Blogaj Arkivoj

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    Ĉapitro 1. Kvin Viktimoj en la Arbaro

  Iam Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La Iluminiĝinto naskiĝis kiel lia 100-a filo, kaj elkreskis kiel saĝa junulo.

  Tiam Silentaj Budhoj frekventis la Palacon por ricevi almozmanĝaĵon. Ili nomiĝis Budhoj ĉar, jam iluminiĝinte, ili sciis la Veron kaj spertis la vivon de realeco en ĉiu momento. Ili nomiĝis Silentaj, ĉar ili ne predikis la Veron pro sia scio, ke tiam neniu alia povis kompreni ĝin. Sed plene de kompatemo al ĉiuj mizeraj vivestaĵoj, Silentaj Budhoj deziris helpi ĉiujn, kiuj petis helpon de ili. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Efemereco]

  Laŭdire homoj havis du manierojn por praktiki religion. Unu el ili estis vivi malproksime de la ordinara ĉiutaga mondo kiel monaĥo, monaĥino aŭ ermito. La plej alta celo de tiuj, kiuj sincere praktikis religion en tiu ĉi maniero, estis rekta spertado de kompleta Vero, kiu estas kompleta Iluminiĝo.

  La alia maniero por praktiki religion estis vivi en la ordinara mondo. La plej alta celo de tiuj sinceraj, estis harmonio de nedividita mondo, la paca vivo sub la perfekte bona reganto, la “Reĝo de la Mondo.” pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Ekstremeco]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto vivis en la mondo, kie plej multaj religioj estis similaj. Ili instruis, ke la metodo por forigi suferon el la menso estas suferigi la korpon anstataŭe. Eble ŝajne strange, plej multaj homoj opiniis, ke la plej sanktaj el la sanktuloj estis tiuj, kiuj plej serioze torturis siajn korpojn. Ĉar ĉiuj tiel opiniis, la Bodisatvo decidis eltrovi per si mem, ĉu tio estas vera.

  Li ne plu daŭrigis ordinaran ĉiutagan vivon, sed fariĝis sanktulo laŭ tiama kutimo. Tio signifis, ke li rezignis ĉion, eĉ siajn vestaĵojn. Li sin tenis nuda, kun la korpo kovrita nur per polvo kaj malpuraĵo. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

   [Singardemo]

  Antaŭ tre longa tempo, la Kvin Trejnaj Ŝtupoj ankoraŭ ne estis konataj en la mondo. En Benareso vivis granda riĉulo, kiu havis gregon da bovinoj. Li dungis paŝtiston por prizorgi ilin.

  Kiam la rizplantoj ekhavis spikojn, la paŝtisto kondukis la bovinojn al arbaro por paŝti. De tie li alportis lakton, buteron kaj fromaĝon al la riĉulo en Benareso. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    Ĉapitro 1. Krimo kondukis al alia krimo

  Iam antaŭe, Reĝo Brahmadato regis en Benareso de norda Hindio. La Iluminiĝinto fariĝis unu el liaj ministroj post la finiĝo de sia lernado.

  Iutage la reĝo eliris al sia plezura ĝardeno. Amaso da korteganoj iris kun li. Ili vizitis multajn partojn de la bela ĝardeno. Ĉe la malvarmeta arbaro ili iris al bela klara lageto. La reĝo ekvolis naĝi, do li plonĝis en la akvon. Poste li invitis ĉiujn sinjorinojn de sia haremo naĝi kun li en la refreŝiga lageto. pli…