• merkredo, Novembro 17th, 2010
Por la Rideto de la Patrino
Verkis S-ino Zhao Xiaohong Elĉinigis Miaohui
Ŝi surportas veston kvazaŭ plastan pluvkostumon, kiu volvas streĉe ŝiajn membrojn kaj eĉ la kapon, lasante nur paron da okuloj ekstere. Ŝi laboras en varmega somera tago en la kampo de kuracherba plantaĵo. Oni diris, ke tia plantaĵo iritas haŭton, kaj ankaŭ bezonas defoliiĝon ĉiutage. La ŝvitoj senĉese faladis de ŝiaj frunto, nazpinto kaj vangoj. . . pli…
• mardo, Novembro 16th, 2010
Antaŭ multaj jaroj, retamiko plendis en iu forumo pri multkomunikila farado, ke ekde sia infaneco, li estas deprimita kaj la penso sin-memortigi ofte trafis lin. Kvankam li sciis racie, ke lia vivo estas feliĉo por siaj karaj gepatroj kaj li devas teni ilin feliĉaj vivante bone en la mondo, tamen li neniam sukcesis sin savi el la deprimiteco kaj enueco en la vivo. Eĉ kiam li jam havis amatinon, tia penso ankoraŭ turmentis lin. pli…
• sabato, Novembro 13th, 2010
“Om mani padme hum” estas la ses-silaba mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Oni ankaŭ nomas ĝin kora mantro de Bodisatvo Avalokiteŝvaro. Ĝi signifas “Mi rifuĝas al la Mani-perlo sur la lotusfloro kaj Mi atingos purecon kiel lotusfloro kaj meriton kiel Mani-perlo”. pli…
• vendredo, Novembro 12th, 2010
Jen reala rakonto okazinta en mia hejmloko. Estas vilaĝo nomata Ŝtona Kaverno. La vilaĝo estas fama pro la mistera kaverno en la vilaĝo. Estis onidiro, ke foje antaŭ longa tempo okazis prezentado de teatraĵoj en la vilaĝo, kaj en la tagmezo iu aktoro enkaverniĝis kun sia hundo por sin amuzi. Post nelonge, li eliris por prepari la posttagmezan ludon, sed li ne plu povis trovi sian teatran teamon. Demandinte, li informiĝis, ke antaŭ kvin jaroj okazis prezentado de teatraĵoj en vilaĝo, sed en iu tagmezo aktoro kaj lia hundo iris en la kavernon, kaj ne plu eliris. Tio mirigis la aktoron, kaj li denove iris en la kavernon kun la hundo, kaj ĝis nun li ankoraŭ ne eliris. pli…
• ĵaŭdo, Novembro 11th, 2010
Mi estas ordinara esperantisto, kaj ankaŭ ordinara budhano. Antaŭ kelkaj jaroj mi denove eklernis Esperanton, lanĉis personan retejon pri budhismo, kaj speciale estigis rubrikon pri Esperanto por propagandi Esperanton en budhisma kampo kaj prezenti budhisman literaturon en esperanta kampo laŭ mia hobio. Nelonge post tio mi ekfunkciigis specialan retejon en la nomo de “Ebudhana Retejo” aŭ “Ĉina Budhana Retejo Esperantista”.
pli…