• mardo, Aprilo 27th, 2010
Iam antaŭe, kiam malsaĝulo dekoktis nigran sukeron por solidigi ĝin, riĉulo venis en lian domon. La malsaĝulo pensis: “Mi devas regali lin per sukera akvo.” Li tuj verŝis iom da akvo en la kaldronon kaj ekboligis ĝin. Dum la boligado li senĉese ventumis la akvon per ventumilo, por ke ĝi malvarmiĝu kiel eble plej rapide. Vidinte tion, oni diris al li: “Kiel la sukera akvo povas malvarmiĝi je via ventumado, se vi ne ĉesigas la bruladon de la fajro?”
• mardo, Aprilo 27th, 2010
Iam estis bramano. Li pretendis, ke li estas erudicia pri astrologio kaj aliaj diversaj scioj. Li volis pavi per sia kapablo, do li iris al alia lando, brakumis sian filon en la sino, kaj ploregis dolore. Vidinte tion, oni demandis: “Pro kio vi ploras?” La bramano respondis: “Tiu ĉi knabeto mortos en sep tagoj. Min doloras la mallongeco de lia vivo, do mi ploras.” Oni konsolis lin: “La homa vivo estas ne facile sondebla. Eble vi eraris en la kalkulo, kaj li ne mortos je la supozita tempo. Kial vi ploras antaŭe pro tio?” La bramano respondis: “Eĉ mallumiĝus la suno kaj la luno, kaj eĉ falus la steloj, tamen neniam eraras mia aŭguro.” Sorĉate de la prestiĝo kaj profito, li mortigis sian propran filon je la sepa tago por pravigi la aŭguron. Informiĝinte pri la morto de la knabo, oni admiris lian kapablon: “Vere ĉioscia homo! Li pravas en la aŭguro.” Ili ekkredis kaj estimis lin.
• mardo, Aprilo 27th, 2010
Antaŭ longa tempo estis riĉa homo senscia kaj malsaĝa. Kiam li gastis ĉe alia riĉulo, li vidis trietaĝan domon altan, vastan kaj brilan. Li ekŝatis ĝin kaj diris al si mem: “Mi estas ne malpli riĉa ol li. Kial mi ne konstruigu tian etaĝdomon?” Li do senprokraste alvenigis metiistojn kaj demandis ilin: “Ĉu vi povas konstrui tian etaĝdomon?” Ili respondis: “Jes, ni povas. Tiu etaĝdomo estas konstruita de ni mem.” Li ordonis: “Konstruu por mi tian etaĝdomon.” La metiistoj konsentis kaj eklaboris. Ili mezuris la sidejon kaj ekmasonis brikojn por la konstruaĵo.
Vidinte tion, la riĉa homo neniel komprenis, kion faras la metiistoj. Li demandis ilin: “Kian domon vi konstruas?” Ili respondis: “La trietaĝan.” La riĉulo diris: “Mi ne volas la malsuprajn du etaĝojn. Konstruu por mi nur la plej supran.” Ili respondis: “Tio ne eblas. Kiel oni povas konstrui la duan etaĝon sen la unua, kaj la trian etaĝon sen la dua?” La malsaĝulo ordonis obstine: “Mi ne volas la malsuprajn etaĝojn. Vi devas konstrui nur la supran por mi!” Aŭdinte la respondon, ĉiuj metiistoj mokis lin kun rido: “Kiu en la mondo kapablas konstrui la suprajn etaĝojn sen la malsupraj!”
• mardo, Aprilo 27th, 2010
Iam, iu laŭdis sian patron al aliuloj, dirante: “Mia patro estas bonkora. Li nek atencas nek ŝtelas; li estas honesta kaj justa; li estas malavara kaj emas doni almozon.” Aŭdinte tion, malsaĝulo diris: “La virto de mia patro estas des pli supera.” La aliaj demandis: “Kia estas via patro? Bonvolu diri al ni.” La malsaĝulo respondis: “Li eĉ neniam spertis seksan vivon ekde la infaneco.” La aliaj demandis: “Se li estus libera de volupto, kiel li povus generi vin?” Tio fariĝis onia ridindaĵo.
• mardo, Aprilo 27th, 2010
Antaŭ longa tempo, iu ŝtelis vestaĵojn el la reĝa trezorejo kaj forkuris malproksimen. La reĝo sendis armeon kapti lin. Kiam oni eskortis lin al la reĝo, la reĝo demandis: “De kie vi havigis al vi la vestaĵojn?” La ŝtelisto respondis: “Tio estas la heredaĵo de mia avo.” La reĝo ordonis lin surmeti la vestaĵojn. La vestaĵoj fakte ne apartenis al la ŝtelisto, do li tute ne sciis kiel konvene sin vesti per ili. Tion, kion oni devas meti sur la manojn, li metis sur la piedojn; tion, kion oni devas meti sur la talion, li metis sur la kapon. La reĝo alvenigis ĉiujn siajn subulojn, kaj detale informis ilin pri la okazaĵo. Li diris al la ŝtelisto: “Se la vestaĵoj estus hereditaj de via avo, vi devus scii kiel surmeti ilin konvene. Sed pro kio vi ne povas vin vesti ĝuste? Tiel oni scias bone, ke la vestaĵoj estas ŝtelaĵoj, sed ne viaj propraj posedaĵoj.”