Verkinto:
• merkredo, Majo 30th, 2012

[Vaganto el la Klaso]

Iam estis aro da arbaraj cervoj. En la cervaro estis saĝa kaj estimata instruisto erudicia pri cervaj kondutoj. Li instruis al cervidoj artifikojn kaj taktikojn por sin protekti.

Iutage, lia plijuna fratino kondukis sian filon al li por ke li instruu tion, kio estas grava por cervoj. Ŝi diris: “Ho, frato instruisto, jen mia filo. Bonvolu instrui lin pri la artifikoj kaj taktikoj de cervoj.” La instruisto diris al la cervido: “Tre bone. Venu morgaŭ je la nuna tempo por via unua leciono.”

Komence la cervido vizitis la klasojn obeeme laŭ la postulo. Sed iom poste li pli kaj pli interesiĝis pri amuziĝo kun aliaj cervidoj. Li tute ne konsciis, kiel danĝere estos, se li lernos nenion krom cerva amuziĝo. Li komencis vagi el la klasoj kaj baldaŭ li ekforestis de klasoj dum la tuta tempo.

Iutage la mallernema cervido malfeliĉe trafis ŝnurkaptilon kaj estis kaptita. Lia patrino maltrankviliĝis pro lia perdiĝo. Ŝi iris al la instruisto kaj demandis: “Kara fraĉjo, kio estas la situacio de mia filo? Ĉu vi vere instruis vian nevon pri la artifikoj de cervoj?”

La instruisto respondis: “Kara franjo, via filo estas malobeema kaj needukebla. Pro estimo al vi, mi laŭeble klopodis por klerigi lin. Sed li ne volis lerni la artifikojn kaj taktikojn de cervoj. Li ĉiam forestis de klasoj. Kiel mi povus lin instrui? Vi estas obeema kaj fidela, sed li ne. Estis tute senutile por klopodi lin instrui.”

Post nelonge ili aŭdis malĝojan informon. La cervido obstina kaj mallernema estis kaptita kaj mortigita de ĉasisto. Li senfeligis ĝin kaj portis la viandon hejmen.

La moralinstruo estas: Forestante de klaso oni lernas nenion de instruisto.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply