Verkinto:
• dimanĉo, Septembro 11th, 2011

1. Demonoj en la Dezerto

[Ĝusta pensmaniero]

Antaŭe estis du amikoj. Ili ambaŭ pretis fari komercan vojaĝon por vendi siajn varojn, do ili devis decidi, ĉu ili vojaĝu kune. Ili opiniis, ke estas tro maloportune vojaĝi samtempe, ĉar ili posedas po 500 ĉaroj kaj iros al la sama loko laŭ la sama vojo.

Unu el ili decidis iri la unua. Li pensis: “Se mi iros antaŭ li, la vojo ne estos sulkigita de la ĉaroradoj; la bovoj povos manĝi la plej bonajn herbojn; ni trovos la plej bonajn fruktojn kaj vegetaĵojn por manĝi; miaj sekvantoj aprecos mian gvidadon, kaj je la fino mi povos marĉandi per la plej favora prezo.”

Post zorgema pripensado, la alia opiniis, ke estas avantaĝe iri malantaŭe. Li pensis: “La ĉaroj de mia amiko malmoligos la teron, kaj mi ne bezonos ripari la vojon. Liaj bovoj manĝos malfreŝajn herbojn kaj la freŝaj elkreskos por la niaj. Ili prenos malfreŝajn fruktojn kaj vegetaĵojn, kaj la freŝaj elkreskos por nia ĝuo. Mi ne bezonos elspezi tempon marĉandi negocante je la prezo decidita de li.” Do li konsentis, ke la amiko vojaĝu unue. La unua komercisto estis sufiĉe memfida, ke li trompis sian amikon kaj havigos al si profiton. Tiel li ekvojaĝis ĝojplene.

La komercisto, kiu iris la unua, renkontis danĝeron. Ili venis al la sovaĝejo nomata “Senakva Dezerto”, kie laŭdire hantis demonoj. Kiam la karavano atingis la mezon de la dezerto, ili renkontis aron da homoj alvenantaj de la kontraŭa flanko. Akvo gutadis el la kotoplenaj ĉaroj de la alvenantoj, kiuj portis lotusflorojn kaj akvoliliojn en la manoj kaj en la ĉaroj. La ŝajne bone klerigita ĉefo de la alvenantoj diris al la komercisto: “Kial vi ankoraŭ kondukas la ĉarojn ŝarĝitajn per tiel peza akvo? Baldaŭ vi atingos oazon plenan je akvo por trinki kaj jujuboj por manĝi. Vi tro lacigis viajn bovojn per la pezaj ĉaroj kun senutila akvo. Do forverŝu la akvon kaj faru bonon al viaj kompatindaj bestoj!”

Malgraŭ la atentigo de lokanoj pri la demonoj, la komercisto tute ne konsciis, ke la fremduloj estas ne veraj homoj, sed aliformiĝintaj demonoj. Li kaj liaj sekvantoj renkontis danĝeron esti manĝotaj de la demonoj. Preninte la fremdulojn por helpemulojn, la komercisto vere elverŝis la akvon sur la teron laŭ la konsilo de demonoj.

Daŭrigante la vojon, la komercisto kaj sekvantoj trovis nek oazon nek akvon. Iuj el ili ekkomprenis, ke ili estas trompitaj de tiuj, kiuj eble estas demonoj. La sekvantoj komencis plendi kaj insulti al la komercisto. Vespere la homoj elĉerpiĝis, kaj ankaŭ la bovoj ne plu havis forton tiri la ĉarojn pro soifego. Ĉiuj homoj kaj bestoj kuŝiĝis senforte kaj endormiĝis profunde. La demonoj en siaj veraj timindaj aspektoj alvenis nokte kaj englutegis ĉiujn senfortajn kaj senhelpajn vivestaĵojn. Post ilia foriro, tie restis neniu vivanto krom blankaj ostoj.
Post pluraj monatoj la dua komercisto komencis sian vojaĝon laŭ la sama vojo. Atinginte la dezerton, li kunvenigis ĉiujn sekvantojn kaj diris al ili: “Ĉi tie estas la loko nomata ‘Senakva Dezerto’. Mi jam informiĝis, ke ĉi tie frekventas homvoraj demonoj kaj diabloj. Do ni devas esti singardemaj. Eble estas venenaj akvo kaj plantaĵoj, do ne trinku ĉitiean akvon sen mia konsento.” Tiel ili ekvojaĝis en la dezerton.

Sur la vojo ili renkontis malsekajn demonojn same kiel la unua karavano. La demonoj proponis, ke ili forverŝu sian akvon ĉar estas oazo proksime. Sed la saĝa komercisto travidis ilian fiintencon. Li sciis, ke tute ne eblas esti oazo en la loko nomata “Senakva Dezerto”. Krome, la fremduloj havis okulojn ruĝajn, kaj kondutojn krudajn kaj agresemajn, do li suspektis, ke ili estas demonoj. Li ignoris la konsilon dirante: “Ni estas komercistoj, kiuj ne forverŝas bonan akvon ĝis ni scias precize, kie efektive estas akvo.”

Vidinte la dubon de siaj propraj sekvantoj, la komercisto avertis: “Antaŭ ol ni trovos la veran akvon, ne kredu tiujn, kiuj eble estas demonoj. La oazo, pri kiu ili diris, eble estas nenio alia ol iluzio aŭ miraĝo. Ĉu vi iam aŭdis pri la akvo en ‘Senakva Dezerto’? Ĉu vi sentas pluvventon kaj vidas ŝtormnubon?” Ili respondis: “Ne.” Li daŭrigis: “Se ni kredus la fremdulojn kaj elverŝus la akvon, ni havus nenion por trinki kaj kuiri; ni estus malfortaj kaj soifaj. La demonoj venus por rabi kaj eĉ manĝi nin facile. Do ni ne forlasu eĉ guton da akvo ĝis ni vere trovos la freŝan.”

La karavano daŭrigis sian vojon, kaj en la vespero, ili atingis la saman lokon, kie la homoj kaj bestoj de la unua karavano estis mortigitaj kaj formanĝitaj de la demonoj. Ili trovis  ĉarojn kaj ostojn de homoj kaj bestoj kuŝantajn ĉie. Ili rekonis, ke la plenaj ĉaroj kaj disĵetitaj ostoj apartenis al la antaŭa karavano. La saĝulo ordonis gardostari ĉirkaŭ la tendoj dumnokte.

La sekvantan matenon, ili prenis manĝon kaj bone nutris la bovojn. Ili metis la plej valorajn varojn de la unua karavano en siajn ĉarojn. Fine ili travojaĝis sian tutan vojon sukcesplene kaj revenis hejmen sekure. Ĉiuj iliaj familianoj ĝuis la profiton.

La moralinstruo estas: Oni ĉiam devas esti sufiĉe saĝa por ne trompiĝi de falsaj diroj kaj falsaj aspektoj.

Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply