Verkista Arkivo

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En la periodo de Han-dinastio antaŭ ĉirkaŭ du mil jaroj vivis familio Yang (Jan) ĉe la piedo de Huaying-montaro (Hŭajin). Ili estis kamparanoj, kaj havis unusolan filon nomatan Yang Bao (Jan Baŭ, “Baŭ” signifas “trezoron” en la ĉina lingvo). pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Antaŭ 2000 jaroj en antikva Hindio fluis rivero, ĉe kiu estis lageto plena de fiŝoj. La fiŝoj vivis feliĉe en la klara akvo, kaj ili saltetis, naĝis kaj flosis laŭplaĉe por amuziĝo.
Ne pluvis dum longa tempo. La akvo vaporiĝis tagon post tago, kaj ĝis fine la lageto preskaŭ sekiĝis. Se la lageto estos sekiĝinta, ĉiuj fiŝoj perdos sian vivon sub la varmega suno. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Klara rojo fluis preter la domo sidanta inter belaj floroj en verda arbaro.
La suno brilis en la blua ĉielo. Malgranda knabo sin amuzis en la korto de la domo. Subite cervo entrudiĝis en la korton. Ĝi hokis la knabeton je la vestaĵo per korno kaj portis lin eksteren. La timigita knabeto ekploregis plengorĝe. Aŭdinte tion, lia patrino elkuris kaj vidis, ke cervo kuras al la montaro portante ŝian infanon. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En Wenzhou-urbo (Ŭenĝoŭ), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan) estis knabo nomata Xiao Zhen (Ŝjaŭ Ĝen). Iunokte li sonĝis, ke dio en ora kostumo venis al li kaj diris: “Vi nur povos vivi ĝis dek ok jaroj, knabeto.” Li eksentis timon post vekiĝo. Li malĝojis, ke li devos morti tiel juna.
La patro de Xiao Zhen estis registara oficisto. Pro sia honesteco, li estis promociita kaj sendita al Sichuan-provinco (Siĉuan) malproksime de sia hejmloko. Xiao Zhen ne volis forlasi la hejmon, ĉar li sciis bone, ke li ne povos vivi longe. La patro sciis nenion pri lia sonĝo kaj insistis, ke li iru kune. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Antaŭ pli ol 2500 jaroj, Zi Chan (Zi Ĉan) estis ĉefkortegano en Zheng-regno (Ĝen) dum la periodo de Printempo kaj Aŭtuno (770-475 A.K.). Konfuceo iam laŭdis lin pri lia moraleco. Nun la ĉinoj ankoraŭ honoras lin pro liaj saĝo kaj bonkoreco. Li emis helpi la malriĉajn kaj savi la suferantajn el danĝero. Li emis fari bonajn agojn kaj ĉiam evitis mortigi vivestaĵojn. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti