Verkista Arkivo

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam estis riĉa prestiĝulo. Ĉiuj liaj subuloj estimis lin por gajni lian favoron. Kiam li elsputis kraĉaĵon, ili konkure forviŝis la malpuraĵon per piedoj.
Malsaĝa subulo ankaŭ volis flati la prestiĝulon, tamen li trovis nenian ŝancon por tio. Li do diris al si mem: “Se la prestiĝulo kraĉis sur la teron, ĉiuj piede forviŝis la kraĉaĵon. Do mi devas fari tion la unua tuj kiam li ĝin elbuŝigos.”
Kiam la prestiĝulo estis kraĉonta, la malsaĝulo levis sian piedon kaj tretis lian buŝon. Pro tio li vundis la lipojn kaj dentojn al la prestiĝulo.
La prestiĝulo demandis la malsaĝulon: “Pro kio vi intence piedbatis min je la buŝo?” La malsaĝulo respondis: “Se via kraĉaĵo falus sur la teron, la flatemuloj piede forviŝus ĝin. Kvankam ankaŭ mi volis tiel agi, tamen mi neniam trovis ŝancon por tio. Do por gajni vian favoron mi volis piede forviŝi la kraĉaĵon apenaŭ vi pretis elkraĉi.”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam du viroj promenis kune. Sur la vojo ili vidis, ke iu puŝis ĉaron da sezamo, kaj neniel kapablis movi la ĉaron el danĝero. Tiam, la ĉaristo petis: “Helpu min movi la ĉaron el la danĝero.” La viroj demandis: “Per kio vi rekompencu nin?” La ĉaristo respondis: “Mi rekompencu vin per nenio.” Apenaŭ la ĉaro atingis ebenan lokon, ili diris al la ĉaristo: “Donu al ni la rekompencon.” La ĉaristo respondis: “Nenion.” Unu el la viroj insistis: “Do donu al ni la nenion.” La alia viro diris kun rido: “Li ja ne volas rekompenci nin. Do kial vi ankoraŭ obstinas?” La postulanto respondis: “Li ja promesis al ni la nenion, do li devas rekompenci nin per tio.” La alia viro diris: “‘Nenio’ estas nur abstrakta vorto, sed ne konkreta objekto.”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, reĝo havis lojalan subulon. Dum milito la subulo sinforgese savis la reĝon el danĝero. Pro tio la reĝo ĝojis, kaj volis donaci al li ĉion deziratan. Li do demandis la savinton: “Kion vi deziras? Mi donacu al vi ion ajn laŭ via deziro.” Sed la subulo respondis: “Kiam vi bezonas razigi vian barbon, bonvolu lasi min razi por vi.” La reĝo respondis: “Se tio plaĉas al vi, mi do kontentigu vian deziron.”
Tiu malsaĝulo estis mokita de ĉiuj aliaj en la lando. La duonan teritorion kaj altrangon li povis akiri, sed li postulis nur la humilan profesion.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam estis serpento. La vosto de la serpento diris al la kapo: “Mi devas rampi antaŭe.” La kapo respondis: “Mi ĉiam rampas antaŭe. Pro kio vi subite volas anstataŭigi min?” Kiam la kapo rampis antaŭen, la vosto alkroĉiĝis al arbo kaj neniel moviĝis. La kapo povis fari nenion alian ol obei la voston kaj lasi ĝin rampi antaŭe. Sed pro tio, la serpento sin trudis en fajron kaj mortis de brulo.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam instruisto havis du lernantojn. Li suferis de piedmalsano, li do ordonis ambaŭ lernantojn ĉiam ajn masaĝi aparte po unu el la piedoj. La lernantoj malamikiĝis kaj ĵaluzis unu kontraŭ la alia. Ĉe la foresto de unu, la alia per ŝtono rompis la piedon masaĝitan de li. Kiam li revenis, li koleris de tio, kaj ankaŭ rompis la piedon masaĝitan de la alia por sin venĝi.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti