Verkista Arkivo

Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

“Ĉu mia edzo povos resaniĝi, Kuracisto?” demandis sinjorino Xie (Ŝje).
La kuracisto skuis la kapon kaj respondis nenion.
Xie suferis de granda furunko sur la dorso, kaj ĉirkaŭ la granda furunko estis multaj malgrandaj. La kuracistoj provis diversajn metodojn kaj medikamentojn por tio, sed neniu efikis.
Kuracisto Lin diris: “Lia malsano estas ne kuracebla per ordinaraj metodoj. Neniu medicinaĵo aĉetebla per mono povas kuraci lin.” pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Zhao Yong    (Ĝaŭ Jun) estis kolportisto en Jiaxing-gubernio (Ĝjaŝjin), Zhejiang-provinco (Ĝeĝjan). Li kaptis kaj vendis krabojn por vivtenado, kaj mortigis multajn vivestaĵojn tiamaniere. Li tutkore plenumis filecan devon al sia patrino. Li elspezis neniom el la gajnita mono por si mem, sed nur por prizorgi sian maljunan patrinon. Ĉiuj diris, ke li estas filo bonega. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En “Rekordo pri Vasta Amo”, Meng Ping’an (Men Pin’an) notis jenan historion:
En Suzhou-urbo (Suĝou) estis tre fama restoracio de angilaj nudeloj. La mastro estis maliculo kruela kaj egoisma. Lia restoracio estis pli prospera ol tiuj de liaj konkurantoj, ĉar li elpensis sagacan metodon por kuiri angilojn. Li vicigis najlojn en la vaporumilo, kaj metis vivajn angilojn enen. Post kiam li metis la vaporumilon super la kaldronon en kiu nudeloj estis kuirataj, la angiloj en la vaporumilo movadis tien kaj reen panike por eskapi. Ilia korpo estis tranĉita pro la najloj kaj la sango fluis en la kaldronon. Multaj klientoj opiniis, ke tiaj nudeloj estas bongustegaj. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En 1836 juĝisto de Jiangyin-gubernio (Ĝjanjin) faris novan leĝon malpermesi mortigon de ranoj, ĉar la ranoj manĝis fiinsektojn por protekti plantojn. Do oni ne plu rajtis mortigi ranojn por manĝi.
Kiam la leĝo publikiĝis, oni informis tion al Zhang Axi (Ĝan Aŝji). Zhang Axi kutime sin vivtenis kaptante kaj vendante ranojn. Li ne scipovis legi, tial li sciis nenion pri la nova leĝo. Aŭdinte tion, li tute ne ŝatis la informon. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti
Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

En 1576, Han Shineng (Han Ŝinen) de Changzhou-urbo (Ĉanĝou), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) sonĝis, ke dio en brile ora kostumo diras al li: “Gratulon! Mi alportas ĝojigan novaĵon al vi. Vi promociiĝos al la plej alta posteno en la kortego.”
Han ne aŭdacis kredi tion eĉ en la sonĝo. “Pro kio?” li demandis la dion. pli…

Kategorio: Amo al la Vivoj  | Komenti