi sian propran edzon kaj sin ĵeti en la sinon de alia viro. Ŝi do ŝtele diris al maljunulino: “Post mia foriro vi trovu virinan kadavron, metu ĝin en nian ĉambron, kaj diru al mia edzo, ke mi mortis.” Dum foresto de la malsaĝulo, la maljunulino metis virinan kadavron en lian ĉambron, kaj poste diris al li: “Via edzino mortis.” Rigardinte la kadavron, la edzo vere kredis tion. Li do ploregis korŝire. Per multaj lignoj kaj oleo li cindrigis la kadavron, ensakigis la cindron kaj tenis ĝin en sia sino tagnokte. Nelonge poste, la edzino tediĝis pri la kromedzo, kaj revenis al sia antaŭa hejmo. Ŝi diris al la edzo: “Mi estas via edzino.” La edzo respondis: “Mia kara edzino jam forpasis. Kiu estas vi, ke vi eĉ aŭdacas pretendi vin kiel mian karulinon!” Malgraŭ la eksplikado de la edzino, la malsaĝulo neniel kredis, ke ŝi vere estas lia edzino.
Iam estis kalva malsaĝulo. Iu senĉese batis la kapon al li per piroj kaj vundis lin, tamen li toleris la baton silente anstataŭ forkuri. Vidinte tion, oni admonis lin: “Kial vi ne forkuru? Jen via kapo vundiĝis pro la bato.” Sed la malsaĝulo respondis: “La batanto estas forta kaj sovaĝa, sed tre malsaĝa. Li prenis mian senharan kapon kiel ŝtonon, batis per piroj kaj vundis ĝin.” Oni diris: “Kiel malsaĝa vi estas, kaj vi eĉ opinias lin tia! Se vi havus sufiĉan prudenton, vi forkurus kaj facile evitus tion. Kial vi lasas lin daŭre vundadi al vi la kapon!”

