Iam patrino piediris kun sia mamsuĉa infano en la sino. Laciĝinte de la vojirado, ŝi kuŝiĝis ĉe la vojo kaj endormiĝis profunde. Tiam homo venis al la infano kaj donis al li knelon. Ricevinte ĝin, la infano estis ravita de la bongustaĵo, kaj ne plu zorgis pri siaj ornamaĵoj. La homo do demetis liajn arĝentan seruron, perlan kolringon kaj vestaĵojn, kaj forportis ĉion de ili.
Verkista Arkivo
Iam antaŭe, vivis malriĉulo kun tre malmulta posedaĵo. Vidinte, ke riĉuloj posedas tre multe, li do revis esti tiel riĉa kiel ili. Sed, lia posedaĵo tute ne povis kompariĝi kun la ilia, kiom ajn li faris ŝparadon kaj akumuladon. Li do furiozis kaj volis ĵeti la posedaĵon en riveron. La aliaj admonis lin: “Kvankam via posedaĵo estas malmulta, tamen per ĝi vi povas daŭrigi vian vivon dum kelkaj tagoj. Kial vi forĵetos ĝin en la akvon?”
Iam malriĉulo trovis saketon da ormoneroj en sia piedirado. Li do tuj ekkalkulis ilin kun granda ĝojo. Sed antaŭ ol li finis la kalkuladon, la perdinto alvenis kaj forprenis la monon. Tiam la malriĉulo pentis, ke li devus foriri senprokraste kun la mono. Pro tio li dronis en granda afliktiĝo.
Iam viro promenis sur vojo kaj trovis oran putoron. Li prenis ĝin en sian sinon kun granda ĝojo, kaj daŭrigis sian vojadon. Kiam li venis al rivero kaj demetis siajn vestojn por trapasi la riveron, la putoro aliformiĝis en venenan serpenton. Sed la viro pensis: “Mi preferu morti de la serpento ol forlasi ĝin.” Pro lia firma volo, la serpento denove sin ŝanĝis en oron.
Ĉe la vojo malsaĝulo vidis, kiel la serpento sin ŝanĝas en oron. Li do opiniis, ke serpento ĉiam povas fariĝi oro. Li kaptis serpenton kaj metis ĝin en sian sinon, sed perdis la vivon pro mordo de la serpento.
Iam simio portis manplenon da sojfaboj kun si, sed pro malatento li perdis unu. Li do metis la restajn sojfabojn sur la teron por serĉi la perditan. Sed li ne trovis la perditan, eĉ la restaj sojfaboj estis formanĝitaj de kokoj kaj anasoj.

