Iam antaŭe, iu vizitis la hejmon de sia bopatro, kaj vidis sian edzinon pistanta milion. Li do iris al ŝi kaj ŝtele metis miliograjnojn en la buŝon. Kiam lia edzino parolis al li, li ne povis respondi kun milio en la buŝo. Pro honto antaŭ la edzino, li ankaŭ ne aŭdacis eligi la milion. Li do povis fari nenion ol teni sin muta.
Vidinte lin muta, la edzino palpis lin kaj certigis al si, ke lia buŝo ŝveliĝis. Ŝi do raportis al sia patro: “La buŝo de mia edzo subite ŝveliĝis tiel, ke li eĉ ne povas paroli.”
La bopatro haste alvenigis kuraciston. La kuracisto diris: “Tio estas plej grava malsano. Li povos resaniĝi nur se mi disfendos lian buŝon.” Do la kuracisto disfendis lian buŝon per tranĉilo. Je tio, la miliograjnoj fluis el lia buŝo, kaj oni malkovris lian ŝteladon.
Verkista Arkivo
Iam iu prenis al si du edzinojn. Se li proksimiĝis al unu, la alia koleris. Ne povante ĉesigi ilian konfliktadon, li do devis kuŝi surdorse meze de ili en la nokto. En iu pluvega nokto, lia domo likis, kaj la akvo kaj koto falis en liajn okulojn. Pro la antaŭa interkonsento, li ne aŭdacis sin movi por eviti tion, do li blindiĝis pro la malpuraĵo en siaj okuloj.
Iam riĉa prestiĝulo sendis sian serviston al alies ĝardeno por aĉeti mangojn. Li ordonis: “Vi devas aĉeti la dolĉajn kaj bongustajn.” La servisto obeis lin, kaj iris kun mono al la vendisto.
La vendisto diris: “Ĉiuj miaj mangoj de tiu ĉi arbo estas dolĉaj kaj bongustaj. Neniu el ili estas malbongusta. Bonvolu gustumi kaj vi bone scios pri tio.”
La aĉetanto respondis: “Mi devas gustumi ĉiujn antaŭ la aĉeto. Se mi gustumos nur unu, kiel mi povos scii, ke la aliaj estas ankaŭ same bongustaj?” Li do gustumis ĉiujn kaj portis ilin hejmen. Kiam la riĉulo vidis la mordsignojn, li sentis naŭzon, kaj forĵetis ĉiujn mangojn eksteren.
Iam antaŭe, iu vojaĝis de la nordo al la sudo en Hindio. Li loĝis tie longe, kaj prenis lokan knabinon kiel sian edzinon. Apenaŭ la edzino pretigis manĝaĵon por li, li ekenglutegis haste spite al varmego.
La edzino miris pri tio kaj demandis: “Ĉi tie estas neniu rabisto prirabi vin. Pro kio vi manĝas tiel rapide anstataŭ konvene?”
Li respondis: “Tio estas sekreto. Mi ne povas diri al vi.” Aŭdinde tion, la edzino des pli miris, kaj insistis pri la demando.
La edzo respondis post longa paŭzo. Li diris: “Ekde mia avo ni havas metodon por manĝi rapide. Nun mi imitas tion kaj manĝas haste.”
Iam antaŭe, viro iun malamegis, kaj afliktiĝis de tio tagnokte. Aliulo demandis lin: “Pro kio vi tiel afliktiĝas?” Li respondis: “Iu atencis min, kaj mi ne kapablas min venĝi. Mi ne scias, kiel mi povos lin atenci. Mi afliktiĝas ĝuste pro tio.”
La aliulo respondis: “Nur per iuspecaj sorĉvortoj vi povos atenci lin. Sed estas manko de la sorĉarto. Antaŭ ol ekatenci lin, vi jam suferos de tio.” Aŭdinte la respondon, la viro ekĝojis kaj petis: “Bonvolu instrui min pri la sorĉvortoj. Kvankam mi suferos de tio, mi preferu atenci lin.”

