Verkinto:
• sabato, Decembro 28th, 2013

52 2013-12-29
Elsendlisto
  Budhisma scio
1-12. La rakonto de Devadato
1-13. La rakonto de Sumanadevi
 Rakonto pri homa vivo
Penso pri homa sufero
Budhisma muziko
Budho Amitabo
Budhismaj rakontoj
90. Morto de Jiu la Kvardek-sesa
91. Avideco
==
Saluton, karaj amikoj!
  Bonvenon al nia 52-a elsendo de Retradio BRE. Ĝi estas la lasta elsendo en tiu ĉi jaro. Ni fieras, ke malgraŭ diversaj malfaciloj ni sukcesas daŭrigi nian elsendon ĝis nun. Ni elkore dankas al vi por viaj helpoj kaj subtenoj en nia elsendo. En tiu ĉi elsendo ni aŭskultos programerojn Budhisma scio, Rakonto pri homa vivo, budhisma muziko kaj budhismaj rakontoj.
  Unue ni aŭskultos programeron budhisma scio. En tiu ĉi elsendo ni legos du rakontojn el la unua ĉapitro de Sutro Damapado. La rakontoj diros al ni, ke ni suferas pro nia estinta malbona konduto kaj feliĉas pro nia estinta bonfaro. Do ni povos ŝanĝi nian malbonan sorton kaj krei nian estontan feliĉon per bonaj kondutoj. Ni elkore deziras, ke vi ĉiuj sukcesu en via feliĉa vivo. Bonan aŭdeblecon al vi!


==
1-12. La rakonto de Devadato
Dum tiu ĉi vivo kaj post la morto,
En ambaŭ statoj suferas farinto de malbono.
“Malbonon mi faris” li suferas pentplene,
Kaj krome, li suferos naskiĝinte en mizera stato.
Dum sia restado en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiun ĉi verson rilate al Devadato.
Devadato iam restis kun la Budho en Kosambio. Restante tie, li sciis bone, ke la Budho ricevis ne nur multe da respekto kaj honoro, sed ankaŭ multe da oferaĵoj. Li ĵaluzis kontraŭ la Budho pri tio kaj deziris fariĝi estro de la monaĥoj. Iutage, dum la Budho predikis en Veluvana Monaĥejo de Raĝagaho, li iris al la Budho kaj sugestis, ke tiu konfidu la monaĥan komunumon al li pro sia maljuneco. La Budho rifuzis lian proponon kaj refutis lin, ke li ne taŭgas transpreni la respondecon. Sekve la Budho petis la Samgon diskonigi la aserton pri Devadato.
Devadato sentis grandan humiliĝon kaj ĵuris sin venĝi kontraŭ la Budho. Li klopodis mortigi la Budhon trifoje, unue dunginte plurajn arkpafistojn, due faliginte grandan rokon de sur alta Giĝakuta Monto al la Budho, kaj trie, kaŭzinte al elefanto Nalgiri ataki la Budhon. La dungitaj pafistoj fariĝis disĉiploj de la Budho anstataŭ mortigi lin; la granda ŝtono ruliĝinta de la montsupro nur iom vundis dikan fingron de la Budho, kaj la elefanto Nalgiri estis mildigita de la Budho kiam ĝi sin trudis al li. Malsukcesinte en la mortigoj al la Budho, Devadato daŭrigis sian klopodon per alia metodo. Li klopodis disigi la monaĥan komunumon kondukinte iom da novaj monaĥoj al Gajasiso, sed multaj el la forkondukitaj monaĥoj revenis al la Budho pro admono de Ĉefaj Disĉiploj Sariputo kaj Mogalano.
Devadato malsaniĝis, kaj lia malsano daŭris naŭ monatojn. Fine, kun forta deziro revidi la Budhon, li diris al siaj propraj disĉiploj: “Mi deziras vidi la Budhon. Ebligu al mi vidi lin.” La disĉiploj respondis: “Kiam vi ĝuis vian bonan farton, vi agis malame kontraŭ la Budho. Ni ne portos vin al li.” Devadato diris: “Ne pereigu min. Mi vere kovis malamon kontraŭ la Budho, sed la Budho eĉ ne havis malamon tiel malgrandan kiel harpinton.” Vere, la Budho ne havis malbonan temperamenton al murdinto Devadato, prirabisto Angulimalo, Danapalo, Rahulo kaj ĉiuj aliaj. Fine Devadato ankoraŭ deziris viziti la Budhon. Sed kiam oni sidigis lin el la lito, liaj piedoj dronis en la teron. Tiel li estis englutita de la tero kaj falis en la plej suferigan inferon.
Tiuj, kiuj faras malbonon kaj sin dediĉas al eraraj kondutoj, estas mense turmentitaj en ambaŭ nuna kaj estontaj vivoj. Naskiĝinte en la malbona stato post la morto, la farinto de malbono des pli forte sin turmentas per la penso “Mi faris malbonajn kondutojn.”
Rimarkigo: Pri la estonta ekzisteco de Devadato oni starigis multajn demandojn. Tradicia komentario tiel asertis: Estas tradicio, ke la Budho ordinis Devadaton kiel monaĥon ĉar li vidis la aferon pli malproksiman. Li tion faris ĉar li sciis la sekvajn okazojn: “Se Devadato restus laikulo kaj ne akceptiĝus en la monaha komunumo, kiam li estus en grava krimo, estus neeble por li deziri la estontan ekzistecon kun konfido. Sed se li fariĝis monaĥo, kiel ajn gravan krimon li faris, estis ebleco por li deziri sian estontan ekzistecon kun konfido.” En la malproksima estonteco li fariĝos ermita budho (Paceka Budha) nomata Atisaro.
==
 1-13. La rakonto de Sumanadevi
Dum tiu ĉi vivo kaj post la morto,
En ambaŭ statoj feliĉas farinto de bono.
“Bonon mi faris” li feliĉas kun la penso,
Kaj krome, li estas feliĉa naskiĝinte en feliĉa stato.
Restante en Ĝetavana monaĥejo de Sravastio, la Budho parolis tiun verson rilate al Sumanadevi, la plej juna filino de Anatapindiko.
Ĉiutage du mil monaĥoj havis manĝon en la domo de Anatapindiko de Sravastio, kaj preskaŭ tiom da monaĥoj manĝis en la domo de la eminenta laika disĉiplino Visaka. Anatapindiko ordonis al sia plej aĝa filino prizorgi la monaĥojn laŭ kutimo. La plej aĝa filino aŭskultis la Darmon kaj atingis la Frukton de Konvertiĝo rezulte de tio. Post kiam ŝi edziniĝis kaj ekvivis en la familio de sia edzo, la dua filino Cula Subada sekvis la ekzemplon de sia plejaĝa fratino kaj atingis la Frukton de Konvertiĝo. Poste la dua filino edziniĝis kaj vivis ĉe la edzo. Fine li konfidis la laboron al sia plej juna filino Sumana. Sumana atingis la Frukton de la Dua Grado, sed restis needziniĝinta. Iutage, Anatapindiko restis en la manĝejo kiam li ricevis mesaĝon de sia plej juna filino, do li tuj iris al ŝi kaj demandis: “Kio okazas, kara filino Sumana?” Sumana diris al li: “Kion vi diras, kara frato plej juna?” “Vi parolas nekompreneble, kara filino.” “Mi ne parolas nekompreneble, frato plej juna.” “Ĉu vi timas, kara filino?” “Mi ne timas, frato plej juna.” Ŝi ne plu diris, sed tuj forpasis.
Kvankam la riĉulo jam atingis la Frukton de Konvertiĝo, li ne povis sin deteni de la malĝojo en sia koro. Li iris al la Budho plorante post la funebra ceremonio de sia filino. La Budho demandis: “Dommastro, kial vi iris al mi malĝoje kaj plorante kun larmoj en viaj okuloj?” “Sinjoro, mortis mia filino Sumana.” “Bone, sed kial vi ploras? Ĉu la morto ne estas certa por ni ĉiuj?” “Mi scias, Sinjoro. Sed mia filino estis modesta kaj konscienca. Min tiel malĝojigas la penso, ke ŝi ne estis en siaj ĝustaj konscioj kiam ŝi mortis.”
“Sed kion via plej juna filino diris, granda riĉulo?” “Sinjoro, mi nomis ŝin kiel ‘karan Sumanan’ kaj ŝi respondis, ‘Kion vi diras, kara frato plej juna?” Poste mi diris al ŝi, ‘Vi parolas nekompreneble, kara filino.’ ‘Mi ne parolas nekompreneble, frato plej juna.’ ‘Ĉu vi timas, kara filino?’ ‘Mi ne timas, frato plej juna.’ Ŝi ne plu diris, sed tuj mortis.” La Budho diris al Anatapindiko: “Riĉulo, via filino ne parolis nekompreneble.” “Sed kial ŝi tiel diris?” “Nur pro tio, ke vi estas ŝia plej juna frato. Riĉulo, via filino estis pli aĝa en la vojoj kaj fruktoj ĉar vi nur atingis la frukton de Konvertiĝo, dum via filino jam atingis vojojn kaj fruktojn, do ŝi tiel parolis.” “Ĉu jes, Sinjoro?” “Jes, jen la kaŭzo, Dommastro.”
“Kie ŝi renaskiĝis, Sinjoro?” “En la mondo de Tusitaj dioj, Dommastro.” “Sinjoro, mia filino estis feliĉa dum ŝi vivis ĉi tie inter siaj familianoj, kaj post la forpaso ŝi renaskiĝis en la dia mondo.” Poste la Budho diris al li: “Eĉ pli, riĉulo. Ĉu ili estas laikuloj aŭ religiuloj, ili estas atentemaj kaj feliĉaj en ambaŭ tiun ĉi mondo kaj la posta.”
Homo, kiu faris bonajn kaj meritplenajn kondutojn, ĝojas en tiu ĉi mondo. Li estos pli ĝoja naskiĝinte en la plezura ekzisteco post la morto. En tiu ĉi maniero li ĝojas en tiu ĉi mondo kaj la sekva vivo. En ambaŭ vivoj li ĝojas konsciante, ke li jam faris meritplenajn kondutojn.
==
Saluton, karaj amikoj!
  Nun estas la programero pri homa vivo. Ĉifoje ni elsendos esperantan verketon de komencantino Neĝmonto. Bonan aŭdeblecon al vi!
==
Penso pri homa sufero
Verkita de Neĝmonto
Homo naskiĝinta certe mortos. Tio estas ordinara leĝo kaj neniu povas eviti tion. Verdire, antaŭ ol mi ekpensis pri la morto, mi revis multe pri la ekstera mondo.
Hodiaŭ posttagmeze, mi sentis min iom malkomforta post la lernado. Do mi iris al la strato por aĉeti medicinaĵon, lavpulvoron kaj aliajn laŭ bezono. Survoje mi ekaŭdis funebran muzikon. Ĉu iu mortis en la ĉirkaŭaĵo? Ĉe la vojkurbo mi vidis grandan florkronon kaj multajn homojn ariĝintajn antaŭ iu pordo. Vere forpasis maljunulo en tiu ĉi loko. Kiam mi preterpasis lian ĉerkon, mia koro subite ĉesis bati. Oh! Pruviĝas, ke la homa vivo estas tiel mallonga. Vidinte lian foton, mi trovis, ke mi eĉ vidis lin sur strato antaŭ kelkaj tagoj. Sed nun li jam forpasis. Vere bedaŭrinde! Iu diris en monaĥejo, ke liaj gefiloj ne plenumis sian devon al li kiam li vivis. Mi subite rememoris pri la travivaĵo de onklino Yang.
Hieraŭ vespere onklino Yang petis al mi fari ion por ŝi, do ni sidis sur ŝia lito kaj babilis multe. Ŝi diris al mi, ke ŝi havas kvin infanojn, sed nun neniu volas vivteni ŝin. Mi demandis: “kial vi naskis tiom da infanoj? Ĉu vi ne timis doloron?” “Mi havis nenian metodon por eviti tion.” ŝi respondis. Mi scivole demandis: “Kiel vi naskis viajn infanojn? Ĉu multaj homoj ĉirkaŭis vin por helpi kiam vi naskis?” “Ne. Je la unua kaj dua fojoj mia bopatrino sidis antaŭ mi. La aliajn infanojn mi mem naskis sen alies helpo.” Ŝi respondis trankvile. “Oh ne, mi ne kredas,” mi preskaŭ kriis, “ĉar kiam virino naskas infanon, ŝi estas tiel dolora kiel mortigata porko. Iam mi vidis tion en filmo.” “Jes, vere. Mi naskis la postajn tri infanojn en la noktmezo, kiam oni dormis profunde, mi do povis fari nenion ol helpi per mi mem. Mi metis la bebon en la pretan ujon kaj portis ĝin sur la liton. Mi kuŝiĝis senmove ĉar tiam mi preskaŭ havis neniom da forto. Poste mia bopatrino helpis min. Sed post ĉirkaŭ dekkelkaj tagoj, mi devis eklabori kiel ordinaraj homoj pro malriĉeco. Estas feliĉe, ke mi nature akuŝis sen malfacilo. Poste la infanoj kreskis. Mi estis tiel malriĉa, ke mi ne povis satigi la infanojn. Do mi iris al malproksimo por peti manĝaĵon. Tiel ili plenkreskis malfacile. Sed ili diris nun, ke mi ne donis al ili multajn havaĵojn. Ve! Mi pensis, ke ili estis feliĉaj, ĉar neniu el ili mortis pro malsato. Nun mi ne plu havas forton labori por ili, do ili elpelis min. Se mi scius tion antaŭe, mi certe fariĝus monaĥino eĉ antaŭ la edziniĝo.” Ŝi diris.
Mi pensis senvorte, ke la homa vivo estas tiel suferiga. Virinoj estas eĉ pli suferaj ol viroj. Mi devas labori diligente por iri rapide sur la vojo al la liberiĝo…
==
Budhisma muziko
  Bonvenon al la programero budhisma muziko, karaj amikoj! Ĉifoje ni aŭskultu budhisman muzikon kun titolo “Budho Amitabo”. La ĉinlingva teksto signifas “Budhon Amitabon”.
  ==
  Budhismaj rakontoj
  Jen venas nia programero de budhismaj rakontoj. Ĉifoje ni daŭre aŭskultos rakontojn pri amo al la vivoj. La ĉefroloj en la rakontoj produktis sian propran fatalaĵon per siaj krueleco kaj diboĉo, kaj ili ankaŭ donis al ni bonan lecionon, ke ni povos krei nian feliĉon per niaj bonaj kondutoj kontraŭ ĉiuj vivestaĵoj. Se ni amos ĉiujn kaj vivos kun ili pace kaj harmonie, nia mondo fariĝos homa paradizo. Ni kune klopodu por niaj estontaj feliĉo kaj bonfarto!
==
90. Morto de Jiu la Kvardek-sesa
Ni jam legis antaŭe, ke iuj ĉinoj nomiĝis per numeroj. Iuj el tiuj estis nur kromnomoj, sed iuj estis veraj nomoj. Antaŭe ni legis pri la obstina porko-buĉisto Xuan (Ŝjŭan) la Kvara. Eble li estis la kvara filo de sia familio.
Nun ni rakontos al vi pri ĝardenisto nomata Jiu (Ĝju) la Kvardek-sesa. Kio? La kvardek-sesa filo? Eble. Aŭ eble lia patro nur ŝatis tiun numeron.
La Kvardek-sesa estis ĝardenisto atentema kaj sperta. Li ne estis bone edukita, tamen li havis multajn spertojn pri ĝardenado. Kvankam ĉiuj laŭdis lin pri lia sperto, tamen li havis grandan mankon. Li estis malbonkora. Kompreneble, la ĝardenistoj kutime ne kapablis eviti al insektoj morton de tempo al tempo, tamen la Kvardek-sesa precipe emis mortigi insektojn senpripense, ĉu ili vere minacas liajn kreskaĵojn.
Foje, kiam li laboris por flegi florojn, li hazarde vidis formikejon. La formikejo estis profunda, kaj ĉe la enirejo estis sennombraj okupitaj formikoj.
“Jen la ĝusta tempo!” diris la Kvardek-sesa al si mem. Li ĵus boligis kruĉon da akvo en la kuirejo por infuzi teon. Do malica ideo venis en lian kapon. Li tuj kuris en la kuirejon, elprenis la kruĉon kaj verŝis la bolantan akvon en la formikejon. Preskaŭ ĉiuj formikoj en la kaverno mortis de tio. La Kvardek-sesa opiniis tion vere amuza.
Boligi akvon kaj labori ja estis ŝvitige precipe en tiel varmega somero. La Kvardek-sesa demetis sian veston kaj reiris al la laboro, kantetante ĝojplene.
Vere bela tago! La vetero estis bona, kaj li ĵus mortigis multegajn formikojn. Li prizorgis sian ĝardenon tiel bone, ke li havos pli multajn legomojn kaj florojn por vendi en bazaro. Li jam ŝparis sufiĉan monon por preni edzinon. Jen estis la ĝusta tempo. Lia aĝo jam superis tridek jarojn kaj multaj el liaj amikoj eĉ havis infanojn.
“Fraŭlino Zhang (Ĝan) estas taŭga por mi. Ŝi havas ĉarman vizaĝon kaj delikatajn blankajn manetojn, kiujn mi iam vidis. Se mi edziĝos al ŝi, mi havos grupon da infanoj. Ĉu tio ne estas feliĉo?”
“Ŝia patro estas la plej bona amiko de la mia, kaj nun mi jam havas sufiĉan monon por vivteni la familion. Do mi petu mian patron trovi taŭgan svatistinon por nia geedziĝo.”
Ju pli pensis la Kvardek-sesa, des pli li ĝojis. Ĉio estis perfekta en la perfekta tago krom tio, ke jukega ruĝa makuleto aperis sur lia ŝultro. Ju pli li gratis, des pli ĝi jukis al li.
Daŭre laborante, li sentis pli da juko. La juko pli kaj pli intensiĝis. Malgrandaj ruĝaj makuletoj senĉese aperis kaj kovris lian tutan torson. Li povis fari nenion alian ol demeti sian laborilon kaj okupiĝi pri la gratado.
Ju pli li grategis, des pli jukis al li la korpo, kaj des pli da ruĝaj makuletoj aperis. Li do frotis sian dorson sur arbo dum li gratis la bruston kaj brakojn per la manoj kaj la krurojn per la piedoj.
Lia tuta korpo des pli jukis. Lia haŭto vundiĝis de la gratado, kaj eĉ el ĉiu ruĝa makuleto rampis formiko.
Kiam tio okazis, la Kvardek-sesa jam duone freneziĝis. Li mortis mizere pro la sufero post kelkaj tagoj.
==
91. Avideco
Sinjoro Shen (Ŝen) famis pro sia malavareco. Li preferis morti ol marĉandi. “Kio gravas, ke mi elspezas monon senprudente? Nu, mono ja estas destinita por elspezi, kaj kiamaniere elspezi ĝin ja estas tute egale.” Li ĉiam tiel opiniis.
Same kiel multaj ĉinoj, li ŝatis manĝi kaj festeni. Oni diris, ke li povas manĝi “ĉion du-kruran krom siajn gepatrojn, kaj ĉion kvar-kruran krom litojn kaj seĝojn.”
Ni parolu pri liaj litoj. Ĉu vi povus imagi tiel luksajn litojn? Ili estis delikate gravuritaj kaj supre pendis belega baldakeno. La litoj de Shen estis taŭgaj eĉ por reĝoj. Li kutime sin vestis per plej valoraj kaj plej belaj vestoj, kaj ĉiam postulis la plej bonkvalitajn objektojn por uzi.
Manĝado estis lia ĉefa hobio. Por la tri manĝoj ĉiutage li prenis cerbon de anasoj, pulmojn de ursoj, ŝarkajn naĝilojn, kamelan ĝibon, lipojn de simioj, kokaĵon, ranaĵon, cervaĵon kaj ĉiujn aliajn rarajn kaj plej valorajn frandaĵojn, kiujn vi eĉ ne povas eldiri. En multaj jaroj, miloj da bestoj mortis pro lia frandemo.
Emeritiĝinte, li aĉetis palacosimilan etaĝdomon. En lia ĝardeno estis lagetoj kaj rojoj, kun pavilonoj por lia ripozo. Tie oni ne kapablis distingi, ĉu ili estas en la ĉielo aŭ sur la tero. Li dungis la plej bonan kuiriston por manĝaĵoj.
“Kiom longe oni povas vivi?” Shen kutime diris al la gastoj, “Kiam vi ĝuos la vivon se vi ne ĝuas nun? Kia vivo tio estus sen montaj kaj maraj bongustaĵoj sur la tablo?”
“Li suferos de sia malbona sekvo iutage,” oni diris. Sed Shen tute ne zorgis pri tio.
Lia luksa vivo konsumis al li grandan sumon, kaj lia havaĵo pli kaj pli malmultiĝis. Kaj krome, Shen komencis konduti kurioze. Li manĝis ĉion, kion li povis meti en la buŝon. Ne nur pladoj preparitaj de la kuiristoj, sed ankaŭ folioj, branĉoj, ŝtonoj, eluzitaj ŝuoj, rubo, birda fekaĵo kaj eĉ tetasoj iris en lian buŝon. Li maĉis kaj englutis ĉion en la buŝo. Nelonge poste, li mortis de sia avideco.
Ĉu lia vivo ne finiĝis malfeliĉe?
==
Finiĝo
  Nun finiĝis nia hodiaŭa elsendo kaj venis la tempo por nia adiaŭo. Ni elkore dankas vin por viaj aŭskultado kaj helpo, ankaŭ elkore bondeziras al vi feliĉan novjaron ĉar ni jam staras ĉe la sojlo de la nova jaro. Feliĉan novjaron al vi, karaj amikoj!
==

kategorio: Retradio
Vi rajtas preni nenian respondon al tiu ĉi artikolo per la RSS 2.0 feed. Vi rajtas respondi, a? trackback de via propra retejo.
Leave a Reply