Verkista Arkivo

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, iu suferis de grava malsano. Kuracisto ekzamenis lin kaj diris, ke li manĝu fazanaĵon por resaniĝi. La malsanulo do aĉetis fazanon en la bazaro, sed finmanĝinte ĝian viandon, li ne plu manĝis aliajn fazanojn.
Poste, kiam la kuracisto vidis la malsanulon, li demandis: “Ĉu vi jam resaniĝis?” La malsanulo respondis: “Vi ordonis, ke mi manĝu fazanaĵon. Do mi finmanĝis unu fazanon, sed ne aŭdacis manĝi pliajn.”
La kuracisto riproĉis lin: “Se vi jam manĝis unu, pro kio vi ne manĝu pliajn? Ĉu vi povas resaniĝi je nur unu fazano?”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Ĉiuj bramanoj kredas, ke Bramo estas la patro de la mondo. Li kreis ĉion en la universo, kaj estas la nura reganto de la mondo. Iu el liaj disĉiploj diris: “Ankaŭ mi povas krei ĉion.” Li estis sufiĉe malsaĝa, tamen li pretendis, ke li estas plena de saĝo. Li diris al Bramo: “Ankaŭ mi volas ĉion krei.” Bramo respondis al li: “Ne tiel pensu. Vi ne kapablas tion fari.”
La disĉiplo do ekagis sen konsento de Bramo. Vidinte la kreaĵon de la disĉiplo, Bramo diris: “Vi modelis la homan kapon tro granda, dum la kolon tro maldika; la manojn tro grandaj dum la brakojn tro mallongaj; la piedojn tro malgrandaj dum la kalkanojn tro grandaj, simile al tiuj de demono.”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, malsaĝulo iris al granda cisterno, kaj hazarde vidis ombron de oro en la akvofundo. Li do kriis, ke troviĝas oro en la akvo. Li tuj enakviĝis kaj ekfosis en la ŝlimo por trovi la oron. Sed anstataŭ ĝin trovi, li laciĝis de tio kaj devis eliri por ripozi. Sed kiam la akvo reklariĝis, la ora ombro denove aperis en la akvo. Li do denove enakviĝis por daŭrigi la serĉadon, kaj ĉifoje ankoraŭ trovis nenion.
Tiam lia patro venis al li. Vidinte tion, li demandis la filon: “Kion vi faras, ke vi estas tiel laca?” La filo respondis: “Estas oro en la akvofundo! Mi enakviĝis kaj serĉis ĝin en la ŝlimo, sed trovis nenion ĝis mia elĉerpiĝo!”
Pririgardinte la ombron en la akvofundo, la patro eksciis, ke la oro estas sur arbo, kaj nur ĝia ombro respeguliĝis en la akvo. Li do diris al la filo: “Kompreneble birdo portis ĝin sur la arbon.” La filo do grimpis sur la arbon laŭ lia propono kaj vere trovis la oron.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, du viroj vizitis metiiston de argilaĵo, kaj tie rigardis lin fari botelon per turnilo. Unu el ili foriris al festeno post nelonge, kaj akiris bongustan manĝaĵon kaj ankaŭ monon. La alia restis por daŭre rigardi. Li diris al si mem: “Mi iru post kontentiĝo de la rigardo.” La tempo forpasis iom post iom, kaj la suno jam subiĝis, tamen li ankoraŭ ne kontentiĝis de la rigardo. Pro tio li perdis la bonŝancon por la manĝaĵo kaj mono.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam en iu regno vivis nobelo. Li suferis de grava malsano, kaj estis mortonta. Li do ordonis la du filojn: “Post mia forpaso vi dividu la heredaĵon laŭdece.” La filoj obeis lin, kaj dividis la heredaĵon tuj post lia morto. Sed la pliaĝa frato plendis, ke la malpliaĝa faris tion ne egale.
Stulta maljunulo alvenis kaj proponis al ili: “Mi havas bonan metodon por ke vi dividu la havaĵon tute egale. Duigu ĉion el la heredaĵo. Kiel vi faru tion? Vi duigu ĉiun el la vestaĵoj, duigu ĉiun el la teleroj kaj boteloj, duigu ĉiun el la pelvoj kaj urnoj, kaj ankaŭ duigu ĉiun el la moneroj. Tiel vi duigos la heredaĵon tute egale.”

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti