Iam antaŭe, reĝo plezuriĝis de amuzisto, kaj promesis donaci al li mil monerojn. Poste, kiam la amuzisto postulis la monon, la reĝo ne plu volis plenumi sian promeson. La reĝo do diris al li: “Vi kutime plezurigas min senrekompence. Se mi donacus monon al vi, ankaŭ mi plezurigus vin.”
Verkista Arkivo
Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis ŝin: “Lavu por mi la vestaĵojn.” Kaj ankaŭ ĉiu el la aliaj ordonis la samon al ŝi. La servistino respondis, ke ŝi faros tion laŭvice, kaj unue lavos por la unua. La dua viro koleris kaj kulpigis ŝin: “Mi aĉetis vin kun la aliaj, do kial vi lavos por li unue?” Li donis al la servistino 10 skurĝajn batojn. Ankaŭ ĉiu el la aliaj faris la samon.
Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo, kaj petis kuraciston kuraci lin. La kuracisto ŝmiris oleon sur lian korpon, ligis lin inter du tabuloj per ŝnuro, kaj perforte premis la tabulojn. Tamen li tute ne atendis, ke la de la suferanto tuj eliĝis de tio.
Iam antaŭe, du knaboj ludis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj en la riverfundo. Unu diris: “Tio estas la barboj de feo.” La alia diris: “Ne. Tio estas la haroj de bruna urso.” Tiam ĉe la rivero loĝis feo. La infanoj disputadis senĉese, kaj finfine decidis viziti la feon por peti lian opinion. La feo senprokraste elprenis milion kaj sezamon, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Elkraĉinte la paston en la manon, li diris al la infanoj: “Tio, kio estas en mia mano, similas al la fekaĵo de pavoj.” La feo respondis ne laŭ la demando, kaj baldaŭ ĉiuj informiĝis pri tio.
Malgranda besto kuŝis sub la arbo. Subite arbobranĉo rompiĝis de vento kaj falis sur ĝian dorson. Ĝi do fermis la okulojn, kaj ne plu aŭdacis rigardi la arbon. Ĝi senprokraste forlasis la arbon, kaj kuris en senarban regionon. Jam mallumiĝis, sed mankis al ĝi kuraĝo reveni al la antaŭa kuŝejo. Kiam ĝi vidis, ke la arbobranĉoj svingiĝas je ventblovo en malproksimo, ĝi diris al si mem: “Ĝi vokas min.” Ĝi do tuj revenis al la arbo.

