Antaŭ pli ol 3000 jaroj vivis bonkora kaj eminenta reĝo nomata Cheng Tang (Ĉen Tan). Ĉiujare li inspektis sian regnon kaj vizitis ĉiujn siajn regnanojn por konstati, ĉu li povas ion fari por ili.
Iun belan tagon, la birdoj kantis senĝene kaj la bestoj ĝuis plaĉan veteron libere. La reĝo ridetis kiam li aŭdis iliajn plezurajn voĉojn. Tiam li ekvidis larĝan reton kovranta la lokon, kie ĉiuj preterpasantaj animaloj povus esti kaptitaj. Li aŭdis ĉasiston preĝi laŭte: pli…
Verkista Arkivo
Aĝulo Kong Yu (Kun Ju) loĝis en Shanyin-gubernio (Ŝanjin) en Jin-dinastio (Ĝin) dum la kvara jarcento. Li estis ŝtata oficisto, tamen li sin vivtenis tre malfacile pere de siaj malplej altaj rango kaj salajro.
Foje, kiam li vidis testudon mortigota por kuiri, li sentis grandan kompaton al ĝi. Li do aĉetis kaj portis ĝin al rivero, kaj lasis ĝin libera. pli…
Printempon antaŭ tre longa tempo, militĉaroj veturis rapide sur ebenaĵo. La kirasoj de la militistoj brilis sub la suno kaj la standardoj flirtis en milda brizo.
La generaloj rajdis malantaŭe tenante glavon aŭ lancon en la mano, kaj ilin sekvis belega ĉaro, en kiu sidas la granda reĝo de Chu-regno (Ĉu). pli…
Bonvenon!
Baldaŭ vi iros en malsaman mondon, kaj mi certas, ke vi preskaŭ neniom scias pri ĝia ekzisto.
Kvankam plej multe da historioj legotaj de vi okazis en Ĉinio, tamen la similaj aferoj okazas ĉe vi ĉiutage. Tiaj aferoj okazas al vi, al mi, al viaj familianoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ al ĉiuj aliaj vivestaĵoj en la mondo.
Eble vi ne rimarkis ilin pro via nekompreno, kaj eĉ se vi komprenis, vi malatentis ilin pro tio, ke vi neniam lernis kiel observi. pli…
Iam knabeto sin amuzis ĉe rivero kaj kaptis grandan testudon. Li volis ĝin mortigi, sed ne sciis kiel agi. Li do demandis al aliulo: “Kiel mi mortigu ĝin?” La viro respondis: “Metu ĝin en akvon kaj dronigu ĝin.” La knabo tuj kredis la vortojn. Li metis la testudon en la akvon, sed la testudo forkuris de li senprokraste.

