Verkinto:
• sabato, Novembro 09th, 2013

45 2013-11-10
Elsendlisto
Budhisma scio
1-3/1-4. Rakonto de Tiso
Budhisma muziko
Kvieta vojo
Budhismaj rakontoj
75. Lerta Pafisto
76. Kvar Ĝemelaj Hundidoj
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 45a elsendo de Retradio BRE. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn de budhisma scio, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj. En programero Budhisma scio ni aŭskultos la rakonton pri la Damapado, per kiu ni povas lerni bazan instruon de Budhismo per la interesa rakonto. La enhavo estas esperantigita de Miaohui.
Ni esperas, ke la instruo helpos nin kompreni kaj mastri la homan vivon pli bone. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
1-3/1-4. Rakonto de Tiso
Se oni tenas malamon en la memoro:
“Li insultis kaj batis min,
venkis kaj prirabis min”,
La rankoro estas ne forigebla por ili.
Se oni ne tenas malamon en la memoro:
“Li insultis kaj batis min,
venkis kaj prirabis min”,
La rankoro estas forigebla por ili.
Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo en Sravastio, la Budho ĉantis la versaĵojn pri Monaĥo Tiso. Tiso estis kuzo de la Budho kaj iam restis ĉe li. Tiso fariĝis monaĥo nur en sia maljuneco, sed li restis en la pozicio de supera monaĥo kaj tre plezuris kiam la vizitantaj monaĥoj petis lian permeson por servi al li. Aliflanke li ne plenumis la devon laŭ la espero de malsuperaj monaĥoj. Krome, li ofte kverelis kun junaj monaĥoj. Se iu riproĉis lin pri lia konduto, li plendis al la Budho ploretante ĉagrenite kaj ĉagrene.
Foje, la Instruisto demandis lin: “Tiso, kial vi venis al mi ploretante tiel dolore kaj malĝoje kun larmoj en via okuloj?” La aliaj monaĥoj konsultiĝis inter si: “Se li iros sole, li kaŭzos problemon.” Do ili ankaŭ iris kun li. Salutinte la Instruiston, ili sidiĝis respektoplene ĉe iu flanko. Tiso respondis al la Instruisto: “Sinjoro, tiuj monaĥoj insultis min.” La Instruisto demandis: “Sed kie vi sidis?” “En ŝtata halo meze de la monaĥejo, Sinjoro.” “Ĉu vi vidis tiujn monaĥojn kiam ili alvenis?” “Jes, Sinjoro, mi vidis ilin.” “Ĉu vi stariĝis kaj eliris por bonvenigi ilin?” “Ne, Sinjoro, mi ne faris tion.” “Ĉu vi helpis transpreni iliajn kunportaĵojn ?” “Ne, Sinjoro, mi ne faris tion.” “Tiso, ne tiel agu. Nur vi estas riproĉinda. Petu ilian pardonon. ” “Mi ne petos ilian pardonon, Sinjoro.”
La monaĥoj diris al la Instruisto: “Li estis obstina monaĥo, Sinjoro.” La Instruisto respondis: “Monaĥoj, jen ne la unua fojo de lia obstineco. Li estis obstina ankaŭ en antaŭa vivo.” “Ni ĉiuj scias pri lia obstineco en tiu ĉi vivo, Sinjoro, sed kion li faris en antaŭa vivo?” “Bone, monaĥoj. Aŭskultu,” diris la Instruisto. Do li rakontis jenan historion.
Foje antaŭe, kiam iu reĝo regis en Benareso, asketo nomata Devalo, kiu loĝis en regiono Himalajo ok monatojn, revenis de Himalajoj kun deziro loĝi proksime al la urbo kvar monatojn dum la pluva sezono por salo kaj vinagro. Vidinte du knabojn ĉe la urba pordo, li demandis ilin: “Kie tranoktas enurbiĝintaj monaĥoj?” “En halo de la potfaristo, Sinjoro.” Do Devalo iris al la halo de la potfaristo, haltis ĉe la pordo kaj diris: “Se oportunas al vi, Bagavo, mi volas pasigi nokton en via halo.” La potfaristo bonvenigis lin en la halo kaj diris: “Mi ne laboras en la halo nokte, kaj la halo estas larĝa. Do tranoktu ĉi tie laŭ via plaĉo, Sinjoro.” Nelonge post kiam Devalo eniris la halon kaj sidiĝis, alia asketo nomata Narado revenis de Himalajoj, kaj petis loĝejon de la potfaristo por tranokti. La potfaristo pensis: “Ĉu la antaŭa asketo volas pasigi nokton kun li aŭ ne, mi ne havos respondecon pri tio.”
Do li diris al la ĵus alveninta asketo: “Sinjoro, se la antaŭe atinginta asketo konsentis pro tio, tranoktu ĉi tie laŭ via plaĉo.” Do Narado proksimiĝis al Devalo kaj diris: “Instruisto, se vi konsentas, mi volas tranokti ĉi tie.” Devalo respondis: “La halo estas larĝa, do envenu kaj tranoktu ĉe flanko.” Narado eniris kaj sidiĝis ĉe la asketo, kiu venis antaŭ li. Ambaŭ ili interŝanĝis amikajn salutojn.
Kiam estis tempo por enlitiĝo, Narado atente rigardis la pozicion de la pordo kaj lokon, kie Devalo kuŝas. Poste, li kuŝiĝis. Sed kiam Devalo kuŝiĝis, anstataŭ en ĝusta pozicio, li kuŝis kruce kaj baris la vojon al la pordo. Rezulte de tio, kiam Narado eliris dum la nokto, li piedpremis la surmatajn harojn de Devalo. Devalo tuj kriis: “Kiu tiel agis?” Narado respondis: “Estas mi, Instruisto. Mi ne sciis, ke vi kuŝas ĉi tie. Bonvolu pardoni min.” Narado eliris, lasante Devalon ploranta kvazaŭ rompiĝus lia koro. Devalo pensis en si: “Mi ne lasos lin piedpremi min refoje kiam li envenos.” Do li sin turnis kaj kuŝiĝis kun la kapo sur la antaŭa loko de siaj piedoj. Kiam Narado envenis, li pensis: “Antaŭe mi vundis la instruiston. Ĉifoje mi iros pasante liaj piedojn.” Tiel li premis la kolon de Devalo kiam li eniris. Devalo kriis: “Kiu vi estas?” Narado respondis: “Estas mi, Instruisto.” “Falsa asketo!” diris Devalo, “En la unua fojo vi premis miajn harojn. Ĉifoje vi premis mian kolon. Mi malbenos vin.” “Ne kulpigu min, Instruisto. Mi ne scias, ke vi estas kuŝanta en tiu ĉi pozicio. Kiam mi envenis, mi pensis, ‘En la unua fojo mi vundis la instruiston, kaj ĉifoje mi eniros pasante liajn piedojn.’ Bonvolu pardoni min.” “Falsa asketo, mi malbenos vin.” “Bonvolu ne tiel agi, Instruisto.” Sed Devalo tute ne atentis pri la peto de Narado kaj malbenis lin dirante: “Via kapo disiĝu en sep pecojn ĉe la sunleviĝo.”
Nun Narado konsciis, ke la malbeno falos returne al sia frata asketo. Li kompatis lin, kaj uzis la povon de sia meditado por preventi la sunon de supreniro. Kiam la suno ne povis leviĝi, la reĝo devis interveni kaj petis Devalon indulgi la asketon. Devalo rifuzis. Narado diris al Devalo: “Instruisto, mi lasos la sunon leviĝi per la povo de mia meditado. En la momento de la sunleviĝo, bonvolu teni argilan bulon sur via kapo, mergu vin en akvo kaj malmergiĝu en diversaj lokoj dum via forkurado. Tuj kiam la sunlumo trafos la argilan bulon sur via kapo, ĝi disiĝos en sep pecojn. Do Devalo plonĝis en la akvon, eliris en diversa loko kaj forkuris. Kiam la Budho finis la rakonton, li diris: “Monaĥoj, en tiu tempo, la reĝo estis Anando, Devalo estis Tiso, kaj Narado estis mi mem. En tiu tempo li estis obstina.”
La Budho deadmonis ilin de la malamaj pensoj. Malamo povis esti mildigita nur per pensoj de amikeco.
Kiam iu persistas, ke li estas insultita, atakita, venkita aŭ prirabita, lia kolero daŭre pliiĝas. La kolero de tia homo estas ne forigebla. Ju pli granda estas la imagita problemo, des pli granda estas lia deziro sin venĝi.
Vivante en la homa socio oni ofte kverelas unu alian. Kiam okazas tiaj konfliktoj, oni ofte senĉese pensas pri la eraro de aliaj homoj kaj ilia kolero kreskas pro tio. Sed kiam ili indulgas kaj forgesas la eraron al si, ilia kolero tuj malaperas. Tiam ili vivas en trankvileco.
La paro da versaĵoj montris psikologian principon bazan al emocia regado. Emocio estas korpa ekscitiĝo, kiu komenciĝis je penso. Penso kreas mensan bildon, kiu ekscitas koncernan emocion se oni tenas ĝin en sia memoro. Nur kiam tiu mensa bildo estas ignorita kaj tute ne atentita, tiu emocio malaperas. La Budho konstante admonis al siaj sekvantoj ne sin venĝi sed ĉiam kaj ĉie praktiki paciencon eĉ kiam oni provokas ilin. La Budho laŭdis tiujn, kiuj toleris la erarojn de aliaj eĉ se ili havis povon por sin venĝi. En la Damapado estis multaj ekzemploj, kiuj montras kiel la Budho praktikis paciencon eĉ kiam oni lin serioze kritikis, insultis kaj atakis. Pacienco ne estas signo de malforteco aŭ venkiteco, sed ĝi montras nevenkeblan forton de grandaj homoj. La sekreto de pacienco estas ŝanĝi la mensan bildon aŭ manieron, kiel vi interpretas la situacion. En la Ŝantivadi jataka estas ekzemplo, ke la sanktulo Ŝantivadi estis la antaŭa vivo de Budho Gotamo. La sanktulo senĉese ripetis la penson: “Vivu la reĝo kaj li liberiĝu de damaĝo.” kiam liaj membroj estis dehakitaj ĝis morto fare de kruela reĝo, kiu volis testi lian paciencon.
==
Bonvenon al nia programero de Budhisma rakonto, karaj amikoj. En tiu ĉi programero ni ĝuos budhisman muzikon “kvieta vojo”.
==
Venas al ni programero Budhismaj rakontoj. En tiu ĉi programero ni daŭre aŭskultos rakontojn el “Amo al la vivoj” esperantigita de Miaohui kaj voĉlegita de samideano Zhao Jianping. Ni esperas, ke niaj rakontoj pliigos al vi la amon al ĉiuj vivestaĵoj por havi pli harmonian vivon en la homa mondo.
==
75. Lerta Pafisto
Li Fucai (Li Fucai) en Baoshan (Baŭŝan), Jiangsu-provinco (Ĝjansu) estis malalta. Li havis larĝan frunton, hokan nazon, grandajn okulojn kaj maldensajn harojn. La okuloj neniam rigardis rekte antaŭen kaj la malsupren kurbiĝinta buŝo neniam kovris la malebenajn dentojn.
Li estis ne nur voluptema kaj malica, sed ankaŭ la plej kruela viro en la regiono. Li havis riĉan familion kaj vivis apud rivero. Por sin protekti kontraŭ inundoj kaj humideco el la rivero, oni plantis dikajn bambuojn ĉirkaŭ sia domo. Birdoj estis allogitaj de la bambuoj kaj faris siajn nestojn inter la folioj.
Tiam oni jam enkondukis pafilojn en Ĉinion el la Okcidento. Kiam li estis ankoraŭ knabeto, li jam lertis en pafado. Li tre ŝatis la bambuan boskon ĉirkaŭ la domo, ĉar tio provizis lin per tre multaj celoj por pafi.
“Mi trafis alian!” li kriis ĝojplene. Apenaŭ alia nesto falis, li kriegis frapante la manojn.
Kiam li plenkreskiĝis, pafado estis lia preferata aktivado. En la aĝo de 50 jaroj, li ankoraŭ dronis en amuziĝo de pafado. Sennombraj birdoj mortis mizere antaŭ lia paftubo.
Iumatene liaj familianoj trovis lin saltanta antaŭ la fenestro, kvazaŭ laŭ stilo de stranga danco, senĉese movante ambaŭ manojn ĉe la kapo. Li kriis plorante: “Ne beku min! Ne plu beku min!”
Li provis protekti jen la kolon, jen la ŝultrojn, jen la mandorsojn, jen la krurojn, jen la dorson, kaj li eĉ malleviĝis por protekti la maleolojn. La tutan tempon li saltadis kvazaŭ formiko en varma kaldrono. “Ne beku min! Ne beku min!” Li senĉese vekriis.
Sed neniu povis vidi, kio bekas lin. Poste li komencis krii: “Birdoj! Birdoj! Birdoj!” Lia mieno esprimis timon kiel tiun de muso antaŭ kato. Sed neniu el lia familio povis vidi la birdojn.
“Mi mortos!” li kriegis. Liaj brakoj kaj kruroj spasmis malgraŭ la klopodado de liaj filoj por rektigi ilin. Li senĉese movis la kolon kvazaŭ birdego fluganta tra la ĉielo.
Liaj familianoj kapablis fari nenion ol ploregi, rigardante la spertan pafiston ruliĝantan kaj tordiĝantan pro la turmentiĝo.
==
76. Kvar Ĝemelaj Hundidoj
Iam estis maljunulo nomata Zhu Ping (Ĝu Pin). Li estis ĉiam bonkora, kaj precipe ŝatis bestojn. Iutage, li eliris por viziti parencon. Kiam li alvenis tien, li vidis, ke la parenco eltrenis kvar hundidojn.
“Kion vi faras kontraŭ ili?” demandis Zhu Ping.
“Mi enterigos ilin. Nia hundino samtempe naskis kvar idojn. Laŭ onidiro, hundida kvarĝemeleco kaǔzos fatalaĵon. Mi do mortigos ilin.”
“Ĉu vi bonvolas doni ilin al mi?”
“Forportu ilin, se vi volas.” Tiel Zhu Ping fariĝis la mastro de la kvar hundidoj viglaj kaj amindaj. Li prizorgis ilin atenteme kaj ofte ludis kun ili. Post nelonge, ili jam fariĝis hundoj sanaj kaj fortaj.
Iun vesperon, kiam Zhu Ping sidis en ĉambro, li aŭdis siblon el herboj ekstere. La sono pli kaj pli laŭtiĝis kaj ankaŭ pli kaj pli proksimiĝis. Komence ĝi similis flustron, sed poste ventegon hurlantan tra la valo.
Elirinte, Zhu Ping vidis grandan serpenton ĉe la pordo. Ĝia korpo estis tiel dika kiel rado de ĉaro. Ĝi rigardis ĉirkaŭen sovaĝe per grandaj kaj timigaj okuloj. Ĝia brile ruĝa lango etendiĝis kaj tordiĝis.
Ekvidinte Zhu Ping, ĝi sin ĵetis al li kiel sago el pafarko. Zhu Ping stuporiĝis kaj eĉ ne povis krii pro timo.
En la danĝera momento, la kvar hundoj sturmis fluge al la serpento. Ili sentime atakis la gigantan monstron kune de kvar flankoj, bojante kaj hurlante.
La bruo alvenigis najbarojn de la mastro, tamen neniu el ili aŭdacis proksimiĝi al la giganto, krom nur senĉese hurai por la bravaj hundoj starante malproksime.
Post nelonge, la hundoj mordis la serpenton je la gorĝo. Ili sin tenis sufiĉe malproksime por ke la serpento ne atingu ilin. La sango de la serpento elŝprucis kaj ĝi mortis momenton poste.
La hundoj atenteme snufis por konstati, ĉu la serpento vere mortis. Ili malestime ĵetis polvon al ĝia kadavro kaj kuris al Zhu Ping, etendinte la langon kaj svingante la voston. Ĉiuj najbaroj aplaŭdis kiam Zhu Ping kaŭriĝis kaj karesis la savintojn. La hundoj lekis liajn vizaĝon kaj manojn.
“Kiu diris, ke kvarĝemeleco de hundoj donos malbonan sorton?” Zhu Ping diris al siaj hundoj.
“Mi neniam imagis, ke post mia savo al vi, vi savos mian vivon.”
“Savi la vivon de aliaj ja signifas savi la propran!”
==
Nun estas la fino de hodiaŭa elsendo. Ni sincere dankas vin pro via aŭskultado, kaj bonvenigas vin al nia sekva elsendo en la venonta semajno. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply