Verkinto:
• merkredo, Aprilo 28th, 2010

Bonvenon!
Baldaŭ vi iros en malsaman mondon, kaj mi certas, ke vi preskaŭ neniom scias pri ĝia ekzisto.
Kvankam plej multe da historioj legotaj de vi okazis en Ĉinio, tamen la similaj aferoj okazas ĉe vi ĉiutage. Tiaj aferoj okazas al vi, al mi, al viaj familianoj kaj instruistoj, kaj ankaŭ al ĉiuj aliaj vivestaĵoj en la mondo.
Eble vi ne rimarkis ilin pro via nekompreno, kaj eĉ se vi komprenis, vi malatentis ilin pro tio, ke vi neniam lernis kiel observi.
Tiujn historiojn oni rakontis tre malofte ekster Ĉinio. La okazaĵoj en la libro malfermis novan kampon por via pensado, do vi devas malfermi viajn okulojn kaj pretigi vin por lerni. Eble iujn el la historioj vi ne komprenas, kaj la aliajn vi eĉ ne kredas. Sed ĉiuj historioj estas ne falsaj.
Ili estas veraj, ĉar ili estas simplaj priskriboj pri la leĝoj de la universo. La nunaj sciencistoj jam scias bone, kiel la suno helpas plantojn kreski, kaj kiel la luno kaŭzas tajdojn. Ili ankaŭ scias multe pri aliaj ĉiutagaj aferoj, kiuj estas malfacile rimarkeblaj kaj estis tute ne konataj de ni antaŭe. Tamen iuj el tiaj aferoj estis bone konataj en aliaj landoj antaŭ sufiĉe longa tempo. Kvankam iujn aferojn la sciencistoj ankoraŭ ne rimarkas, tamen tio ne signifas, ke ili estas malveraj. Tio ja signifas, ke ili ankoraŭ atendas nian esploradon.
Ĉiu historio donas al vi gravan lecionon. Se vi lernos tiujn lecionojn sufiĉe bone, vi povos ĝui grandajn bonfarton, inteligentecon kaj feliĉon.
Se vi ignoros la lecionojn, kaj malobservos la leĝojn de la universo…, eble iam vi fariĝos viktimo en la cent-unua rakonto.
Ĉu vi estas pretaj? Bone, ni komencu!

kategorio: Amo al la Vivoj
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.

2 Komentoj

  1. 1
    Danielo 

    Mi estas preta, hieraŭ mi sciis pri ĉi tiu retpaĝo. Estus ege grava por mi, aŭskulti vin.
    Saluton el Venezuelo.

  2. 2
    Miaohui 

    Bonvenon, kara samideano!

    En la nuna tempe sinsekve surretiĝas alia rakonto kun aŭdaĵo farita de s-ro Zhao Jianping en CRI. Bonvolu viziti mian blogon: http://www.budhano.cn/blogo se vi volas legi aŭ aŭskulti
    Ĉion bonan al vi!

Leave a Reply