Verkista Arkivo

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, du viroj piediris en dezerto. Sur la vojo ili renkontis rabiston. Iu el ili surportis kotonan vestaĵon, kaj ĝi estis forprenita de la rabisto. La alia do sin kaŝis en herbaron.
La prirabito iam metis ormoneron en la vestaĵan kolumon. Li do petis la rabiston: “La vestaĵo valoras je ormonero. Mi aĉetu ĝin per mono.”
La rabisto demandis: “Kie estas via mono?”
La prirabito prenis la monon el la vestaĵa kolumo, kaj donis ĝin al la rabisto: “Tio ja estas el vera oro. Se vi ne kredas, bonvolu demandi la ormetiiston, kiu sin kaŝas en la herbaro.”
Vidinte tion, la rabisto forprenis ankaŭ la vestaĵon de la metiisto. La malsaĝulo perdis ambaŭ vestaĵon kaj ormoneron.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, metiisto laboris por reĝo. Kiam li ne plu povis elteni la pezan laboron, li sin ŝajnigis blinda kaj liberigis de tio. Kiam iuj aliaj metiistoj informiĝis pri la afero, ankaŭ ili volis sin blindigi por eviti la pezan laboron. Saĝulo admonis ilin: “Kiel vi volas suferigi vin vane? ”
Tiaj malsaĝuloj estas mokitaj de aliaj.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam antaŭe, paro da kolomboj vivis kune en sia nesto. Kiam beroj maturiĝis en aŭtuno, ili plenigis sian neston per la beroj. Sed poste, la kolektitaj beroj iom post iom malmultiĝis pro sekiĝo, kaj ĝisfine restis nur duono.
La virkolombo koleriĝis kaj kulpigis la kolombinon: “Ni kune kolektis la berojn kun granda peno. Kial vi sola manĝis ilin, ke restas nur duono?”
La kolombino respondis: “Mi ne manĝis la berojn. Ili malmultiĝis per si mem.” pli…

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | 2 Komentoj
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam iu adultis kun alies edzino. Antaŭ ol ili finis sian aferon, la edzo revenis de ekstere kaj trovis ilian konduton. La edzo do atendis ĉe la pordo por mortigi la adultanton post lia elĉambriĝo. La virino diris al la adultanto: “Jen mia edzo trovis nian aferon. Ni ne havas alian elirejon. Vi nur povas eliri tra la ‘mani’ “. Ŝi aludis, ke la adultanto elglitu tra la kloaka kanalo.
Sed la adultanto miskomprenis tion kiel la magian kaj altvaloran Mani-perlon. Li ekserĉis, sed nenie povis trovi ĝin. Li do ĵuris: “Se mi ne trovos la Mani-perlon, mi neniam eliru.”
Momenton poste, li estis mortigita de la edzo.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | komento
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Iam maljunulino kuŝis sub arbo. Alvenis urso kaj volis ŝin kapti. La maljunulino do kuris ĉirkaŭ la arbo por sin savi. Tiam la urso ŝin postkuris, kaj kun unu hufo sur la arbo, ĝi volis ŝin kapti per la alia. Subite, genia ideo venis al la maljunulino. Ŝi do tuj ĉirkaŭprenis la arbon, kaj premis la antaŭajn piedojn de la urso al la arbo. Pro tio la urso ne plu povis sin movi. Ĝuste tiam alvenis alia homo. La maljunulino do kriis: “Helpu min kapti la urson, ke ni mortigu ĝin kaj dividu la viandon.” Tiu homo kredis la maljunulinon, kaj vere kaptis la urson. La maljunulino senprokraste forkuris, sed la homo estis embarasigita de la urso.

Kategorio: Budhismaj Fabloj  | Komenti