Iam antaŭe, paŝtisto havis ducent kvindek bovojn. Li paŝtis ilin en diversaj herbejoj laŭ sezono, kaj ĉiam prizorgis ilin atenteme. Foje, tigro formanĝis unu el ili, do la paŝtisto pensis: “Mi jam perdis unu bovon, kaj ne plu sufiĉas la antaŭa nombro. Por kio mi ankoraŭ paŝtu ilin?” Li do pelis la bovojn al alta krutaĵo, kaj puŝis ilin suben en profundaĵon. Ĉiuj liaj bovoj mortis de tio.
Verkista Arkivo
Iam antaŭe iu sin kulturis en la montaro, kaj fine fariĝis feo kun kvin magiaj povoj. Per la magie travideblaj okuloj li povis vidi ĉiajn trezorojn kaj valoraĵojn kaŝitajn sub la tero. Kiam la reĝo informiĝis pri tio, li ĝojegis, kaj demandis al siaj subuloj: “Kion mi faru, ke li ĉiam restadu en nia regno anstataŭ iri al alia loko? Tio povus havigi al mi pli multe da trezoroj.”
Malsaĝa subulo tuj iris al la feo, elprenis liajn okulojn kaj portis ilin al la reĝo. Li raportis: “Mi jam elprenis liajn okulojn, do li neniel povos iri al aliaj lokoj, sed porĉiam restos en nia regno.” La reĝo riproĉis lin: “Mi volas restigi la feon en nia regno nur pro tio, ke li povas vidi ĉiajn trezorojn sub la tero. Nun vi jam difektis lian vidpovon, do per kio li estos ankoraŭ utila al mi?”
Iam estis malriĉulo, kiu vivis en granda mizero. Li ŝuldis tre multe al aliaj, kaj havis neniom por redoni la ŝuldon. Li do povis fari nenion alian ol fuĝi malproksimen. Kiam li venis en dezerton, li hazarde trovis skatolon plenan de trezoroj. Sub ĝia kovrilo kuŝis spegulo sur la valoraĵoj. Vidinte la skatolon, li ĝojegis, kaj tuj malfermis la kovrilon. Sed kiam li vidis homfiguron en la spegulo, li ektimis. Alpremante la manojn surbruste, li diris humile: “Mi opiniis, ke ĝi estas malplena skatolo. Mi tute ne atendis, ke vi estas ene. Indulgu min pro tio.”
Iam antaŭe, iu vilaĝo distancis al la ĉefurbo je kvin joŝanoj*. En la vilaĝo troviĝis dolĉa fonto. La reĝo ordonis la vilaĝanojn porti dolĉan akvon ĉiutage al li. Lacigite de tio, ĉiuj vilaĝanoj volis fuĝi aliloken por sin teni malproksima de la vilaĝo. Tiam la vilaĝestro diris al ili: “Ne foriru. Mi petu la reĝon ŝanĝi la distancon de kvin joŝanoj al tri por mallongigi la vojon kaj senlacigi vin ĉiujn.” Poste, li iris al la reĝo por peti la favoron. La reĝo konsentis, kaj vere ŝanĝis la kvin joŝanojn al tri. Informiĝinte pri tio, la vilaĝanoj ĝojegis. Iu alia diris al ili: “La vojo longas ankoraŭ kvin joŝanojn, kaj neniom malplilongiĝis.” Sed neniu el la vilaĝanoj volis forfuĝi plue pro kredo al la reĝo, malgraŭ la vero.
*joŝanoj: hinda longunuo, dudek, dudek kvin aŭ tridek kilometroj, laŭ diversaj onidiroj.34. Mallongigi la Vojon
Iam, reĝo havis altan kaj dikan pomarbon, kiu abunde donas fruktojn dolĉajn kaj bongustajn. Foje kiam venis gasto, la reĝo demandis lin: “Tiu ĉi arbo donas bongustajn fruktojn. Ĉu vi volas manĝi?” La gasto respondis: “Tiu ĉi arbo estas dika kaj alta. Kiel mi povas preni la fruktojn eĉ se mi volas manĝi?” La reĝo do ordonis dehaki la arbon por preni la fruktojn pli facile estonte. Sed tamen, la arbo ne plu donis fruktojn. Poste, kiam oni denove provis restarigi la arbon, ĝi jam sekiĝis kaj neniam reviviĝis plue.

