Verkinto:
• merkredo, Februaro 19th, 2014

Retradio 60 /2014-02-23
Elsendlisto:
Sutro de cent paraboloj
13. Koleremo
14. Mortigo al la gvidisto
Rakonto de sutro Damapado
2-8. La rakonto de iu monaĥo
2-9. La rakonto de Monaĥo Nigamo Vasi Tiso
Budhisma muziko
Amo inter homo kaj besto
Skribo pri la esperanta traduko de “Amo al la vivoj”

Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Saluton, karaj amikoj!
Bonvenon al nia 60-a elsendo de Retradio BRE. En hodiaŭa elsendo ni aŭskultos programerojn budhisma sutro, budhisma rakonto, budhisma muziko kaj “Amo inter homo kaj besto”.
Nun estas la programero de budhisma sutro. Ĉifoje ni aŭskultos du rakontojn el la “Sutro de cent paraboloj” nove esperantigitaj de Miaohui. Ni esperas, ke post aŭskultado de la rakontoj, ni povos ellerni kiel havi feliĉan vivon per nia ĝusta konduto kaj kiel eviti la malĝustan konduton. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
13. Koleremo
Antaŭe viro babilis kun multaj homoj en la ĉambro. Li laŭdis, ke iu alia havas bonan virton, krom nur du mankoj: koleremo kaj hastemo.
Ĝuste tiam tiu homo pasis preter la pordo kaj kaptis la vortojn. Li tuj koleriĝis, sin trudis en la ĉambron, kaptis la parolanton kaj batis lin per ambaŭ manoj.
Oni demandis: “Kial vi batas lin?”
La batanto respondis: “Kiam mi estis kolerema kaj hastema? Sed tiu diraĉis, ke mi ĉiam estas kolerema kaj hastema. Do mi batas lin.”
Oni diris: “Nun vi bone montras viajn koleremon kaj hastemon. Kial vi ankoraŭ neas pri tio?”
Se iu koleriĝas kontraŭ aliaj kiam ili diras pri lia manko, oni ridas pri lia malsaĝo.
La drinkemuloj en la mondo dronas en drinkado kaj diboĉaĵoj. Kiam oni kulpigas ilin pri iliaj eraroj, ili koleriĝas, kaj klopodas sin senkulpigi per diversaj pretekstoj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu rifuzis agnoski sian eraron, sed batis tiun, kiu diris pri tio.
==
14. Mortigo al la gvidisto
Antaŭe komercistoj deziris iri al la maro, kaj bezonis iun por gvidi ilin. Fine ili trovis gvidiston post kiam ili serĉis kune.
Dunginte la gvidiston, ili kune vojaĝis sekvante lin. Kiam ili atingis dezerton, ili renkontis templon kaj devis oferi homon al la ĉiela dio por preterpasi.
La komercistoj interkonsiliĝis: “Ĉiuj kunuloj estas niaj parencoj. Kiel ni povus mortigi ilin? Nur la gvidisto konvenas por oferi al la dio.” Do ili mortigis la gvidiston kaj oferis lin al la dio.
Post la oferado al la ĉiela dio, ili perdis la vojon. Neniu sciis kien iri, do ili ĉiuj mortis pro malsato kaj laceco.
Ĉiuj homoj en la mondo kondutas simile. Se ili deziras iri al la maro de budha darmo por havigi al si trezoron, ili devas diligente fari bonan konduton kiel sian gvidon. Se ili detruas sian bonan konduton, ili neniam povas trapasi la dezerton de metempsikozo. Ili suferas eterne en la statoj de la tri malsuperaj ekzistecoj. Ili similas al la komercistoj, kiuj deziris iri al la maro, sed mortigis la gvidiston, kaj sekve de tio, mortis mizere pro perdo de vojo.
==
Nun ni jam venis al la programero de budhisma rakonto. En tiu ĉi programero ni aŭskultos du rakontojn el la dua ĉapitro de la libro “Trezorejo de vero”, kiu estas rakontaro pri “Sutro Damapado”. La libron esperantigas Miaohui, kaj ĉiuj helpoj estas bonvonaj en la tradukado kaj korektado. Nun bonvolu aŭskulti la rakontojn kune kun ni.
==
La progreso de atentemo
2-8. La rakonto de iu monaĥo
La bikŝuo, kiu estas atentema,
opinias malatentemon timinda.
Li progresas kiel incendio
detruante katenojn grandajn kaj malgrandajn.
Dum sia restado en Ĝetavana Monaĥejo la Budho parolis tiun verson rilate al iu monaĥo.
La rakonto temas pri monaĥo, kiu lernis de la instruisto meditan metodon por fariĝi arahanto kaj revenis al la arbaro. Kvankam la monaĥo strebis kaj klopodis per sia tuta forto, li ne povis atingi sukceson. Li pensis: “Mi petos de la Budho meditan metodon pli konvenan por mia bezono.” Li forlasis sian loĝejon kaj ekiris al la Budho. Sur la vojo li renkontis arbaran incendion grandan kaj furiozan, do li grimpis sur senarban montsupron kaj sidiĝis tie. Rigardante la fajron bruligantan la arbaron, li koncentris sian menson sur la penson: “Kiel tiu ĉi fajro antaŭeniras bruligante ĉiujn barojn grandajn kaj malgrandajn, ankaŭ mi devas antaŭeniri bruligante ĉiujn barojn grandajn kaj malgrandajn per la fajro de scio pri la nobla vojo.”
Kvankam la Budho sidis en sia parfumita ĉambro, li sciis la detalan penson de la monaĥo, kaj diris jene: “Monaĥo, tio estas precize vera. Kiel fajro bruligas ĉiujn baraĵojn grandajn kaj malgrandajn, necesas bruligi kaj detrui per la fajro de saĝo ĉiujn alkroĉiĝojn grandajn kaj malgrandajn, kiuj estiĝis en tiuj vivestaĵoj .” Radiinte brilan bildon de si mem kvazaŭ li sidus vizaĝon al vizaĝo kun la monaĥo, la Budho recitis stancon.
Tuj post kiam finiĝis la stanco, la monaĥo forbruligis ĉiujn siajn alkroĉiĝojn kaj atingis arahantecon kun supernaturaj povoj kvankam li sidis tie senmove. Li tuj leviĝis en la aeron kaj flugis al la Budho, laŭdante kaj honorante lian oran korpon. Post kiam li faris omaĝon, li forlasis la Budhon.
Kiel serĉanto de vero, la monaĥo timis malatentemon ĉar li sciis bone, ke homoj estos katenitaj en eternaj suferoj de samsaro se tiuj sin tenas malatentemaj. Do li paŝis antaŭen diligente kaj atenteme forbruligante tiujn ligojn, kiuj tenas homojn en la vivcirklo.
==
2-9. La rakonto de Monaĥo Nigamo Vasi Tiso
La bikŝuo, kiu estas atentema,
opinias malatentemon timinda.
Li neniam forlasas nirvanon
Kiam li estas proksime.
Loĝante en Ĝetavana Monaĥejo, la Budho parolis tiun verson rilate al Monaĥo Nigamo Vasi Tiso.
Junulo el alta klaso naskiĝis kaj kreskis en iu foira urbo ne malproksime de Sravastio. Li forlasis la mondan vivon kaj fariĝis monaĥo en la religio de la Budho. Pro sia antaŭa profesio li estis fame konata kiel Tiso de la foira urbo aŭ Nigamo Tiso. Li akiris reputacion de ŝparemo, kontentemo, pureco kaj persisteco. Li ĉiam faris rondiron por almozpeti en la vilaĝo, kie vivis liaj parencoj. Kvankam li loĝis en la najbara urbo de Sravastio, kie Anatapindiko kaj aliaj disĉiploj donacis abundajn oferaĵojn kaj Pasenadi Kosalo donacis senkompareblajn oferaĵojn, li neniam iris al Sravastio.
Iutage la monaĥoj babilis pri li kaj diris al la instruisto: “Monaĥo Nigamo Tiso estas okupita kaj aktiva. Li vivas en intima rilato kun homoj el sia klano. Kvankam Anatapindiko kaj aliaj disĉiploj donacas abunde da oferaĵoj kaj Pasenadi Kosalo oferas donacojn senkompareblajn, li neniam venis al Sravastio.” La Budho alvenigis Nigamon Tison kaj demandis lin: “Monaĥo, ĉu veras la raporto, ke vi faras tion?” “Sinjoro,” respondis Tiso, “estas ne vere, ke mi vivas en intima rilato kun miaj parencoj. Mi ricevas de tiuj homoj nur tiom, kiom mi bezonas por manĝi. Sed post kiam mi ricevis tiom da manĝaĵo, ĉu malbona aŭ bona, kiel mi bezonis por vivteni min, mi ne plu revenis al la monaĥejo, pensante, ‘kial serĉi manĝaĵon?’ Mi ne vivis en intima kontakto kun miaj parencoj, Sinjoro.” La Budho, kiu sciis la karakteron de la monaĥo, aplaŭdis lin, dirante: “Bone farite, bone farite, monaĥo!” kaj li diris al li: “Estas tute ne strange, monaĥo, ke havante tian instruiston kia mi estas, vi devas esti ŝparema. Ĉar ŝparemo estas mia karaktero kaj kutimo.” Poste li rakontis laŭ la peto de la monaĥoj:
Iam vivis miloj da papagoj en iu figarba bosko de Himalaja regiono sur la bordo de Ganga Rivero. Unu el ili, la papaga reĝo, manĝis ĉion ajn li trovis, ĉu ĝermo, folioj aŭ arboŝelo kiam la fruktoj de la loĝata arbo velkiĝis kaj falis. Ĝi trinkis akvon de Ganga Rivero kaj estis tre feliĉa kaj kontenta, restante kie li estis. Fakte, li estis tiel feliĉa kaj kontenta, ke la loĝejo de Sakao tremetis.
Observinte, kiel feliĉa kaj kontenta estas la papago, Sakao vizitis lin kaj ŝanĝis la tutan arbaron en verdan densejon. La Budho montris, ke eĉ en la pasinta vivo la monaĥo estis kontenta kaj feliĉa, do li neniam forlasos la proksimon de la nirvano.
Eksplika traduko
Kiel strebanto al vero, la monaĥo vidis timindecon en manko de atentemo. Li certe ne forlasos sian spiritan altecon, kiun li jam atingis. Li ĉiam proksimiĝas al la nirvano.
==
Jen venas al ni la programero de budhisma muziko. Ĉifoje ni ĝuu muzikon kompilitan de majstro Hongyi, kiu estis eminenta budhisma monaĥo kun grandaj sukcesoj, kaj forpasis en la jaro 1942. Ni kune ĝuu la belan muzikon!
==
Saluton, karaj amikoj!
Nun estas la programero “Amo inter homo kaj besto”. En tiu ĉi programero ni aŭskultos skribon de Miaohui pori sia tradukado al la libro “Amo al la vivoj.” Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Skribo pri la esperanta traduko de “Amo al la vivoj”
Miaohui
Mi ekmemlernis Esperanton kune kun aliaj lingvoj antaŭ ĉirkaŭ dudek jaroj, sed poste ĉesigis la lingvajn lernadojn por ĉefe okupiĝi pri la lernado de budhismo. Nur antaŭ ĉirkaŭ jaroj mi denove eklernis ĝin post kiam mi hazarde trovis, ke jam estas sufiĉe bona kondiĉo por lerni kaj praktiki Esperanton en la nuna tempo. Nelonge post mia refoja lernado, mi denove decidis esperantigi budhisman literaturaĵon plej plaĉan al mi.
Hazarda okazaĵo iniciatis mian tradukadon de “Amo al Vivoj”, kiu estas la rakontaro pri protekto al la bestoj en la antikva Ĉinio. Kiam mi vivis en Monaĥejo de Provinco Zhejiang (Ĝeĝjan) en la suda parto de Ĉinio, mi unuafoje iris kun miaj samideanoj al bazaro de marbestoj por aĉeti elliberigotajn vivestaĵojn. Tian aktivadon subtenis budhanoj kaj ni kutime aĉetis kaj liberigis bestojn laŭ iliaj deziroj. Kiel denaska nordano mi neniam imagis kiel dolore suferas tiel multaj maraj bestoj. Onia kruelaĵo mortigi vivestaĵojn estis vere terura. Min kuraĝiginte, mi iris al la kompatindaj bestoj por beni ilin unu post alia per mantro. Tie mi vidis, ke la vendistoj de ranoj apatie senhaŭtigas la bestojn kaj detranĉas iliajn antaŭajn membrojn. La suferantaj ranoj baraktis kaj saltetis senhelpe en la pelvego.
Ĉe la apuda stando iu tranĉis angilojn de la kapo ĝis la vosto. Vere timige! Mi sentis, ke ankaŭ mia koro dolore sangas same kiel la kompatindaj akvuloj. Ne plu povante elteni la vidaĵon, mi revenis al miaj samideanoj, kiuj aĉetis serpentojn. En la vendejo de serpentoj amasiĝis grandaj kaĝoj plenaj de serpentoj longaj kaj dikaj, kiajn mi neniam vidis antaŭe. Interkonsentinte pri la prezo, la mastrino de la vendejo ekkaptis serpentojn kaj metis ilin laŭvice en la sakojn pretigitajn de ni. Multaj vendistoj el aliaj vendejoj kaj standoj ankaŭ kolektiĝis por helpi nin transpreni la serpentojn volontuale. Mi miris pro la afero, ke la serpentoj venenaj kaj ferocaj estis tiel obeemaj en iliaj manoj. Ili povis kapti kaj kurbigi ilin laŭplaĉe. Oni eĉ instigis min kapti la serpentojn, sed mi rifuzis pro timo. Starante proksime, mi nur mense recitadis mantron por beni ilin. Mi elkore bondeziris, ke ili havu sekuran vivon en tiu ĉi vivo kaj ne plu renaskiĝu suferaj en la sekva. Tiam mi vidis ion neordinaran. La mastrino ĉiam evitis kapti la serpenton plej dikan kaj longan. La aliaj helpantoj demandis, kial ŝi ne kaptas ĝin. Ŝi respondis, ke per tiel granda serpento ŝi povas enspezi pli multe. La aliaj atentigis ŝin, ke ŝi devas vendi ĝin al ni, ĉar ni jam interkonsentis aĉeti la serpentojn senescepte en la tutaj kaĝoj per definitiva prezo. Kiam ĉiuj aliaj serpentoj estis en niaj sakoj, ŝi restigis la plej grandan serpenton en la kaĝo postulante pli da mono. Oni riproĉis ŝin pro la malhonesteco, kaj finfine, ŝi povis fari nenion alian ol devigite elpreni la serpenton. En la komenco la serpento restis pacienca kaj obeema en ŝia mano. Post longa momento ŝi ŝanĝis sian opinion kaj anstataŭ meti ĝin en la sakon, ŝi provis remeti ĝin en la kaĝon. Ĝuste tiam la serpento subite levis la kapon kaj atakis ŝin per mordo je ŝia mano. Tuj ekpreminte la vundon per la alia mano, ŝi sukcese enkaĝigis la ribeleman serpenton. Multaj vidantoj kompatis la estaĵon, kaj insultis ŝin pri tio. Ŝi do povis fari nenion ol denove elpreni la serpenton kontraŭvole. Sed anstataŭ tuj meti ĝin en nian sakon, ŝi tenis ĝin senmove eble pro hezito ĉu ŝi vendu aŭ ne. Longa tempo pasis ĝis la serpento malpacienciĝis kaj denove ŝin mordis. Piedbatante la teron pro doloro ŝi finfine metis ĝin en la sakon. Feliĉe la kompatinda estaĵo saviĝis de la morto.
Kvankam la okazaĵo daŭris nelonge, tamen ĝi ĉiam aperadis en mia memoro. Ĉiuj vivestaĵoj amas sian propran vivon kiel ni amas la nian. Ili ankaŭ havas senton kaj humoron same kiel ni mem, sed nur ne kapablas sin esprimi al ni libere en homaj lingvoj. Kial mi ne faru ion por favori ilin des pli bone? Laŭ budhisma scio, la militoj kaj konfliktoj estas kaŭzitaj de la mortigado al vivestaĵoj. Se oni mortigos malpli kaj savos pli da vivestaĵoj, estos malpli da rankoro kaj ni havos pli da espero por la mondpaco. Do mi decidis esperantigi la rakontojn pri amo al la vivestaĵoj okazintajn en la antikva Ĉinio. Jen la deveno de mia traduko “Amo al la vivoj”.
Post la tradukado de tiu ĉi rakontaro, mi publikigis ĝin en la intereton. Multaj samideanoj en kaj ekster Ĉinio fervore helpis min en la tralegado kaj korektado. Ili estas samideanoj Wen Jingen el Ĉinio, Ĝan Ŭesli Starlin (membro de BLE) el Usono, Michel Fontaine el Francio, Augusto Casquero el Hispanio kaj aliaj samideanoj konataj kaj ne konataj. Iuj samideanoj esperantistaj kaj budhanaj eĉ donacis monon al mi por eldoni la tradukon kiel senpagan legaĵon. Samideano Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia afable voĉlegis kaj sonregistris la tekston de la traduko por fari ĝin en diskon. Poste ni eldonis tri mil librojn kaj dekmil diskojn kaj senpage distribuis ilin en pli ol dudek landojn. Do ni elkore dankas ĉiujn helpantojn lingvajn kaj ekonomiajn por la eldono de tiu ĉi traduko kaj esprimas mian sinceran bondeziron al ili. Kaj krome, ni petas de vi pluan helpon kaj subtenon en nia posta laboro.
Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!
==
Nun jam finiĝis la lasta programero de hodiaŭa elsendo. Ni elkore dankas vin pro viaj aŭskultado kaj subtenado, kaj ankaŭ sincere bonvenigas vin al nia sekva elsendo. Ĉion bonan al vi, karaj amikoj!

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply