En Zhihe-gubernio (Ĝihe), de Fujian-provinco (Fuĝjan) estis malica buĉisto Zhao Fuqiao (Ĝaŭ Fuĉjaŭ). Li estis tre riĉa, ĉar li gajnis multe per vendo de bovaĵo. Ĉiutage li buĉis almenaŭ tri bovojn kaj provizis multe da bovaĵo, do en malpli ol unu jaro li jam fariĝis unu el la plej riĉaj homoj en la gubernio. pli…
Verkista Arkivo
Tagmeze de la deka de aprilo en 1820, nigraj nuboj kovris la sunon. Subite, la nuboj apartiĝis kaj pluvo ekverŝiĝis. Fulmoj kaj tondroj furiozis tra la ĉielo. La preterpasantoj haste diskuris por ŝirmejo.
Iu el ili subite genuiĝis vekriante. Li estis trafita de tondro! Kvankam li ankoraŭ vivis, tamen li brulvundiĝis tutkorpe. La aero pleniĝis je la odoro de rostita viando. Li tordiĝis en agonio. Li tremegis tutkorpe, kaj la larmoj fluis el liaj okuloj. pli…
Ye Asan (Je Asan) riĉiĝis per vendo de bovaĵo. Li estis lerta buĉisto kaj saĝa komercisto, do li fieregis pri sia kariero. Li ĉiam primokis la abstinadon de bovaĵo:
“Ha, kiu aŭdacas diri, ke buĉado estas malbona kariero? Rigardu min! Mi estas buĉisto, kaj ĉion mi havas nun.” pli…
Oni nomas Bodisatvon Ksitigarbo Dizang (Dizan) en la ĉina lingvo. Li estas tiel bonkora, ke li iris en la inferon por savi la suferantojn.
En iu templo sur Naŭ-flora Montaro en Anhui-provinco (Anhŭi) vi povas vidi lian korpon de unu el liaj rekarniĝoj. En 1840 grupo da pilgrimantoj iris omaĝi al li, kaj inter la pilgrimantoj estis malica viro nomata Diao Zuan (Diao Zŭan). pli…
En 1815, forpasis Du Silin. Ĉiuj liaj familianoj kaj amikoj estis malĝojaj, ĉar li estis homo sufiĉe bona.
Du Silin konsciis, ke li estas en la infero. Prijuĝadon prezidis la imperiestro de la infero. La asesoroj estis demonoj kun bova kapo kaj ĉevala vizaĝo. Aliaj demonoj atendis avide aliajn mortintojn. Sur la muro pendis teruraj torturiloj. Ĉio ĉi estis kreita de propraj malbonaj mensoj kaj malbonaj kondutoj, tute ne de dioj aŭ diabloj. pli…

