Blogaj Arkivoj

Verkinto:
• lundo, Januaro 07th, 2013

   Saluton, karaj amikoj!
 Mi estas Miaohui.
 Je la komenco de la nova jaro mi elkore bondeziras al ĉiuj samideanoj pligrandan feliĉon kaj sukceson.
 Hodiaŭ estas la prova elsendo de nia retradio. Ekde nun ni funkciigos radion de nia retejo BRE, kies komplekta nomo estas “Budhana Retejo Esperantista”. Ni povos aŭskulti diversajn programerojn pri budhismaj novaĵo, kulturo, historio, scio kaj aliaj en Esperanto. Certe ni ankaŭ povos aŭskulti esperantajn novaĵojn precipe en nia lando. Krom tio, ni ankaŭ aranĝos programerojn laŭ viaj proponoj, do ĉiuj viaj opinioj, proponoj kaj helpoj estas bonvenaj.
  Nia retradio elsendiĝos ĉiu dimanĉe. Hodiaŭ ni aŭskultos du novaĵojn “Esperanta Benopeta aktivado en Monaĥejo Tiefosi” kaj “Eldoniĝis la disko ‘Budhimsaj Rakontoj’”. Poste ni aŭskultos rakonton “Demonoj en la dezerto” kaj recitadon de “La novjaraj bondeziroj” kun muziko el la pali lingvo.
 Nun ni aŭskultu novaĵojn.

DSC_1343

  pli…

Kategorio: Retradio  | 21 Komentoj
Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Neperforteco]

  Iam antaŭ longa tempo, la filo de Brahmadato regis juste en Benareso de norda Hindio. Okazis, ke Reĝo de Kosalo lanĉis militon, mortigis la Reĝon de Benareso kaj prenis lian reĝinon kiel sian edzinon.

  Tiam la filo de la reĝino sukcese eskapis tra akvokondukilo. Fine li starigis grandan armeon en la kamparo, kaj ĉirkaŭis la urbon. Li sendis mesaĝon al la reĝo, la mortiginto de sia patro kaj la edzo de sia patrino. Li informis lin, ke tiu cedu la regnon aŭ kontraŭbatalu. pli…

Kategorio: Budhismo  | 5 Komentoj
Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Nenio]

  Iam antaŭe la Bodisatvo, la Iluminiĝinto, naskiĝis en superklasa familio de norda Hindio. Post kiam li elkreskis, li rezignis la ordinarajn dezirojn al ĉiutaga mondo kaj fariĝis ermito. Li iris al la Himalaja montaro, kie 500 aliaj ermitoj fariĝis liaj disĉiploj.

  Post diligenta meditado dum longaj jaroj, li gajnis supernaturajn povojn, kiaj flugado tra la aero kaj kompreno pri alies penso sen aŭskulti ilian paroladon. Tiuj specialaj povoj ege impresis liajn 500 disĉiplojn. pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Trompo]

  Iam antaŭe la Iluminiĝinto naskiĝis en komercista familio en Benareso de norda Hindio. Li nomiĝis Saĝo. Kiam li plenkreskis, li ekfaris komercon kune kun viro, kies nomo hazarde estis Saĝego.

  Foje Saĝo kaj Saĝego kondukis karavanon de 500 ĉaroj en kamparon. Elvendinte siajn varojn ili revenis al Benareso kun granda profito.

pli…

Verkinto:
• merkredo, Oktobro 24th, 2012

    [Memakcepteco]

  Iam vivis mondfama instruisto en Takasila de nordokcidenta Hindio. Li donis sanktajn instruojn al 500 altklasaj lernantoj.

  Hazarde iu el tiuj lernantoj nomiĝis “Malbono” de siaj gepatroj. Iutage li pensis: “Estas malbone por mi aŭ aliaj kiam oni diras al mi, ‘Venu, Malbono’, ‘Iru, Malbono’, “Faru ĉi tion, Malbono’ kaj ‘Faru tion, Malbono’. Mia nomo eĉ sonas malhonore kaj misfortune.”

  Do li iris al la instruisto kaj petis, ke tiu donu al li pli plaĉan nomon, kiu povos alporti bonan sorton anstataŭ malbonan. La instruisto diris: “Iru tien, kien vi ŝatas, mia filo, kaj trovu pli bonan nomon. Kiam vi revenos, mi oficiale donos al vi la novan.” pli…